Günter Grass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Günter Grass Nobel prize medal.svg
Günter Grass, 2006
Günter Grass, 2006
Persona informo
Naskonomo Günter Wilhelm Graß
Naskiĝo la 16-an de oktobro 1927
en Danzig-Langfuhr, Flag of the Free City of Danzig.svg Libera Urbo Dancigo
Morto la 13-an de aprilo 2015 (87-jara)
en Lübeck, Germanio Germanio
Profesio novelisto, poeto, dramisto, skulptisto, grafikisto
Nacieco germano
Aktivaj jaroj 1956–2015
Literatura movado Vergangenheitsbewältigung
Notindaj verko(j) Die Blechtrommel
Notindaj premioj Georg-Büchner-Preis 1965, Honorary Fellow of the Royal Society of Literature 1993, Nobel-premio pri literaturo 1999, Premio Princo de Asturio 1999
Plia informo
Subskribo Günter Grass signature new.svg
v  d  r
Information icon.svg
Günter Grass
Günter Grass dum interparolo kun la kanceliero de Germanio Willy Brandt, 1970
Tadeusz Różewicz kaj Grass, 2006
Günter Grass kun Willy Brandt, 1972, dum gazetara konferenco en Bonno
Günter Grass, en 1986
La domo de Günter Grass en Gdansko (Labesweg 13), nun strato Joachim Lelewel 13 (2010)
Skulptaĵo de Grass en Göttingen, Germanio
Günter Grass 1982.

Günter GRASS [GINte gras] (naskiĝis la 16-an de oktobro 1927 en Danzig / Dancigo / Gdansko, forpasis la 2015[1]) estis germana verkisto, gajninto de la Nobel-premio pri literaturo en 1999.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Grass naskiĝis en la tiama Libera Urbo Dancigo (nuntempe Gdansko en Pollando). En 1944 li iĝis membro de Waffen-SS. Li studis skulptarton kaj grafikarton en Düsseldorf kaj Berlino, poste laboris kiel skulptisto en Parizo kaj revenis al Berlino en la jaro 1960.

Jam kiel studento li dediĉis sin al la verkado. La unuaj lirikaĵoj kaj dramoj estis laŭdataj de la kritikistoj, tamen ne trovis vastan legantaron. Famon Günter Grass akiris pro sia verko Die Blechtrommel (“La lada tambureto”), kiu publikiĝis en 1959 kiel unua parto de la t.n. "Danciga Trilogio". En 1979 la verko estis tre sukcese filmigita kaj ekde 2000 ĝi ankaŭ ekzistas en Esperanto.

En la jaro 1999 aperis la rakontaro "Mia jarcento". Ĝi enhavas cent rakontetojn, kiuj prezentas erojn el la mozaiko de la dudeka jarcento.

Grass ofte ilustras siajn verkojn per propraj grafikaĵoj. Ekde la 1960-aj jaroj li ankaŭ engaĝiĝas politike por maldekstrulaj partioj kaj projektoj. Inter multaj Literaturpremioj li gajnis la premion Georg-Büchner-Preis (1965) kaj la Nobel-premion pri literaturo. La germanlingvajn eldonojn de liaj verkaĵoj publikigas precipe la eldonejo Luchterhand.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Danziger Trilogie (”Danciga Trilogio”):
  • Der Butt (“La rombofiŝo”, 1977)
  • Die Rättin (“La ratino”, 1986)
  • Ein weites Feld (“Vasta kampo”, 1995)
  • Mein Jahrhundert (“Mia jarcento”, 1999)
  • Im Krebsgang (“Kankrirade”, 2002)
  • Beim Häuten der Zwiebel (“Senŝeligante la cepon”, 2006)

Disputo pri poemo[redakti | redakti fonton]

Pro la kritika poemo Was gesagt werden muß ("Kio direndas") pri la politiko de Israelo fronte al Irano[2], la israela registaro deklaris la 4-an de aprilo 2012 Gunteron Grass nedezirata persono[3][4]. Malgraŭ parte oficialaj postuloj israelflankaj, la sveda akademio nobelpremia ne agnoskas kaŭzojn forpreni de Grass la Nobelpremion pri literaturo konvinkaj[5].

Grass kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La patrino de Günter Grass estis kaŝubino kaj onklo estis pola esperantisto naskita en Malbork / Malborko kaj poste loĝanta en Gdansko en Libera Urbo Dancigo kaj laboranta kiel oficisto en la Pola Poŝtoficejo en Gdansko. La 1-an de septembro 1939 la pola onklo defendante la poŝtoficejon mortis pro la pafvundoj fare de germanoj atakantaj la poŝtoficejon. Günter Grass pritraktis la regionon en sia verko Die Blechtrommel / "La lada tambureto". En tiu romano la pola onklo ricevas la pseŭdonomon Jan Bronski, sed vera lia nomo estis Bernard Binnebesel. La filo de Bernard Binnebesel s-ano Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, same kiel la patro Bernardo) loĝis en Malborko ĝis morto (2015), li antaŭe estis direktoro de la Kastela Muzeo en Malborko, kaj ĝis morto li estis membro de la loka Esperanto-rondo "Kastelo". Günter Grass kelkfoje vizitis sian kuzon Arkadiusz en Malborko, kun kiu li tiam konsultis la faktojn necesajn por verki la faman romanon “La lada tambureto”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

El Mein Jahrhundert, tradukis Wolfgang Kirschstein[redakti | redakti fonton]

Pri Grass[redakti | redakti fonton]