Serboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Serboj (en serba Срби, Srbi) estas popolo de la familio hindeŭropa; ili formas parton de la grupo de slavaj popoloj kaj de la branĉo de la Sudslavoj. Ili loĝas esence en Serbio, aŭ Montenegro kaj en Bosnio-Hercegovino.

La origino de la Serboj[redakti | redakti fonton]

Ties vera nomo estis la Sjemskritaj, el sia unua princo SrbendaSirbinda de la veda hindia mitologio. Ankaŭ la propra origino de la serboj ne estas certigita. La radiko (etimo) de la nomo Srbi ne devenas probable el la malnovaj slavaj dialektoj. Diversaj teorioj eksplikis ĝin, apoge sur la tre raraj dokumentoj kiuj mencias la eston de popolo el Kaŭkazo, komence de nia erao, nomita SerboïSerbi. La plej parto de tiuj teorioj supozas, ke tiu popolo praserba ne estis de slava stirpo, sed de kaŭkaza aŭ sarmata deveno. Ili estus dominintaj kelkajn slavajn tribojn post migrado okcidenten, probable en Transkarpation. Miksita kun la slavoj de tiuj triboj, la praserboj estus iompostiome «asimilitaj», kaj lasis nur sian nomon al siaj antikvaj slavaj konkeritoj.

Ĉiukaze inter la 1-a kaj la 4-a jarcento la serboj forlasis la originan hejmon por setliĝi en Luzaco kaj en norda Moravio, pli precize inter la riveroj Elbo kaj Saalo (aktuala Germanio), en regiono nomita Blanka Serbio (blanko simbolas okcidenton ĉe slavoj). Ili restis tie ĝis la 7-a jarcento, kiam la bizanca imperiestro Heraklio petis helpon al la nordaj slavoj, ĉefe la serboj, por repuŝi la avarojn for de la teritorioj de la Bizanca Imperio.

Parto de la serboj restis en Blanka Serbio kie ili sukcesis resti kaj konservi ĝis nuntempe, ĉe la soraba komunumo ((60.000)), siaj lingvo kaj kulturo.

La alveno de la serboj al la Balkanoj[redakti | redakti fonton]

La unua centro de la serba populacio en la Balkanoj estis regiono kiun ties estro (kies nomon oni ne konas, sed kiu estas nomita la Princo de Blanka Serbio) ricevis de la imperiestro de la Orienta Romia Imperio Heraklio danke ties kontribuo en la malvenko de la avaroj. Tiu regiono troviĝis inter la rivero Vrbas okcidente kaj la valo de la rivero Ibaro oriente, inter la Savo norde kaj la marbordo de la Adriatiko sude, inter la marenfluoj de la riveroj Cetino kaj Bojano.

Milite pli organizitaj ol la slavaj triboj de la unua invado, la serboj dominis ankaŭ najbarajn regionojn, kiel la Diokleon (kiu poste nomiĝis Zeta, kaj pli poste Montenegro), Bosnion, la marbordajn regionojn de Paganio (nomita ankaŭ Neretva) kaj Zachlumie (korespondaj ambaŭ kun parto de la Dalmatio) kaj la Travunion (proksimume sudokcidento de la aktuala Hercegovino).

Poste okazis aliaj ŝanĝoj: parto de la serboj kiuj restis norde venis kuniĝi kun tiuj jam instalitaj en Balkanio, dum la valakoj de tiu regiono eliris en nordan Moravion, en la regiono kiu poste nomiĝos «Morava Valakio» (okcodente de la aktuala Ĉeĥio). La valo de la rivero Moravo estis la vera fonto de la serba ekspansio en Balkanio.

Populacio[redakti | redakti fonton]

La plej parto de la serboj loĝas en la centra ŝtato Serbio. Granda parto de serboj loĝas en Montenegro, en Kroatio (ĉefe en la ento kiu, dum la 1990-aj jaroj, disiĝis kaj konstituis la Serban Respublikon de Krajina, ne agnoskita internacie) kaj en Bosnio-Hercegovino (ĉefe en la Serba Respubliko de Bosnio, unu el la du entoj de la lando). Oni trovas ankaŭ ne tiom gravajn minoritatoj de serboj en Makedonio, en Slovenio, en Rumanio, en Albanio kaj en Hungario. Krome ankaŭ multaj serboj loĝas kiel diasporo, ĉefe Germanio, en Aŭstrio, en Svisio, en Brazilo, en Usono, en Kanado kaj en Aŭstralio.

La urba populacio plej grava de serboj en la teritorioj de la eksa Jugoslavio troviĝas en Belgrado (ĉirkaŭ 1500000), Novi Sad (ĉirkaŭ 250000), Niš (ĉirkaŭ 200000) kaj, en Bosnio, Banja Luka (ĉirkaŭ 200000). Eksterlande, oni supozas, ke Vieno estas la plej grava urbo kun serba populacio, sekve de Ĉikago (kaj ĉirkaŭaĵoj), kaj Toronto kaj suda Ontario en tria loko. La serboj konstituas ĉirkaŭ 82,86 % de la populacio de Serbio, tio estas, ĉirkaŭ 6,6 milionoj de individuoj. Krome 1,6 milionoj vivas en la eksaj respublikoj de Jugoslavio, tio estas totalo de 8,2 milionoj de serboj ĉe la tuta teritorio de la eksa Jugoslavio. La nombron de serboj de la diasporo oni ne konas precize, sed ĉirkaŭas inter 1 kaj 1,5 miliono, nombro kiu inkludas la personojn de serba origino. La totala nombro de la serboj ĉirkaŭas inter 9 kaj 10 milionoj, laŭ la supozo de la propra diasporo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Famaj serboj[redakti | redakti fonton]

Multaj serboj ludis gravan rolon en la disvolviĝo de artoj kaj sciencoj. Inter la plej elstaraj, oni trovas la sciencistojn Nikola Tesla (eble la plej amata serbo), Michael Idvorsky Pupin, Jovan Cvijic, Milutin Milanković kaj Mileva Marić; matematikistoj kiel Jovan Karamata, Mihailo Petrović kaj Đuro Kurepa; la fama komponisto Goran Bregović; prestiĝaj verkistoj kiel Milorad Pavić, Ivo Andric Nobelpremio de Literaturo en 1961; sportistoj kiel Vlade Divac, Peja Stojakovic, Vladimir Radmanovic, Bora Milutinovic, Dejan Bodiroga, Novak Đoković, Ana Ivanović, Radivoje Korac; la reĝisoroj Emir Kusturica, Goran Paskaljevic; la aktoroj Milla Jovovich (el serba patro), Miki Manojlovic, Jovan Ristovski, Rade Serbedzija. Kaj manekenoj kiel Svetlana Saric, Jovanka Sopalovic kaj Aleksandra Kokotovic.

Mezepoke, la serba reĝo Stefan Nemanja kaj ties filo, sankta Savo, fondis la monaĥejon de Hilandar sur la monto Atoso, unu el la plej malnovaj monumentoj de la ortodoksa kristanismo.

La patrino de la lasta Bizanca Imperiestro, Konstantino la 11-a, Paleologo, nomita Dragasès, estis la serba princino Hélène Dragas (Jelena Dragaš), kaj ĝuis konigi sin per sia serba nomo, Dragasès.

En sia Slava marŝo, komponita en 1876, konata kiel la unua «Marŝo serbo-rusa», Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij faris omaĝon al insurekcio de la serba popolo kontraŭ la turkoj, kaj uzis tri serbajn popolajn kantojn.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La plej parto de serboj parolas la serban lingvon, membro de la familio de la sudaj slavaj lingvoj. Krom la fakto, ke la serba identeco estas pli malpli ligita al la serba lingvo mem, se oni kromigas la fakton, ke de la serboj estas uzataj alterne ambaŭ kaj la cirila alfabeto kaj la latina alfabeto, la serba estas tre simila al la kroata kaj multaj fakuloj (ĉefe antaŭ la disigo de Jugoslavio) konsideris ambaŭ kiel du variantoj de komuna lingvo serbo-kroata.

Ekzistas kelkaj variantoj de la serba; la plej komune parolata en Serbio estas la varianto ekava. La varianto iekava, parolata de la serboj de Montenegro, de Bosnio-Hercegovino kaj de Kroatio, diferenciĝas nur pro la prononco de kelkaj vokaloj (ekxemple lakto oni diras mleko en serba ekava kaj mlijeko en serba iekava). Krome ekzistas kelkaj regionaj diferencoj ĉe la nivelo de la prononco kaj de la uzo de kelkaj vortoj. La plej antikvaj formoj de serba estas la malnova serba kaj la ruso-serba, versio de la slavona lingvo, la liturgia lingvo de la slavaj ortodoksaj eklezioj.

Kelkaj membroj de la serba diasporo ne parolas la lingvon, sed pluestas konsiderataj kiel serboj laŭ la origino.

Inter la neserboj kiuj studis la serban, oni trovas elstarajn gravulojn kiel Johann Wolfgang von GoetheJ. R. R. Tolkien.

Religio[redakti | redakti fonton]

La serba identeco estas fondita sur la Ortodoksismo, kaj la Serba Ortodoksa Eklezio, kiu estas sendependa ekde 1219, ludis gravan rolon en la disvolviĝo kaj konservo de la serba necia identeco. Tio dirigas al kelkaj serbaj naciistoj, ke kiu ne kunhavas tian fidon ne povas esti serbo. Historie la konverto de la sudaj Slavoj al kristanismo okazis tre antaŭ la Granda Skismo, la rompo inter la Romkatolika Eklezio kaj la Ortodoksa Eklezio. Post la skismo, la sudaj Slavoj kiuj vivis ĉe la influo de Konstantinopolo iĝis ortodoksoj dum tiuj kiuj estis sub la influo de Romo iĝis katolikoj. Pro tio, multaj konsideras, ke la ĉefa diferenco inter serboj kaj kroatoj baziĝas sur la religio pli ol sur la etneco. Post la otomana konkero, kelkaj serboj kaj kroatoj konvertiĝis al islamo, ĉefe en Bosnio-Hercegovino.

Estas rimarkinde, ke ĝis la 19-a jarcento kaj eĉ dum la unua duono de la 20-a jarcento, kelkaj katolikoj kaj islamanoj de Bosnio-Hercegovino kaj de Dalmatio agnoskiĝis kiel serboj. La islamaj serboj plej famaj estas la granda viziro Mehmed pacha Sokolović kaj la verkisto Meša Selimović. Krome oni povas mencii la judserba verkisto David Albahari, devena el Kosovo.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Flago de la Respubliko de Serbio
Blazono de la Serba Respubliko, parto de Bosnio-Hercegovino.

La flago de Serbio estas trikolora ruĝo-blu-blanka. Ofte troviĝas kombine kun alia serba simbolo:

  • La blanka dukapa aglo, kiu estis dum la Mezepoko la blazono de la Familio de la Nemanjić.
  • La Serba Kruco (Srpksi krst), greka kruco enhavante ĉiuangule po literon C, kiu signifas cirile SAMO SLOGA SRBINA SPASAVA (Nur Solidareco Savas la Serbojn), ĝenerale sur ruĝa fono.

La aglo, kaj la kruco, krom la fakto ke ili konstituis la bazon de diferencaj serbaj blazonoj tra la historio, estas same la simbola fundamento de multaj serbaj institucioj, kiel politikaj partioj, organismoj kaj entreprenoj.

La tradicia serba vesto estas tres varia, ĉefe pro la tre granda disiĝo kaj geografia kaj klimata de la teritorioj loĝataj de serboj.

Ekzistas krome tradicia militĉapelo serba, la šajkača («ŝaikaĉa»). Origine, tiu ĉapelo estis uzata de la serbaj soldatoj je la servo de la Habsburgoj, la šajkaši («ŝaikaŝi»), patrole ĉirkaŭ la Danubo kaj la Savo kontraŭ la turkoj, kio permesoa al la serboj de la Otomana Imperio rifuĝi ĉe la Aŭstria Imperio. La ĉapelo iĝis populara ĉe tiuj rifuĝiintoj, kiuj adoptis ĝin kaj disvastigis ĝin tra la tutaj serbaj teritorioj. Ĝi gajnis plian popularecon komence de la 20-a jarcento, ĉar ĝi estis la oficiala ĉapelo de la serba armeo dum la Unua Mondmilito. Ĝin ankoraŭ portas kelkaj kamparanoj nuntempe.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ludisto de serba kornemuzo tradicie vestita, per la 'opanci kaj la šajkača.

La serba socio estas tre orientita al la familio. Ekzistas granda riĉeco de terminaro rilate la diversajn membrojn de la familio, kaj ofte la serboj konas precize sian genealogion ĝis kvin aŭ ses generacioj malantaŭen, kio estis iam rimedo por eviti kunsangecon en etaj vilaĝoj.

El ĉiuj slavaj popoloj kaj el ĉiuj ortodoksoj, nur la serboj havas la kutimon de la slava. Tiu kutimo povus troviĝi ankaŭ ĉe Rusoj kaj Albanoj de serba origino, sed tiu perdiĝis laŭlonge de la jarcentoj. La slava konsistas en la celebro de sanktulo patrono de la familio. Dum ĝenerale, la plej parto de la religiaj tradicioj estas komunaj al la tuta popolo, ĉe la Slava, ĉiu familio celebras sian proprajn sanktulon, kiu estas konsiderata kiel la protektanto de la familio.

Tiu tradicio devenas el la tempo kiam la serboj estis paganoj, epoko kiam ĉiu familio havis sian protektan diecon. Kiel ĉe ĉiu eŭropa popolo, ĉe kiuj multaj paganaj tradicioj transformiĝis en kristanaj festoj por faciligi ties konverton, la serboj povis konservi la tradicion de la slava, fine akceptita de Bizanco, anstataŭante la protektan paganan dion per sankta patrono kristana. La slava estas transpasota el patro al filo kaj ĉiu hejmo havas nur unusolan celebron, kio signifas, ke la tuta familio troviĝas kune ĉiokaze.

Multaj antikvaj kutimoj ne estas jam praktikataj, sed ja ankoraŭ tiuj rilataj al geedziĝoj.

La tradicias erba danco estas danco en cirklo nomita kolo. Temas pri kolektiva danco, kie grupo de personojs (ĝenerale kelkaj dekduoj) tenigas sin permane kaj formante cirklon, duoncirklon aŭ spiralon, kaj farante dancerojn de tre varia komplekso laŭ la regionoj. La sama danco, kun eĉ la sama nomo, estas tradicia ankaŭ ĉe la kroatoj. Ĝi estas ankaŭ simila al aliaj dancoj en cirklo de Balkanio, kiel la oro makedonia aŭ la hora rumana.

La serboj havas siajn proprajn tradiciojn pri Kristnasko. La Serba Ortodoksa Eklezio uzas la julian kalendaron revizitan, kaj pro tio la serba Kristnasko estas la 7-a de januaro de la gregoria kalendaro. La serboj celebras same la ortodoksan novjaron la 14-a de januaro de la gregoria kalendaro.

La serboj tutmonde[redakti | redakti fonton]

Balkans05.png
Balkans2010.png

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Une communauté dans un contexte de guerre : la diaspora serbe ĉe Occident, Christophe Colera (dir.), Parizo, L'Harmattan, 2003.