Slavoj
Jump to navigation
Jump to search

Slavoj (verde) dum la 7a kaj 8a jarcentoj

La gentoj de okcident-slavoj, en la 9-a kaj 10-a jarcentoj
Slavoj estas komuna nomo por ano de iu el tiuj hindeŭropaj gentoj, kiuj parolas slavajn lingvojn, t.e. lingvojn evoluintajn el la praslava lingvo.
- Orientaj slavoj estas rusoj, belorusoj kaj ukrainoj.
- Sudaj slavoj estas serboj, kroatoj, bosnianoj, slovenoj, makedonoj kaj bulgaroj.
- Okcidentaj slavoj estas poloj, ĉeĥoj, slovakoj, kaŝuboj, elboslavoj aŭ polabiaj slavoj, rutenoj kaj soraboj. En la pasinteco aliaj popoloj foje nomis la okcidentajn slavojn, aŭ iujn el ili, "venedoj" (latine venedi, venetae aŭ venedae, eble el tio fontis la etnonomo vendoj).
Multaj hungaroj, rumanoj kaj aŭstroj estas slavidoj, kvankam ili parolas neslavan lingvon.
La praslavoj loĝis inter la riveroj Vistulo kaj Dnepro kaj en la unuaj jarcentoj post Kristo disiris tra Eŭropo kaj miksiĝis kun la lokaj etnoj.
slavaj gentoj, ne-varengaj kulturoj en la 10-a jarcento nunaj slavaj landoj en Eŭropo (por 2005) rekonstruo de la slava burgo Raddusch (apud Lübbenau, Germanio)