Kulturdomo Grend

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kulturdomo Grend
kultura centro [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
Koordinatoj51° 26′ 48″ N, 7° 4′ 26″ O (mapo)51.446757.0737777777778Koordinatoj: 51° 26′ 48″ N, 7° 4′ 26″ O (mapo)

Kulturdomo Grend (Nordrejn-Vestfalio)
Kulturdomo Grend (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Kulturdomo Grend
Kulturdomo Grend
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Kulturdomo Grend
Vikimedia Komunejo:  Grend [+]
vdr

La Kulturzentrum Grend estas kulturdomo en Essen-Steele. La domo estas iama lernejo ("Rektoratsschule") kaj estas nun monumentprotektata. Post okjara planado kaj alikonstruado oni malfermis la domon kiel „socio-kultura centro“ sub la nomo de la najbara Grend-placo („Grend“ signifas el la malnov-germana gruz-sabla grundo). Ĝin tenas la asocio "Kulturzentrum Grend e.V.", iama kunligo de tri longjare en Essen aktivaj kulturaj kaj klerigaj asocioj. La Grend financas sin per subvencioj deflanke de la urbo Essen kaj de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio (pliklerigado) samkiel je pli ol 50% el mem mastrumitaj profitoj.

La kulturdomo proponas 1.200 m² da loko por granda kaj parte altkvalita varieco da kulturaj aktivecoj kiel seminarioj, ĵazatelieroj, lingvolernado, koncertoj ktp. Krome tie hejmas la trans la urbolimo konata amatora teatro „Theater Freudenhaus“, kiu surscenigas komediojn en la loka slango. En la teretaĝo estas itala restoracio kun la hispana nomo „las tapas“.

Esperanto en Grend[redakti | redakti fonton]

Grend estas ankaŭ la naskiĝloko de la Esperanto-Grupo Essen, kiu oficiale ekzistas ekde 2004. Tiu ĉi okazigas ĉi tie ĉiun 2-an ĵaŭdon monate renkontiĝon en Essen (alian ĝi okazigas ĉiun 4-a ĵaŭdon monate en la kulturdomo Bahnhof Langendreer. Krome EGE invitas ĉi tien prelegantoj kaj en 2005 ĝi aranĝis la ReVELo-tagon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]