Saltu al enhavo

Alfred Nobel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Nobel
Persona informo
Alfred Nobel
Naskonomo Alfred Bernhard Nobel
Naskiĝo 21-an de oktobro 1833 (1833-10-21)
en paroĥo Jakobo kaj Johano en Stokholmo, Stokholmo
Morto 10-an de decembro 1896 (1896-12-10) (63-jaraĝa)
en Sanremo,  Italio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo, Kvarter 04A, gravnummer 170 (1896–) 59° 21′ 22″ Nordo 18° 01′ 56″ Oriento / 59.3562 °N, 18.0322 °O / 59.3562; 18.0322 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj svedafrancarusaanglagermanaitala vd
Loĝloko 16-a arondismento de Parizo vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Alfred Nobel
Familio
Dinastio familio Nobel vd
Patro Immanuel Nobel (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Karolina Andriette Ahlsell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ludvig Nobel, Robert Nobel kaj Emil Oskar Nobel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo kemiisto
armilproduktisto
inĝeniero
fotisto
industriisto
filantropo
sciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kemiisto, inĝeniero kaj inventisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en SvedioItalioSevran vd
Verkado
Verkoj Nobel-premio ❦
dinamito vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred NOBEL (naskiĝis la 21-an de oktobro 1833 en Stokholmo, mortis la 10-an de decembro 1896 en Sanremo) estis sveda kemiisto, inventisto kaj verkisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Nobel estis la tria filo de Emmanuel Nobel (1801-1872), kiu naskiĝis en Stokholmo sed fruaĝe transloĝiĝis kun sia familio al Sankt-Peterburgo. En 1859, la patro kaj li revenis al Svedio, kie Nobel ekstudis eksplodaĵojn, kaj precipe spertiĝis pri nitroglicerino.

La plej grava el liaj 355 inventaĵoj estas dinamito, inventita en 1867.

Antaŭ sia morto je la 10-a de decembro 1896 Alfred Nobel – kiu ne havis gefilojn – decidis heredigi la plej grandan parton de sia grandega kapitalo al fondaĵo. El la interezoj ĉiujare estas disdonata la tiel nomataj Nobel-premioj pri literaturo, fiziko, kemio, medicino kaj paco. (Al la pacpremio lin instigis interalie Bertha von Suttner, kiu almenaŭ post lia morto esprimis sin pozitive pri Esperanto.)

La Nobel-premioj kaj la Nobel-memora premio pri ekonomiko ne estas samspecaj; la dua ja estas disdonata samokaze de la Nobel-premioj, sed ĝi ne havas fundamenton en la testamento de Nobel. Ĝi ne estas pagata de la Nobel-fondaĵo sed de la sveda Regna Banko (Riksbanken).

Samtempe kun la testamento, Nobel verkis teatraĵon – Nemesis, tragedion de kvar aktoj – pri Beatrice Cenci, eldonita dum li agoniis kaj (escepte de tri ekzempleroj) detruita tuj post lia morto de liaj postvivantoj, konsiderantaj ĝin blasfemo. La unua ne detruita eldono aperis en 2003 ĉe Eldona Societo Esperanto.[1]

Oni, en la medio esperantista, difinis la verkon "kuraĝa". En ĝi oni povas vidi, kion A. Nobel opiniis rilate al religio, eklezio kaj similaĵoj. Kelkaj do nun kredas, ke ĝuste Dario Fo kaj José Saramago eble estis la unuaj Nobel-premiitoj tute laŭ la gusto de Alfred Nobel, ĉar laŭ ili "idealo" por li estis lukti por idealoj kontraŭ dio, eklezio, kaj aliaj religiaj antaŭjuĝoj. Sed aliaj opinias, ke tia ne estis la "idealo" de Nobel, kvankam en la verko Nemeza estas elpensita la katolika kulto al la Dipatrino Maria kiel fonto de krimo (estas la aperanta Maria mem, kiu sugestas al Beatrico mortigi sian patron...).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Eldona Societo Esperanto, Stokholmo (dulingva, "Nemesis/Nemeza" – la sveda teksto de Nobel kaj la esperanta traduko de Gunnar Gällmo). (253 p. ISBN 91-85288-29-2. 22 cm.)

Aliaj projektoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]