Esperanto-Grupo Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-Grupo Essen (EGE) estis fondita la 9-an de januaro 2004 post preparaj renkontiĝoj ekde 2002. La 10-an de novembro 2005 ĝi havis 24 membrojn, kiuj venas el kaj ekster Asindo.

Regulaj kunvenoj de EGE[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-Grupo Essen renkontiĝas ĉiun duan ĵaŭdon monate en la Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311 en Essen-Steele. Tie kutime okazas ankaŭ eksterkutimaj aranĝoj kiel lingvokursoj , prelegoj ktp. Ĉiun kvaran ĵaŭdon monate la Esperanto-Grupo Essen renkontiĝas en Bochum al malferma babilado. Renkontejo: Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la restoracio (Gastronomie), jen en la kinokafejo (Kino Endstation).

Agado[redakti | redakti fonton]

Minejo Zollverein, celo de la 1-a TRE-EGE

Grupa partnereco kun Esperantistoj en Helmond kaj Eindhoven[redakti | redakti fonton]

Dum la Malferma Tago de UEA en Roterdamo novembron de 2005 estraranoj el la Esperanto-Grupo Essen kaj de la grupoj en Helmond kaj Eindhoven decidis fondi gruppartnerecon kun la celo, organizi reciprokajn unutagajn vizitojn. Tiuj okazas du fojojn en la jaro: en aŭtuno la EGE-anoj kaj aliaj germanaj esperanto-parolantoj sekvas inviton de la nederlandaj samlingvanoj, entrepreni "esperantan esploron" en Nord-Brabanto, en printempo Esperanto-Grupo Essen invitas al Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE). La etosplenajn eventojn partoprenas averaĝe 15 personoj, ĉefe el Nederlando kaj Nordrejn-Vestfalio, sed foje ankaŭ aliĝas esperantoparolantoj el Belgujo, Francujo kaj Pollando. Jen la datoj kaj lokoj de la vizitoj:

Senloka biblioteko[redakti | redakti fonton]

Dum la jarĉefkunsido je la 14-a de aprilo 2011 ekestis la demmando pri la instalado de biblioteko. Ĉar en la nuna stacia renkontejo de EGE, Grend, la grupo ne disponas pri propra ŝranko, ne eblas aranĝi bibliotekon. Tamen kelkaj membroj havas multajn librojn en Esperanto, kiujn ili volonte pruntus. Pro tio la partumantoj de la precipa jarkunsido promesis surlistigi ĉiujn ekdisponeblajn librojn kun indikoj pri verkisto, titolo, eldonejo kaj posedanto.

Jen la listo de la prunteblaj libroj:

Romanoj, fikciaĵoj,[redakti | redakti fonton]

Verkisto Titolo Eldonejo Rimarkoj (mallonga priskribo ktp.) Posedanto
Amélie Nothomb Higieno de'l murdisto Eldonejo KLEKS Krimromano, tradukaĵo el la franca Longharulo
Anna Löwenstein La Ŝtona Urbo FEL Romano pri britino, kiu estas deportata el sia lando kaj vendata en antikva Romo Longharulo
Anna Löwenstein Morto de Artisto FEL Romano pri imperiestro Nerono, priskibita el la vidpunkto de aktoro Longharulo
Arkadij Strugackij La Dua Invado de Marsanoj Eldonejo "Impeto" Utopia romano pri surteriĝintaj parazitaj Marsanoj Longharulo
Baldur Ragnarsson (tradukisto) Sagao de Njal FEL Tradicia sagao (islanda fabelo) pri sangaj venĝoj kaj revenĝoj en Islando dum la epoko de kristaniĝo (kiu nepre estas sanga afero) Longharulo
Baldur Ragnarsson (tradukisto) La Edda de Snorri Sturluson Mondial Tradicia sagao pri la germana diaro kaj la kreado de la mondo Longharulo
Chava Pressburger Taglibro de mia patro Kava-Pech Taglibro de junulo talenta pri verkado kaj desegnado, kiujn nazioj murdis en koncentrejo Terezín Longharulo
Claude Piron Dio, psiĉjo kaj mi IEM Romano pri la "Lastaj Aferoj" Longharulo
Claude Piron Lasu min paroli plu! Fonto 25 rakontojn, kiuj paralelas laŭ vortprovizo la 25 ĉapitrojn de Gerda malaperis Longharulo
Claude Piron Vere aŭ fantazie Fonto 44 facile legeblaj historietoj Longharulo
Deck Dorval Jaĥto veturas for ... kaj veturigas morton FEL Krimromano de iomete malmodiĝinta Agata-Kristia stilo Longharulo
Deck Dorval Nigra Magio FEL Krimromano de iomete malmodiĝinta Agat-Kristia stilo Longharulo
Deck Dorval Urd Hadda Murdita! FEL Krimromano de iomete malmodiĝinta Agat-Kristia stilo Longharulo
Eija Salovaara Kie boacoj vagadas Dansk Esperanto-Forlag mallongaj historioj el "Boacujo" (Suomujo / Finnlando) Longharulo
Johán Balano Ĉu ŝi mortu tra-fike? IEM Amuza seksromaneto en simpla Esperanto, kiu helpas pliriĉigi la vortprovizon per seksrilataj fi-vortoj Longharulo
Johán Valano Ĉu li venis trakosme? Stafeto Amuza Krimromano en simpla Esperanto. Longharulo
Johán Valano Ĉu vi kuiras ĉine? IEM Amuza Krimromano en simpla Esperanto. Longharulo
Johán Valano Ili kaptis Elzan Fonto Krimromano en tre simpla Esperanto. Longharulo
Johán Valano Malmalice La Nuova Frontiera Poemaro Longharulo
Johán Valano Tien IEM Psikologo eniras paralelan mondon kaj revenas tute ŝanĝiĝinta. Streĉa romano en facila Esperanto Longharulo
Lorjak Regulus Plejado Historia krimromano rlanta en Parizo de la 17-a jarcento kun vere surpriza fino. Longharulo
Godfried Bomans Pieter Bas Tradukitaĵo el la nederlanda Longharulo
H.G. Wells La dormanto vekiĝas Eldonejo Bero Utopia romano Longharulo
Higinio García Kapturnoj FEL Utopia rakontaro, vere sprita ciklo de interligitaj historioj, bedaŭrinde en PIV-eca Esperanto Longharulo
István Ertl La Postdomo Eldonejo Bero Satiro, kies ĉefroluloj estas kadukiĝanta domo kaj ties gajaj loĝantoj, do la estrarano de UEA Longharulo
István Nemere Febro Hungara Esperanto-Asocio Amromano Longharulo
István Nemere La Blinda Birdo Hungara Esperanto-Asocio Streĉa aventurromano pri rasapartiga Sud-Afriko Longharulo
István Nemere Pigre pasas la nokto Eldonejo Fenikso Romano pri amo inter hungaro kaj ciganino Longharulo
István Nemere Vismar Eldonejo "Impeto" Romano pri rilato inter viro kaj hundo Longharulo
Julio Baghy Sur Sanga Tero Eldonejo "Impeto" Romano, kiu rolas en la epoko de la interna milito inter Ruĝa kaj Blanka Armeoj en postrevulucia Rusujo Longharulo
Nikolaj Gogol Malvivaj animoj Sezonoj Fragmenta romano, elrusigita de Aleksander Korĵenkov Longharulo
Sandor J. Bako, Claude Piron La dorsosako de Panjo Rut' Vieno: Pro Esperanto kolekto de mallongaj historioj en facila Esperanto Longharulo
Serĝo Elgo Ŝia lasta poŝtkarto IEM Streĉa krimromano vivoplena kun surprizaj turnoj Longharulo
Sten Johansson Falĉita kiel Fojno Al-fab-et-o Krimromano Longharulo
Suad Vivbruligita (Honorkrimo) Sennacieca Asocio Tutmonda Dokumento pri honorkrimo, kiun suferis moslemino Longharulo
Tivadar Soros Maskerado ĉirkaŭ la Morto UEA Membiografia romano pri la savo de judoj kontraŭ la persekutadoj de nazioj kaj sagokrucanoj Longharulo

Faklibroj[redakti | redakti fonton]

Verkisto Titolo Eldonejo Rimarkoj (mallonga priskribo ktp.) Posedanto
Aleksander Korĵenkov Historio de Esperanto Sezonoj Mallonga traktaĵo pri la historio de nia kara lingvo Longharulo
Claude Piron La bona lingvo IEM Rezonadoj de la verkisto pri la bona lingvo Esperanto kaj pri bona lingvouzo Longharulo
Detlev Blanke Pri la movado sur la "alia flanko" Mondial Historio de la laborista Esperanto-movado kaj Esperanto en la socialismaj landoj de Orient-Eŭropo Longharulo
Ivo Lapenna Retoriko Faklibro kaj klasikaĵo inter la esperantlingvaj libroj Longharulo
Ludoviko Lazaro Zamenhof La Unua Libro de Esperanto Eldonejo "Impeto" en cirila kribo Longharulo
Tradukisto: Ludoviko Lazaro Zamenhof La Sankta Biblio British and Foreign Bible Society Malnova kaj Nova Testamentoj Longharulo
Petras Ĉeliaŭkas Litovio du jarcentoj Litova Esperanto-Asocio Historio de Litovujo Longharulo
Roman Dobrzyński Bona Espero Eldonis: stano Marĉek Intervjuo kun Guiseppe Grattapaglio, fondinto de la esperanta infanvilaĝo, pri historio kaj malfacilaĵoj de la projekto Longharulo
Ru H. Bossong Muelejoj en Nederlando Interesa libreto pri la diversaj muelejtipoj kaj pri la nunaj klopodoj konservi ilin Longharulo
Ulrich Lins La Danĝera Lingvo Eldonejo "Progreso" Detala studo pri la persekutoj kontraŭ esperanto Longharulo
Ulrich Matthias Esperanto - das neue Latein der Kirche Armin Gmeiner Verlag Verhältnis von Esperanto und Kirchen in Geschichte und Gegenwart Longharulo
Yves Nevelsteen Vikipedio - praktika manlibro TEJO Utila kajero por ĉiu, kiu volas kunlabori je eo.vikipedio. Longharulo
Ziko van Dijk Informado praktike FEL Temas pri efika informado de la publiko pri Esperanto Longharulo
Zlatko Tiŝljar Eŭropo, Vi Baldaŭ Mortos Inter-Kulturo Kolekto pri parte versimilaj, parte harstarigaj tezoj pri la rezultoj de linvopolitiko en Eŭropo Longharulo

Lernolibroj[redakti | redakti fonton]

Verkisto Titolo Eldonejo Rimarkoj (mallonga priskribo ktp.) Posedanto
Boris Kolker Vojaĝo en Esperanto-Lando UEA La verkisto asertas ke temas pri lernolibro, sed fakte estas akompana materialo pri esperantaj temoj Longharulo
Claude Piron Gerda malaperis Fonto Lingvoinstrua romaneto Longharulo
Claude Piron Vortlisto pri Gerda malaperis GEJ Longharulo
Herbert Meyer Esperanto - Eine Einfürung in die moderne Umgangssprache Pro Esperanto Wien Taŭga lernolibro en naŭ lecionoj Longharulo
Josef Schiffer Mia Intensa Kurso I Eigenverlag Josef Schiffer Detala lernolibro kun ekzercoj kaj enigita kromvolomu "Mia Gramatiko I" Longharulo
Josef Schiffer Mia Lernolibro Eigenverlag Josef Schiffer Baza lernolibro Longharulo
Josef Schiffer Mia Ŝlosiltruo Eigenverlag Josef Schiffer Bona superrigardo pri la gramatikaj strukturoj de Esperanto Longharulo
Till Dahlenburg Taschenlehrbuch Esperanto VEB-Verlag Enzyklopädie Leipzig GDR-eca lernolibo el iama laboristo-paradiso Longharulo

Konsultlibroj[redakti | redakti fonton]

Verkisto Titolo Eldonejo Rimarkoj (mallonga priskribo ktp.) Posedanto
André Cherpillod Konciza etimologia vortaro UEA Rekta kaj ne rekta deveno de vortoj, parencencoj ktp. Longharulo
Bernhard Pabst Invesa Vortaro de Esperanto Esperanto-Cenrto Paderborno Tre utila je la verkado de poemoj (rimoj) Longharulo
Bertilo Wennergren Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko ELNA Malgraŭ la avertoj de Zamenhof kontraŭ plena gramatiko nepre utila vortaro Longharulo
Erich-Dieter Krause Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch Buske Tre utila, se vi sercas ekz. fakvortojn, kiujn vi konas en la germana Longharulo
Erich-Dieter Krause Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto VEB-Verlag Enzyklopädie Leipzig Vortaro kun 12 000 kapvortoj Longharulo
Franz Okelmann Wörterbuch Deutsch-Esperanto Franz Okelmann Libroforma vortaro, kiun transprenis retejo vortaro.timo-horstschaefer.de kun ĉiuj eraretoj Longharulo
Lazaro Ludoviko Zamenhof Provebaro Esperanta Beletraj Kajeroj "Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon": Kolekto de ĉiuj klasikaj Zamenhofaĵoj Longharulo
Peter Zilvar Esperanto-Kulturo Deutsches Esperanto-Zentrum Superrigardo pri institucioj, revuoj, radioelsendoj ktp. Longharulo
Peter Zilvar Esperanto-Literaturo Deutsches Esperanto-Zentrum Superrigardo pri verkoj kaj verkistoj Longharulo

Kantaroj[redakti | redakti fonton]

Verkisto Titolo Eldonejo Rimarkoj (mallonga priskribo ktp.) Posedanto
Adolf Burckhardt, Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger Adoru IKUE / KELI Ekumena diserva libro kaj kantaro Longharulo
Kompilo: Garik Kokolija Oraj kantoj Moskvo 2005 Rusaj kaj alilandaj kantotekstoj kun akordsimboloj Longharulo
Kompilo: Tadashi Jamada Tutmondaj kantoj en Esperanto vol. 1: Kabano Beltono Longharulo
Kompilo: Tadashi Jamada Tutmondaj kantoj en Esperanto vol. 2: Steloj Beltono Teksto de ĉelo Longharulo
Kompilo: Tadashi Jamada Tutmondaj kantoj en Esperanto vol. 3: Fenestro Beltono Teksto de ĉelo Longharulo

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]