Kėdainiai
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kėdainiai (stacidomo). |
Kėdainiai | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 57001 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 447 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 234 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 17′ N, 23° 58′ O (mapo)55.28333333333323.966666666667Koordinatoj: 55° 17′ N, 23° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 39 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kėdainiai estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Kėdainiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaunas. En 2023 en la urbo vivis 23 447 loĝantoj.
Kėdainiai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1372 kaj jam dum la 15-a jarcento havas urban statuson. Oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevas dum 1590. La urbo estis la centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen ne konvinkis multajn litovojn transiri de katolikismo al protestantismo. Ankaŭ hodiaŭ en la urbo viziteblas protestanta preĝejo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La malnova urbo bone konserviĝis kaj vizitindas. En la urbo ekzistas pluraj kasteloj - la reprezentaj vilaoj de la litova nobelaro, kiuj nuntempe plejparte uzatas kiel publikaj konstruaĵoj. Interalie ankaŭ konserviĝis tri historiaj sinagogoj.
Urbopartoj[redakti | redakti fonton]
Krom la malnova urbo, Kėdainiai konsistas el la kvar urbopartoj Janušava (okcidente), Vilainiai (maldekstraflanke de la rivereto Nevėžis, sude de samnoma eksterurba loĝloko en la komunumo), Zabieliškis (sudoriente) kaj Babėnai (norde).
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Inter la partneraj urboj de Kėdainiai estas
Kohtla-Järve en Estonio
Sömmerda en Germanio
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
