Nemesis (teatraĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nemesis
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alfred Nobel
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro tragedio
vdr

Nemezo estas tragedio en kvar aktoj verkita de Alfred Nobel.

La teatraĵo, kiu estas en prozo, estis verkita antaŭ lia abrupta morto en 1896 kaj presita dum li estis mortanta. Sekve de la morto de Nobel la tuta presita eldono estis detruita, escepte de tri ekzempleroj.[1] La unua konservita eldono (dulingva svedaesperanto) estis eldonita en Svedio en 2003.

Ĝi estis tradukita en la slovenan uzante la esperantan version. Ekde 2005 ĝi ekzistas en la itala. En 2008 ĝi estis tradukita en franca kaj hispana kaj en 2010 ĝi estis eldonita en dulingva rusa–esperanta eldono.

La unua kaj ĝis nun la nura, produktado estis ĉe la Intima teatro en Stokholmo en 2005.[2][3]

La teatraĵo estas bazita sur la rakonto de Beatrice Cenci, itala nobelino, kiu estis mortkondamnita kiam komploto murdi ŝian patron estis malkaŝita en 1599.

Referencoj[redakti | redakti fonton]