José Saramago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
José Saramago
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
JSJoseSaramago.jpg
Persona informo
Naskonomo José Saramago
Naskiĝo 16-an de novembro 1922 (1922-11-16)
en Azinhaga
Morto 18-an de junio 2010 (2010-06-18) (87-jara)
en Lanzarote
Mortis pro leŭkemio [#]
Religio ateismo [#]
Etno Portugaloj [#]
Lingvoj portugala [#]
Ŝtataneco Portugalio [#]
Subskribo José Saramago
Familio
Edz(in)o Pilar del Río • Ilda Reis • Isabel da Nóbrega [#]
Profesio
Okupo ĵurnalistodramaturgotradukisto • romanisto • poeto • kronikisto • eseisto • taglibro-verkisto • literaturkritikisto • verkistoscenaristo • dramaturgo [#]
Aktiva en Lisbono [#]
Verkado
Verkoj La Evangelio laŭ Jesuo Kristo ❦
Eseo pri blindeco ❦
Seeing ❦
Death with Interruptions ❦
Cain [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

José de Sousa SARAMAGO (naskiĝis la 16-an de novembro, 1922, mortis la 18-an de junio, 2010) estis portugala verkisto.

José Saramago naskiĝis en Azinhaga, urbo Golegã, Portugalio. Li laboris kiel ĵurnalisto en pluraj gazetoj, inter ili Diário de Notícias, kie li estis ĉef-redaktoro. Poste li iris kaj restis en la insulo Lanzarote, en la Kanariaj Insuloj, Hispanio. Li estas unu el la plej legitaj kaj tradukitaj portugalaj verkistoj. En 1991 gajnis la "Grandan Premion" de la Portugala Verkist-Asocio, danke al la romano O Evangelho Segundo Jesus Cristo (la Evangelio laŭ Jesuo Kristo), kaj la "Premion Camões" en 1996 por sia tuta verkaro. En 1998 la Nobel-premio pri literaturo kronis lian karieron: neniu verkisto portugallingva antaŭe ricevis tiun distingon.

Li ofte opiniis pri politiko en Portugalio kaj Hispanio laŭ komunisma vidpunkto, kaj estis fama iberisto.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Saramago emas skribi longajn frazojn kaj uzas interpunkcion, kiun multaj emas pensi malĝusta. Li ne uzas citilojn por distingi dialogon (origine la komenco de la novaj frazoj distingiĝas per la majusklo; Multaj el liaj "frazoj" povas esti paĝo aŭ pli longaj, kaj liaj alineoj kongruas laŭlonge al ĉapitroj en la verkoj de aliaj verkistoj, ĉar li emas uzi komon, kie aliaj verkistoj uzus punkton. La intrigo en liaj libroj estas ŝarĝita de konsekvencoj kaj subintrigoj, multaj roluloj kaj rapidaj transiroj preter la nuntempo kaj reen. Ĉio ĉi postulas de la leganto koncentriĝon, atenton kaj grandan partoprenon.

Saramago ofte prezentas subfosan vidpunkton pri historiaj eventoj. En siaj verkoj (ekzemple en sia libro "La Evangelio laŭ Jesuo") li provas emfazi la homan faktoron en historiaj eventoj, anstataŭ prezenti la akceptitan kaj oficialan historian intrigon. Iuj el liaj verkoj povas aperi kiel alegorioj en iuj kuntekstoj.

En lia libro La Sieĝo al Lisbono, la intrigo alternas inter la nuntempo kaj la konkero de islama Lisbono fare de la kristana armeo, unu el la plej gravaj eventoj de la Rekonkero (portugale Reconquista) kaj fonda evento en la historio de Portugalio. La la dudeka-jarcenta ĉefrolulo de la libro havas tre miksitan senton pri ĉi tiu evento: Unuflanke li estas portugalo, membro de la multjarcenta kristana portugala kulturo (kvankam ne aparte religia en si mem) kaj konscia pri la fakto, ke se ne estus la konkero de islama Lisbono kaj ĝia portugala ĉefurbo, la portugala nacio tute ne estiĝus.

Aliflanke, kiel filo de Lisbono - kaj precipe membro de la malnova urbo Lisbono, kiu ekzistis en la islama periodo kaj multaj el ĝiaj stratoj apenaŭ ŝanĝiĝis ĝis hodiaŭ - li sentis fortan simpation al la islama urbo de Lisbono, kiun estis trudita de kristana armeo per longdaŭra sieĝo, en kiu la loĝantaro malsatis al morto kaj estis devigitaj manĝi hundan viandon, kaj kun la falo de la urbo estis celo por masakro de la okupinta armeo. La libro malfermiĝas per priskribo de la leviĝo de la muezino sur la spajro de la Lisbona Moskeo por alvoki kredantojn al preĝo, kiam poste estas menciite, ke la kristanaj okupantoj plenigis la moskeon per la korpoj de lisbonaj loĝantoj kiuj estis buĉitaj, kaj poste turnis ĝin en kristanan preĝejon.

En postaj partoj, granda parto de la intrigo estas prezentita laŭ la vidpunkto de soldato en la kristana armeo kiu sieĝas sur Lisbono, kiu estas prezentita kiel iom pozitiva rolulo kaj ne precipe sangavida. La soldato portas, kaj ne hazarde, araban nomon, kio implicas, ke li mem apartenas al islama familio, kiu konvertiĝis al kristanismo (same kiel multaj kristanoj konvertiĝis al Islamo kun la alveno de la islamaj okupantoj jarcentojn antaŭe). Farante tion, Saramago provas esprimi la sencon de historia kontinueco en la loĝantaro loĝanta sur la teritorio de la nuna Portugalio, malgraŭ la diferencoj en religio kaj sangaj militoj inter kristanoj kaj islamanoj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Terra do pecado (Peko-tero - romano, 1947; 2-a eldono, 1997);
  • Os poemas possíveis (La eblaj poemoj - poezio, 1966);
  • Provavelmente alegria (Eble ĝojo, 1970);
  • Deste mundo e do outro (Pri ĉi-mondo kaj la alia, 1971);
  • A bagagem do viajante (La valizo de la vojaĝanto, 1973);
  • As opiniões que o DL teve (La opinioj kiujn DL Havis, 1974);
  • O ano de 1993 (La jaro 1993, 1975);
  • Os apontamentos (La notoj, 1976);
  • Manual de pintura e caligrafia (Manlibro pri pentrarto kaj skribdesegnarto, 1977);
  • Objecto quase (Objekto preskaŭa, 1978);
  • Poética dos cinco sentidos (La poetiko de la kvin sensoj, 1979);
  • A noite (La nokto - teatraĵo, 1979);
  • Levantado do chão (Elstariĝita el la planko, 1980);
  • Que farei com este livro? (Kion mi faros pri ĉi tiu libro? - teatraĵo, 1980);
  • Viagem a Portugal (Vojaĝo al Portugalio, 1981);
  • Memorial do convento (Memoraro de la konvento romano, 1982);
  • O ano da morte de Ricardo Reis (La jaro de la morto de Ricardo Reis - romano, 1984);
  • A jangada de pedra (La ŝton-floso - romano, 1986);
  • A segunda vida de Francisco de Assis (La sua vivo de Francisko de Asiso, 1987);
  • História do cerco de Lisboa (Historio de la sieĝo de Lisbono - romano, 1989);
  • O evangelho segundo Jesus Cristo (la evangelio laŭ Jesu-Kristo - romano, 1991);
  • In nomine dei (teatraĵo, 1993);
  • Cadernos de Lanzarote (Kajeroj de Lanzarote 1994, taglibro 1);
  • Cadernos de Lanzarote (1995, taglibro 2);
  • Ensaio sobre a cegueira (Eseo pri la blindo, 1995);
  • Cadernos de Lanzarote (1996, taglibro 3);
  • Cadernos de Lanzarote (1997, taglibro 4);
  • Todos os nomes (Ĉiuj nomoj 1997);
  • Cadernos de Lanzarote (1998, taglibro 5);
  • O conto da ilha desconhecida (La novelo pri la nekonata insulo, 1999);
  • Discursos de Estocolmo (Diskursoj el Stokholmo, 1999);
  • A caverna (La kaverno, 2000);
  • A maior flor do mundo (La plej granda floro en la mondo, 2001);
  • O homem duplicado (La duobligita homo, 2002).
  • Ensaio sobre a lucidez (Eseo pri la lucideco, 2004).
  • As intermitências da morte (La intermitoj de la morto, 2005).
  • Cain (2009)

 En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Memorlibro pri la konvento (unua ĉapitro). Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20, 2000: n-ro 232, p. 3-7.
  • Rakonto pri Nekonata Insulo. Trad. Paulo Sergio Viana. Chapecó: Fonto, 2006. 2-a eld. 2016.
  • Gonçalo Neves: Ŝparvorta notico pri cindriĝinta nobelo: José Saramago (1922-2010), Beletra Almanako, 8, Mondial, Novjorko, Junio 2010. Paĝoj 115-116.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]