Sanktulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sanktulo, laŭ diversaj kulturaj medioj kaj religioj, estas persono kiu meritas respektegon kaj admiron, kaj estas proponata kiel imitenda virta homo. Laŭ la kristanaj eklezioj, temas pri persono kiu dumvive persistis en supera kristana virto (amo al Dio kaj servo al proksiluaro), kaj fine la eklezioj rekonis tia.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Sanktulo en la greka estas άγιος (agios), la senterulo, ne en la senco de senŝtatano, sed en la senco de evangelie alta spirito, homo ne de tiu ĉi mondo sed de tiu estonta: ĉi tie oni malkovras la stampo de la platona-bizanca spiritualeco. En la latina sanctus (sanktulo), male, estas homo sankciito, ratifito aŭ konfirmito de la leĝo: en tiu etimologia interpeto kuŝas la ideo de kanonizito, publike kaj oficiale rekonito per la leĝo, igita normo de konduto kaj ekzemplo de virto; oni notas ĉi tie la influon de la romia juro. Fine el la hebrea Kadòsh (sanktaĵo) signifas ulo ”peza” ĉar la sanktulo estas personulo “peze konsista”, grava, granda, glora, potenca: ĉi tie vidiĝas la semita stampo kie estas substrekata la grando, grandiozeco kaj forto. Nu tiuj tri vidpunktoj reciproke integriĝas por difini la figuron de la kristana sanktulo kiu en humilaj homaj terminoj devas reprezenti la supernaturan kondiĉon de la Difilo, potenca kaj glora (qadòsh), en kiu antaŭstaris la spirito (a-aghios) kaj agnoskita de la komunumo (sanctus) sanktulo.

Sanktuloj en kristanismo[redakti | redakti fonton]

Sanktuloj en la Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Por la katolika eklezio estas sankta kiu, animita de amo, vivas kaj mortas en la dia graco; do multegaj kristanoj estas sanktaj tiusence. La katolika eklezio (kiel ankaŭ la ortodoksaj eklezioj) kredas je la komuneco de la sanktuloj kiu kunligas ĉiujn homojn sen gravaj pekoj, vivajn kaj mortintajn, inter ili kaj kun Dio.

En pli strikta senco, oficiala ("kanonigita") sanktulo estas elstara homo kiu dumvive distingiĝis en la praktikado de la kristanaj virtoj laŭ senmizura formo aŭ elspezis sian vivon pro sia kredo (martiro). La katolika eklezio proklamas sankta personon nur post la rezulto de ordigita proceduro nomata kanonizo per kiu la eklezio certiĝas ke la homo jam ĝuas je la dia vizio.

Kristanoj katolikaj kaj ortodoksaj preĝas al sanktuloj puŝite al tio de la komuneco de la sanktuloj kaj de la origina tradicio; protestantaj, tamen, plejparte ne (vidu sube).

La Koncilio de Trento (1545 - 1563), per kiu la katolika Eklezio respondis al la protestanta reformacio, reasertis la pravecon de la kulto al sanktuloj, sed avertis pri la risko de misuzoj, troigoj kaj superstiĉoj, kaj klarigis ke en la mesoj celebrataj honore al sanktuloj la ofero ne estas farata al ili, sed nur al Dio, kiu en la sanktuloj montris sian gloron.

Por esti kanonigita kiel sanktulo de Katolika Eklezio, nuntempe, oni devas:

  1. Esti mortinta (kutime almenaŭ 50 jarojn post ties morto)
  2. Fari almenaŭ du miraklojn sendubindajn (nur unu, se tiu estas martiro)
  3. Esti dum vivo ortodoksa en dogmo (pia)
  4. Havi post morto tiujn, kiuj pledas por sanktigo.

La tri anĝeloj kiuj havis nomojn en la Biblio estas ankaŭ nomitaj Sanktuloj, tio estas Sankta Gabrielo, Sankta Rafaelo kaj Sankta Mikaelo.

Sanktuloj en Ortodoksismo kaj aliaj Orientaj ortodoksaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Sanktuloj en Protestantismo[redakti | redakti fonton]

Marteno Lutero, ĉefa iniciatinto de la Reformacio, ne kontraŭis la ĝustan memoron pri la sanktuloj, sed li avertis kontraŭ la risko malklarigi la centran rolon de Kristo. La luterana tiel nomita «Aŭgsburga Kredkonfeso» (de la jaro 1530) deklaris: «la memoron pri la sanktuloj oni rajtas proponi, por ke ni imitu ilian kredon kaj iliajn bonfarojn laŭ la vokiĝo de ĉiu unuope». Tamen ĝi aldonas: «La Biblio ne al ni instruas alvoki sanktulojn aŭ peti ilian helpon, ĉar la sankta Skribo al ni prezentas nur Jesuon Kriston kiel peranton, favoriganton, pontifikon kaj propetanton». Ankaŭ nuntempe plej granda parto de la protestantaj eklezioj kaj komunumoj estas tute kontraŭaj al kulto de sanktuloj, sed kelke el ili ne forigas de la kristana pieco la rolon de la sanktuloj, unualoke de Sankta Maria, patrino de Jesuo.

Sanktuloj ekster la kristanismo[redakti | redakti fonton]

Sanktuloj en judismo[redakti | redakti fonton]

Sanktuloj en islamismo[redakti | redakti fonton]

Sanktuloj en hinduismo[redakti | redakti fonton]

Sanktuloj en budhismo[redakti | redakti fonton]

Sanktuloj en la ceteraj kredoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri sanktulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos. 
  • Citaĵo
     Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. 
  • Citaĵo
     Neniu sanktulo estas sen makulo. 



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ZAMENHOF, L.L.. (2001) Franko Luin: Esperanta Proverbaro (PDF).