Duseldorfo

| Duseldorfo | ||||||
|
| ||||||
Situa mapo de Duseldorfo
| ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| urba komunumo de Germanio • urbego • urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • ĉefurbo de germania federacia lando | ||||||
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Düsseldorf | |||||
| Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 0211, 0203, 02104 | |||||
| Poŝtkodo | 40000–40629 | |||||
| Aŭtomobila kodo | D | |||||
| Oficiala Municipokodo | 05111000 | |||||
| NUTS | DEA11 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Stephan Keller[1] | |||||
| Partio de komunumestro | CDU | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 618685 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 51° 13′ N, 6° 46′ O (mapo)51.2166666666676.7666666666667Koordinatoj: 51° 13′ N, 6° 46′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 38 m | |||||
| Areo | 217,41 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.duesseldorf.de/ | |||||

Duseldorfo (germane Düsseldorf, ripuare Düsseldörp) estas la ĉefurbo de la germania federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi situas apud la rivero Rejno kaj la rivereto Düssel, kiu donis al la urbo ĝian nomon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Duseldorfa Pentroskolo (germane: Düsseldorfer Malerschule) rilatas al grupo de pentristoj kiuj instruis aŭ studis ĉe la Duseldorfa Akademio (nuntempe: Staatliche Kunstakademie Düsseldorf) en la 1830-aj jaroj kaj 1840-aj jaroj, kiam la akademio estis direktita fare de Wilhelm von Schadow.
Urbopartoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]- La universitato de Duseldorfo, nomata laŭ Heinrich Heine, germane plennome Heinrich-Heine-Universität Düsseldorf (mallonge HHU aŭ HHUD) kovras ĉiujn esencajn fakojn de scienco kaj tial nomeblas universitato.
- Drupa, foiro por ekspozicio de ekipaĵoj por presarto
- Nordrejn-Vestfalia Akademio de Sciencoj kaj Artoj
- Akademio de Belartoj de Duseldorfo
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Duseldorfo konektiĝas per diversaj naciaj vojoj (ekzemple per eŭropaj ŝoseoj, aŭtovojoj, interalie
,
kaj
kaj federaciaj vojoj, interalie
,
kaj
) per individua motora trafiko kaj aldone havas plurajn fervojajn stacidomojn kun naciaj kaj internaciaj trajnkonektoj. Krome la urbo ankaŭ estas parto de la longdistanca biciklada vojo EuroVelo 3, nomata Pilgrima vojo, internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj), kiu longas entute 5 122 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Belgio, Francio kaj Hispanio.
Krome menciindas la
Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]Famuloj rilataj al Duseldorfo
[redakti | redakti fonton]- Attila Kotányi, hungara arkitekto
- Emil Hübner, klasika filologo
- Hanns Heinz Ewers, verkisto
- Heinrich Christoph Kolbe, pentristo
- Irén Bartos, hungara baletisto
- Johann Georg Jacobi, verkisto
- Karl August Varnhagen von Ense, verkisto kaj diplomato
- Leopold von Kalckreuth, pentristo
- Maria Radner, operkantistino
- Peter von Cornelius, pentristo
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Duseldorfo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Reading (Britio), ekde 1947/1988
Chemnitz (Germanio de la federacia lando Saksio), ekde 1988
Ĥajfo (Israelo), ekde 1978/1988
Varsovio (Pollando), ekde 1989
Chongqing (Ĉinio), ekde 2004
Ĉernivco (Ukrainio), ekde 2022
Moskvo estis partnera urbo ekde 1992 ĝis 2022, sed la kontakto finiĝis pro la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio ekde 2022.
Urboamikecaj rilatoj krome ekzistas kun la sekvaj urboj:
Lillehammer (Norvegio)
Palma de Mallorca (Katalunio, Hispanio)
Beogrado (Serbio)
Toulouse (Francio)
Ĉikago (Usono)
Amano (Sirio)
Esperanto en Duseldorfo
[redakti | redakti fonton]La Esperanto-movado havas longan tradicion en Duseldorfo. En 1952 tie okazis la 25-a SAT-Kongreso kaj en 1965 la urbo estis gastiganto de la 43-a Germana Esperanto-Kongreso. En la urboparto Unterrath estas strato nomata "Esperantostraße".
Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaŭdo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, Ostausgang Hbf Düsseldorf, vd. hejmpaĝo Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
Gravaj Esperantistoj rilataj al Duseldorfo
[redakti | redakti fonton]En Duseldorfo naskiĝis Hermann Remers.
Esperanto en la regiono
[redakti | redakti fonton]En la najbareco aktivas kelkaj grupoj:
- tuj najbare en Duisburg: Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de
- Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partengrupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ en Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (ReVELo).
- Krefeld Esperanto Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative ”Rund um St. Josef“, Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kommunalwahlen 2020 – Endgültiges Ergebnis für: Krfr. Stadt Düsseldorf (germane). Ministerium des Innern des Landes Nordrhein-Westfalen. Alirita 2025-11-25 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala urba retejo
- StadtPanoramen Düsseldorf - Panoramo Düsseldorf
- La Esperanto-Societo Düsseldorf Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Arkivigite je 2009-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Duesselgo Arkivigite je 2021-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Reto Düsseldorf
| ||||||||||||
| ||||||||||



