Nitroglicerino
Nitroglicerino (aŭ glicerina trinitrato) estas nitrat-acida estero de glicerino (tiel la ĝusta nomo estus glicerintrinitrato, ĉar ĝi estas estera kaj ne nitro-kombinaĵo). Ĝi estas senkolora, venena, en akvo nesolvebla likvo. Nitroglicerino estas produktata el nitrata acido kaj koncentrita fumanta sulfura acido. Ĝi brulas kviete, sed je bato eksplodas.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Laŭ historia respekto oni uzas la nomon "Nitroglicerino", laŭ moderna korekta normado la nomo estas glicerina trinitrato.
Produktado[redakti | redakti fonton]
Oni produktas el ĝi diversajn eksplodaĵojn (dinamito, eksploda gelateno). La nomo dinamito estis de Alfred Nobel.
Uzo[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas uzata en terapeŭtiko kontraŭ angina pectoris.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Eksplodaĵo fariĝas medikamento - Historio de nitroglicerino: 5 paĝoj germane Ein Sprengstoff wird Medikament - Entdeckungsgeschichte des Nitroglycerins.