Patrona Sanktulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Patrona Sanktulo, aŭ Patrono, estas, ĝenerale, laŭ la kristanaj eklezioj, eminenta persono kiu, en komunaj aŭ esceptaj vivkondiĉoj, vivis kaj realigis la idealon de kristana vivo. Pro tio estas admirata kaj estimata kiel altira ekzemplo por tiuj kiuj konfesas kaj aspiras vivi la saman idealon. La patrona sanktulo estas vidita kiel konkreta homo kiu travivis la samajn aŭ similajn spertojn de homo mergita en la mondo.

Iuj kristanaj konfesioj emas ankaŭ kulti la memoron de la sanktulo kaj eĉ lin preĝalvoki kiel helpanton por la atingo de la kristana vividealo. Distingiĝas en tiu sinteno de kulto kaj preĝalvoko katolikismo kaj ortodoksismo kaj ĝenerale la kristanaj orientaj eklezioj kaj la kopta kaj etiopa.

Ene de la protestantaj konfesioj troviĝas pli/malpli da rezervoj rilate la preĝon al la sanktuloj kaj ilian propeton: la Anglikana Eklezio, ekzemple, konservis sian kalendaron de la sanktuloj kaj ritecon proksima al tiu katolika. Ankaŭ la diversaj luteranaj eklezioj konservis sian liturgian kalendaron laŭ kiu estas memorfestataj sanktuloj. Preĝo al sanktuloj estas kutime lasita al la iniciato de unuopulo, sed oni preferas akcente atentigi pri la neceso ke tiu ne fariĝu publika praktiko, nome publika kulto de la tuta kongregacio (kaj fakte, ĉiuj protestantaj eklezioj estas konsekritaj al sanktuloj, ĝuste same kiel okazas en la katolika aŭ orientaj eklezioj): la fideluloj devas fidi je Jesuo Kristo sen tion malpliigi per la kulto al sanktuloj.

Riskoj timataj kaj daŭre purigataj en la kulto al la sanktuloj[redakti | redakti fonton]

a) Risko ke kulto al la sanktuloj malpliigu la unikan savan agadon de Kristo. Estas tio kion foje protestantoj kulpigas katolikojn. Tamen la modelo de la preĝo al sanktuloj estas esprimita en la "Saluton Maria", kie estas dirate “preĝu por ni pekuloj”, aŭ ŝia invito dum la nupto en Kanao kie ŝi propetas al Jesuo “ili ne havas vinon (Joh 2,3)” vinon.

b) Risko ke devoteco al sanktuloj transformiĝu al folkloro kvazaŭ la eksteraĵo estus la tuteco de religieco. Pro tio la eklezioj elpensis konstantajn admonojn al la fideluloj; sed malgraŭ tio la devoteco al sanktuloj kaj virgulinoj, ekzemple en Hispanio kaj Italio kaj Sudameriko..., enhavas ion da folkloro krom veran dikredon, kiel pruvas la malforta dikredo kaj dipraktiko ekster la sanktulaj praktikoj ĉe multaj lokoj kaj fideluloj.

c) Risko ke oni glitu al politeismo. Veras ke la historio montras ke foje la sanktuloj okupis la postenon de la paganaj dioj. Sed la eduko pri la unikeco de Dio kaj pri dieco de Jesuo forigas, krom la paganajan diojn, ankaŭ la tenton anstatatugi Dion per liaj servistoj.

d) Ĉu la kulto al la sanktulo povus okazigi puŝon al la malbono moralsence? Tion imagis foje ekscesa polemikemo inter katolikoj kaj protestantoj: atentigo pri tio okazas en kontraŭkatolika dramo Nemeza de Alfred Nobel, kie la Madono mem sugestas al sia devotulino kiel mortigi sian malvirte perfortantan patron.

Sanktuloj patronoj de profesioj[redakti | redakti fonton]

En kelkaj kristanaj eklezioj, kie nombriĝas ankaŭ la katolika, la patrona sanktulo estas persona venerinda kiel sankta, al kiu la popola devoteco, aprobita de la eklezioj, konfidas la protekton de aparta kategorio de fideluloj, identigebla en tiuj kiuj vivas en aparta urbo aŭ geografia areo, aŭ en tiuj kiuj ekzercas apartan metion aŭ aktivas en aparta profesio aŭ havas apartajn karakterojn komunajn inter si aŭ kun la surtera vivo de la sanktulo. Sed estas ĉiam instruate ke la sanktulo estas propetanta por ĉiuj kaj ĉiuj al li rilatas per la komuneco de la sanktuloj.

Famaj, almenaŭ en la mediteranea zono, estas la alvokoj kaj celebradoj honore al ĝia sanktulo de la loĝantaro de Napolo (Italio), la protektanta sanktulo Sankta Januaro por obteni la petitan favoron kiel sanon, laboron, repacigon.... Promesoj, eĉ laŭtvoĉe, eksvotoj, publikaj laŭdaj esprimoj... Sed ĉio estas orientata al la imitado de la sanktulo en la amo al Dio kaj al proksimularo.

Ĝenerale ortodosksismo kultas la sanktularon sed malpli intense ol katolikoj asociigas apartajn sanktulojn al la apartaj kategorioj de alvokantoj.

Ĉielaj protektantoj ĉe diversaj religioj[redakti | redakti fonton]

Ne mankas ĉe diversaj religioj la koncepto pri estuloj plenumantaj la funkcion de protektado simila al tiu de la sanktaj patronoj.

Historio de la laŭkanona normaro de Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la “Dekreto pri la elekto de sanktuloj kiel patronoj” (Decretum super electione sanctorum in patronos) de papo Urbano la 8-a de (23-a de marto 1630) la elekto de la sanktaj patronoj de lokoj estis sendistinge plenumita de la lokaj eklezioj kaj de civilaj institucioj, kaj okazis ke estis levitaj al patronado “sanktuloj” nekanonizitaj aŭ, foje, ekzistintaj nur en la popola tradicio, foje antaŭenpuŝita de ruzuloj. Per tiu dekreto la Apostola Seĝo ĉesigis ĉiujn siaplaĉojn ĉi-rilatajn kaj altrudis severajn normojn igante deviga la papan aprobon kaj preskribante itineron kiu antaŭvidis la oficialan konsenton de la loka episkopo, de sekulara kaj regulara klerikularoj kaj de la popolo interesita pri la patronado: la dokumento de tiu akorda elekto devas esti sendita al la Kongregacio por la Ritoj kaj Ceremonioj por skrupula analizo pri ĉio.

Ekde tiu promulgado la Eklezio ne plu rekonis patronojn elektitajn ekstere de tiu proceduro, dum por tiuj jam ekzistantaj, escepte de tiuj rilataj al sanktuloj ne oficiale rekonataj de la eklezio, estis ĝenerale konservataj kaj konsideritaj ab immemorabili, nome pravigitaj de memoro kiu ne konas sian originon.

La dekreto de 1630 validis ĝis la novaj normoj entenataj en la dekreto Normae de patronis constituendis (Normoj observendaj en la elekto de patronoj) promulgita la 19-an de marto 1973 de papo Paŭlo la 6-a, kiu simpligis la proceduron konservante, tamen, la ĝeneralan “vidpunkton” de la antaŭa dokumento. La novaj normoj, fakte, malpliigas la nombron de patronoj por simpligi la liturgiajn kalendarojn de la Apartajuraj katolikaj eklezioj

Rilate la terminologion, laŭ la kanona juro “patrono”, “kunpatrono” kaj “protektanto” (aŭ la foja "defendanto” kaj malplifoja “kuratoro”) estas perfektaj sinonimaj, spite ke la unua substantivo estas tiu institucie uzata kaj plidisvastigita.

La dutitolo “patrono kaj protektanto”, ege disvastigita nivele de devoteco pli ol kulta nivele kanonjura lingvaĵo (kune kun la malpli utiligata “protektanto kaj defendanto” kaj similaj), estas, tial, sinonima dum “kunpatrono“ havas la signifon de Sanktulo kiu samdigne kooperas en protektado. Estas tial malĝuste konsideri la kunpatronojn kvazaŭ duarangajn (aŭ minus principales = malpli precipajn).

Listo de la katolikaj sanktuloj[redakti | redakti fonton]

Listo laŭnome:

Listo laŭpatronade:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kalendaro de la sanktuloj

Devotimo

Superstiĉo

Patroneco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

AA. VV., Enciclopedia dei Santi. Bibliotheca Sanctorum, Città Nuova,, 12 voll.