Łobez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Łobez

Blazono

Blazono
Genitivo de la nomo Łobza
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Łobeski
Komunumo Komunumo Łobez
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1295
Koordinatoj 53° 38′ N, 15° 37′ O53.63333333333315.616666666667Koordinatoj: 53° 38′ N, 15° 37′ O
Areo 12,84 km²
Loĝantaro 10 409[1] (en 2015)
Loĝdenso 811 loĝ./km²
Poŝtkodo 73-150
Telefona antaŭkodo 91
Aŭtokodo ZLO
TERYT 4324318024
Estro Piotr Ćwikła
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Niepodległości13
Poŝtkodo de estraro 73-150
Telefono de estraro 91 397-40-01
Fakso de estraro 91 397-43-73
Poŝto de estraro lobez@lobez.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Affing, Wiek (Rügen)
(Svedio) Svalöv
(Litovio) Kėdainiai
(Estonio) Paikuse
(Serbio) Guča
(Rusio) Istra (Moskva provinco)
Komunuma retejo http://www.lobez.pl
v  d  r
Information icon.svg

Łobez (kaŝube: Łobéz; dum la historio estis jenaj nomoj: Lobis 1271, Lobese 1280, Lobse 1285, Labes, germane: Labes) estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando.

Centro de la urbo kun la strato Niepodległości /la strato de Sendependeco kun la preĝejo en la fono

Ĝi apartenas al komunumo Łobez en distrikto Łobeski. Ĝi situas ĉe rivero Rega.

La Granda Mapo de Pomerio el la jaro 1635 - laŭ la mapo de Lubinus

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia de Łobez en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La gentoj de okcident-slavoj, en la 9-a kaj 10-a jarcentoj
Supozata grandeco de la lando de la unua pola princo Mjeŝko la 1-a
Pollando dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa

En la frua Mezepoko aperis la defenda burgo de la gento Pomerianoj sur la dekstra bordo de la rivero Rega kaj apude oni alkonstruis la ĉeburgejon (subburgejon). La nataŭburgo fariĝis la ĝermo de la posta urbo, kaj tie grupiĝis la meti-komercista loĝantaro, kaj plenumis la centron de administra kaj milita centro. La unua mencio pri Łobez estas de la jaro 1114, en tiu dokumento estis menciita Bork el Łobez. La sekvonta mencio estas de la jaro 1247, kie la vendanta la proprieton Siemyśl nomas sin Borko el Łobez, kaj la sekvonta el la jaro 1271. En tiu oni mencias pri kavaliro Wolf Borko kiel la posedanto de Łobez, latine: „dominus de Lobis”. La familio (gento) Bork (Borkoj), la gentopatro de de Borkoj estis la Borko la 1-a, certe li kaj lia filo Przebysław estis grandsinjoroj (nobeloj) slav-devenaj ĉe la korto de Princoj de Pomerio. Przebysław estis menciita en la dokumento en la latina lingvo el la jaro 1186 kiel Pribislaus filius Borconis. La sekvonta historio de Łobez estis ligita ankaŭ kun la familio Bork, kiuj estis la posedantoj de la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo. Łobez estas unu el la urboj kiuj kiel la unuaj ricevis la urborajtojn en la jaro 1275, jam en la jaro 1295 estas kiel la urbo, en la jaro 1348 aperis denove la dokumento laŭ la leĝo de Lubeko. En la 14a jc jam aperas la urbestro kaj la Urba Konsilantaro. Tiam Łobez estis ĉirkaŭita per la defendmuroj, kiuj restis ĝis la 18a jc. En la jaro 1460 la urbo havis propran justicon. La historio de Łobez estis ligita kun la familio Bork. Tiuj fondintoj kaj posedantoj de la urbo Łobez, Resko kaj Węgorzyno pli efike setligis la la terenoj apud la rivero Rega. La familio Bork konstruis kastelon nord-orienten de la hodiaŭa urbo, tamen ĝi estis malkonstruita en la jaro 1832.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Łobez de la 16a jc ĝis la 20a jc[redakti | redakti fonton]

Duko de Pomerio Bogusław la 14-a, 1632

Post la morto de duko de Pomerio Bogusław la 14a en la jaro 1637 (vidu la apudan bildon), la lasta duko el dinastio de Grifoj kaj post la subskribo de la Traktato de Vestfalio (Vestfalia Paco) en la jaro 1648, la urbo eniris limojn de Brandenburgio (vidu la apudan mapon).

La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *blue: Margraflando Brandenburgio en la jaroj 1600 *verde: Duklando Prusio en la jaro 1600 *flave: Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *ruĝe: Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la dispartigoj de Pollando-Litovio 1. Nova Silezio 2.Varmio 3.Malantaŭa Pomerio 4.Antaŭpomerio 5.Magdeburgo 6.Osnabruck 7.Minden 8.Mark 9.Kleve
La Margraflando Brandenburgio, kaj ĝia orienta parto nomata: Nova Markio
La poŝtoficejo en Łobez - la 19a jc.
La monumento de Rolando en Łobez - la restaĵoj (2013)
La monteto de Rolando en Łobez (2013)
Lapidario omaĝe al la 208 loĝantoj de la urbo kiuj mortis dum la Unua Mondmilito (la Monumento de Rolando kaj la Monteto de Rolando), ankaŭ omaĝe al la 391 mortintoj-civiloj kaj 351 soldatoj dum la Dua Mondmilito kaj omaĝe al la 66 da mortintoj dum la fuĝado antaŭ la Ruĝa Armeo kaj dum la translokiĝado en la jaroj 1945-47, 2018

En la 18a jc oficiale oni stabligis la distriktojn de la nobelaro de Pomerio: Distrikto de la familio Bork (Borkischer Kreis), kaj najbare de ĝi la Distrikto de familio Osten (Ostenscher Kreis; la familio posedis la urbojn: Drezdenko kaj Santok) kaj Distrikto de familio Dewitz (Daberscher Kreis / nun: Dobra (distrikto Łobeski)) - ĉiuj ĉe la limoj de la Nova Markio en la limoj de Margraflando Brandenburgio (vidu la apudan mapon). La familioj: Bork, Osten kaj Dewitz el Dobra en la jaro 1815, post la likvido (nuligo) de servuto fare de la aŭtoritaoj de Prusio, tiuj familioj subordiĝis al la administrado de la ŝtato (Prusio). Establigita estis la Distrikto Reski (Regenwalde Kreis), en kiu ankaŭ estis urbo Płoty kaj ĝia la plej proksima ĉirkaŭaĵo. Okazis la korektoj de la limoj kaj la likvido de la enklavoj. Dum la jaroj 1818-1945 la urbo administre apartenis al la Distrikto Reski (Regenwalde Kreis), komence kun la sidejo en Resko, kaj de la jaro 1860 la sidejo de la distriktestro estis en Łobez. Tio okazis post la konstruo de la de la unua en la distrikto la fervojo Stargard-Koszalin (en la jaro 1859), tiam oni translokigis la sidejon de la distriktestro al Łobez. Tamen la nomo de la distrikto restis Distrikto Reski (Regenwalde Kreis) kaj la distrikto apartenis al la Administra Distriktaro Szczecin. En la jaro 1922 la urbanoj honorigis la memorojn de la mortintoj de 208 la loĝantoj de Łobez dum la Unua Mondmilito kaj oni starigis la monumenton de Rolando sur la spaciale ŝutita monteto kaj financita pere de la kolektado de la monoj kaj konstruis tion ĉirkaŭ unu milo de la lokaj senlaboruloj (vidu du apudajn fotoj). En la jaro 1931 oni faris 12-minutan mutan (senvoĉan) filmon pri la konstruado de la monumento. En la jaro 1945 la urbo estis 60% detruita. Łobez ekokupis la 3an de marto 1945 la soldatoj de la Ruĝa Armeo pere de la artileria bombardado flanke de la vilaĝo Suliszewice kaj la noktaj bataloj kun la fanatikoj de Hitlera Junularo (germanlingve Hitlerjugend) - tio estis militistaspekta junulara organizaĵo de la Nazia Partio en GermanioHitlerjugend]]. En la bataloj partoprenis malgranda taĉmento de partizanoj de Łobez, konsistanta de poloj kaj kelkaj aliaj nacioj, fuĝintoj de la apudaj germanaj devigaj labor-tendaroj kaj de la germanaj milit-kaptitejoj. En Łobez germanoj establigis dum la Dua Mondmilito du devigajn labor-tendarojn.

Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito

Post la fino de Dua Mondmilito Łobez eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon). Al Łobez iom post iom venadis por ekloĝi ĉi tie, unue soldatoj kaj militkaptitoj (maliberigitaj fare de germanoj), poloj kiuj dum la Dua Mondmilito laboris en tiu urbo kaj regiono kiel la devigaj laborantoj alportitaj tien fare de germanoj, kompreneble finfine venis tien repatrujigantoj de la orientaj partoj de la Dua Pola Respubliko aneksitaj de Sovetunio.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tadeusz Białecki, Z dziejów ziemi łobeskiej, Szczecin: Instytut Zachodniopomorski, 1971.
  • Zbigniew Harbuz, Kalendarium ziemi i powiatu łobeskiego, Łobez: Starostwo Powiatowe w Łobzie, 2007.
  • Kazimierz Rymut, Nazwy Miast Polski, Vroclavo: Zakład Narodowy im. Ossolińskich, 1987.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Łobez - demografio: A - loĝantoj kiu, B - virinoj, C - homoj, D - plenkreskuloj. 31.12.2014 r.[2]

Urbestroj[redakti | redakti fonton]

Urbodomo.
1632 – Carsten Beleke 1809 – Johann Georg Falck
1670 – Bernd Bublich 1823–1840 – Johann Friedrich Rosenow
1700 – Paul Belecke 1842–1844 – Adolf Ludwig Ritter (privremeno)
1702 – Theele 1844–1845 – Albert Wilhelm Rizky
1723 – F. C. Hackebeck 1846–1852 – Heinich Ludwig Gotthilf Hasenjäger
1734 – F. W. Weinholz prije 1859. Hasenjaeger
1736 – Schulze 1852–1864 – Carl Albert Alexander Schüz
1732 – Hackenberken 1921 – Willi Kieckbusch
1745 – M. C. Frize 1945 – Hackelberg, Teofil Fiutowski, Stefan Nowak, Feliks Mielczarek
1746 – Johann Friedrich Thym 1946 – Władysław Śmiełowski
1752 – Johann Gottsried Severin 1948 – Tadeusz Klimski
1753? – J. F. von Flige 1949 – Ignacy Łepkowski
1757 – Johann Friedrich Thym 1972-1990 - Zbigniew Con
1757 – Heller 1990–94 - Marek Romejko
1767 – Gottlieb Timm 1994–1998 - Jan Szafran
1775 – Johann Gottfried Severin 1998–2002 - Halina Szymańska
1790 – Jahncke 2002–2006 - Marek Romejko
1805 – Heinrich (?) Falck 2006–2014 - Ryszard Sola
1806 – Zuther (drugi dan 1712) 2014 - Piotr Ćwikła
1806 – Nemitz

Personoj ligitaj kun la urbo Łobez[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Główny Urząd Statystyczny, dane za rok 2015, stan na 01.01.2015.[1]
  • BIP Łobez. Stan na 31.12.2014