Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asindo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Essen (apartigilo).
Essen
Blazono
Essen (Germanio)
Essen (Germanio)
DEC

Map

Flago
universitata urbo • urbego • metropola regiono • urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Düsseldorf
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0201,
02054 (Kettwig)
Poŝtkodo 45001–45359
Aŭtomobila kodo E
Oficiala Municipokodo 05113000
NUTS DEA13
Politiko
Komunumestro Thomas Kufen
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Porscheplatz 1
45121 Essen
Demografio
Loĝantaro 584580 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 27′ N, 7° 1′ O (mapo)51.4508333333337.0130555555556Koordinatoj: 51° 27′ N, 7° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 116 m
Areo 210 km²
Oficiala retejo https://www.essen.de/
vdr

Essen (esperante: Asindo) estas grandurbo en la centro de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio, Germanio. La eksterdistrikta urbo en la distriktaro Duseldorfo, ĝi estas unu el la supraj centroj de la federacia lando kaj kun siaj ĉirkaŭ 582 000 loĝantoj troviĝas inter la plej grandaj germanaj urboj. Depende de la nombrodato kaj fonto ĝi okupas apud Dortmundo kaj Stutgarto la 7-an aŭ 8-an rangon. La Eŭropa Kultura Ĉefurbo de la jaro 2010, ĝi estas membro de la regiona ligo Rejnlando kaj la regiona ligo Ruhr.

Estinte unu el la plej gravaj centroj de la minindustrio en Germanio kun propra Kuxbörse (borso, en kiu oni komercas per akcioj de minejsocietoj), Essen nuntempe havas gravan servosektoron, kvankam ĝi konservas ankoraŭ industriajn trajtojn. Ekde 1958 la urbo estas sidejo de romkatolika episkopo kaj ekde 1972 universitata urbo. Komence de 2003 la Universitato Essen estis unuigita kun la Gerhard-Mercator-Universitato en Duisburg al Universitato Duisburg-Essen.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Essen rigardante de Tetraeder en Bottrop. Fone: Ruhr-altaĵoj.
Panoramo de Essen rigardante de Tetraeder en Bottrop. Fone: Ruhr-altaĵoj.

Essen situas centre de la Ruhr-regiono norde de la rivero Ruhr, kiu formas inter la urbopartoj Kupferdreh, Heisingen kaj Werden la Baldeney-lagon. La mezuma nivelo de la urbo estas 116 metroj super NN. La pleja altaĵo de la urboteritorio troviĝas en Heidhausen kaj atingas 202,5 m, la plej malalta loko troviĝas en Karnap kaj mezuriĝas je 26,5 metroj super NN.

La plej vasta etendiĝo de la teritorio sumiĝas nordsuden 21 km, orient-okcidenten 17 km.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj urboj limas al la urbo Essen, nomataj horloĝdirekte komence le nordoriento: Gelsenkirchen kaj Bochum (ambaŭ eksterdistriktaj urboj), Hattingen (distrikto Ennepe-Ruhr), Velbert, Heiligenhaus kaj Ratingen (ĉiuj distrikto Mettmann), Mülheim an der Ruhr, Oberhausen kaj Bottrop (ĉiuj eksterdistriktaj urboj) samkiel Gladbeck (distrikto Recklinghausen).

Urba subdivido[redakti | redakti fonton]

Urbopartoj kaj -distriktoj de Essen

La urboteritorio de Essen konsistas el naŭ urbodistriktoj. En ĉiu ekzistas distrikta konsilantaro kun po 19 membroj inkluzive la distriktestron. La urbodistriktoj estas markitaj per romiaj ciferoj kaj per speciala nomo, kiu parte ankaŭ konsistas el pluraj urbopartonomoj. La naŭ urbodistriktoj entute estas subdividitaj en 50 urbopartoj, kiaj ekzmeple Essen-Werden. La plejmulto de la urbopartoj iam estis memstaraj komunumoj kaj perdis siajn memstarecojn per enkomunumigoj. La urbopartoj estas markitaj per arabaj ciferoj.

La urba kerno estas dividitaj en kvin kvartaloj, nome Orienta Kvartalo, Okcidenta Kvartalo, la Norda Kvartalo, la Suda Kvartalo, la Sudorienta Kvartalokaj la Centra Kvartalo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimatodiagramo de Essen[1]

La averaĝa temperaturo en Essen sumiĝas je 9,6 jarmezvalore, la pluvokvanto sumiĝas je 829 milimetroj. La plej malvarma monato estas la januaro kun 1,5 , la plej varma monato estas la julio kun 17,5 . La plejmulto de pluvo falas en aŭgusto kun 90 milimetroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

La urbonomo en la paso de la jarcentoj ofte ŝanĝiĝis. Nomate Astnide (pli malnove: Astnithi) en la unuaj mencioj, ĝi ŝanĝiĝis trans Astnidum, Astadnidum, Asbidi, Asnid, Assinde, Asnida, Assindia, Essendia, Esnede, Essende, Essend al la hodiaŭa Essen. Supozoj evidentigas, ke la nomo origine karakterizas fraksenejon aŭ pejzaĝon en la oriento. Kontraŭe malĝustas la konekto al la antikve germana esprimo Esse, vortludo el la 19-a jarcento kaj konekto inter la nomo kaj la tiama aspekto de la urbo.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Jam longe antaŭ fondado de la monaĥinejo la hodiaŭa urbotereno estis loĝata. En 1928 oni trovis en la urboparto Vogelheim klingon atestantan la prahistorion. Similaj trovaĵoj el la tempo ekde 120.000 ĝis 10.000 a.K. aperis ankaŭ en aliaj urbopartoj (Burgaltendorf, Fischlaken, Fulerum, Überruhr, Werden).

Essen situis en la loĝtereno de pluraj ĝermanaj triboj (Chatten, Brukterer, Marser), ties ekzakta interlimigo efektive malfacilas.

El la kelta epoko (je la jaro 0) originas la fuĝokastelo Alteburg [malnovkastelo] en la sudo de Essen, kiun oni grandparte elfosis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Supozeble ĝi estis uzata ĝis la 8-a jarcento Oriente de ĝi situas la Herrenburg [suverenokastelo], kiu verŝajne originas el la 8-a jarcento.

Abatineja fondado[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 845 la posta episkopo de Hildesheim, Altfrid, fondis abatinejon (coenobium Astnide) supozeble sur propra tereno nomate Astnithi (kiu eble signifas „orienta tereno“). El tiu nomo poste per latinigo aperis la hodiaŭa urbonomo Essen. Kiel unuan abatinon li enoficigis sian parencinon Gerswit (vidu Abatinejo Essen).

Ĉirkaŭ la jaro 799 iom pli sude, en la hodiaŭa urboparto Werden, stariĝis la monaĥejo Werden, benediktana monaĥejo, kiu devis antaŭenigi la misiajn klopodojn inter la Saksoj en la Harcoregiono (Helmstedt/Halberstadt). Ambaŭ, monaĥejo kaj abatinejo, jam staris en komplete kristanigita ĉirkaŭaĵo. Ĉ. 852 komencis la konstruado de la abatina preĝejo finpretigita je 870. Ĉirkaŭ la abatinejo jam ekzistis antaŭ de ties konstruado fortikaĵo kaj kelkaj bienoj. La preĝejo neniigita dum brulego en 946, kiu ankaŭ neniigis la apudan setlejon, estis ege pligrandigata, sur ĝiaj fundamentoj staras la nuna katedralo en la urbocentro. La unua dokumentita mencio pri Essen datiĝas de 898: tiutempe la lotaringa reĝo Zwentibold testamentis al la abatinejo maldekstro-rejnlandajn posedaĵojn. Dokumenton ŝajne el la jaro 870 kaj priskribantan la fondadon de la abatinejo, oni ĝenerale konsideras kiel falsaĵon el la 11-a jarcento. Krome momente de la falsado ŝajne neniu pli malnova dokumento ekzistis, kiel oni supozis antaŭ nelonge.

Tiu ĉi abatinejo (en kiu dum la mescelebrado restadis kanonikoj) ne estis vera monaĥinejo, sed speco de hejmo kaj klerigejo por fraŭlaj filinoj kaj vidvinoj el la altnobelaro. Ĝin estris abatino kaj nur tiu devige faris solenan ĉastovoton.

Unu el la plej rimarkindaj regantinoj tiaj estis la abatino Mathilde la 2-a. Ŝi estis nepino de la imperiestro Oto la 1-a kaj transprenis la estradon de la abatinejo en 971. 40 jarojn poste, ŝi gvidis la abatinejon kaj la apartenan terposedaĵon kaj ŝi sukcesis pliriĉigi la preĝejan trezoron per treege altvaloraj pecoj (i.a. la Ora Madono, la plej antikva plenskulptura Madono de la mondo). Post Mathilde transprenis Sophia Gandersheim, filino de la imperiestro Oto la 2-a, la estradon.

En 1041, sub la abatinestrado fare de la tria sinjorino el reĝa sango sinsekva, Theophanu, nepino de Oto la 2-a, Essen, jam 1003 rimarkata kiel urbo, ricevas la foirprivilegion. Dek jarojn poste, 1051, la abatinpregrejo pluan fojon oni ŝanĝis kaj pligrandigis. Tiu alkonstruaĵo estas la orienta parto kun kripto, en kiu estas sepultitaj la Sankta Altfried, Mathilde kaj Theophanu.

En 1216 la abatinejo, ĝis tiam „nur“ multinflua terposedantejo oficiale ricevas sian statuson de princa rezidentejo: imperiestro Frederiko la 2-a perletere nomumas la tiaman abatinon „imperia princino“, kio samrangigas ŝin kun la abato de la proksima monaĥejo Werden.

En 1244 la ĉefepiskopo de Kolonjo Konrad von Hochstaden invadas en Essen kaj kune kun la urbocivitanoj komencas konstrui urbomuron. Essen urbiĝas, ricevas propran sigelon kaj la urboprivilegion. La abatinoj per tio almenaŭ dumtempe estas senpotencigataj, kaj la civitanoj de Essen evoluigas civitokonscion.

Reĝo Rudolfo ja rekonfirmas 1290 al la princabatino ŝian landsuverenecon, sed ne povas restaŭri ĝin komplete: la civitanaro estas en konflikto kun la abatinejo, la kreskanta urbo postulas memadministradon. En 1336 okazis unua provo ricevi la statuson de rekta regnosubmetiteco, sed pasis ankoraŭ 40 jaroj, ĝis 1377, tiam imperiestro Karolo la 4-a donas al la urbo la deziratan titolon de rekte regnosubmetita urbo — kvin jarojn post kiam li konfirmis ekzakte la malon al la tiam reganta abatino Elisabeth von Nassau.

El la 14-a jarcento ankaŭ originas la unuaj dokumentoj pri mina agado en Essen: en 1349 la princabatino ricevas la privilegion ekspluati la tertrezorojn, en 1354 oni dokumenteble minas arĝenton. Karbo en Essen ja estas menciata unuafojon en 1371, sed la unua karbomino estas registrata nur en 1450.

La disputoj inter urbo kaj abatinejo pro la hegemonio en la regiono pludaŭras ĝis la malfondado de la abatinejo en 1803. Ree kaj ree ekestas juraj kvereladoj. Unu el la procesoj eĉ daŭras 200 jarojn, ĝis kiam la Reichskammergericht (regna ĉambrojuĝejo) 1670 decidas, ke la urbo ja devas obei la abatinojn, sed rajtas konservi siajn kutimjurojn. Tiel la rilatoj inter urbo kaj monaĥinejo restas malklaraj kaj konkurencemaj ĝis la sekularigo. En 1563 la urbo aliĝas la reformacion (20 jarojn antaŭ ol ĝi havis la rektan regnosubmetitecon kaj tiel la rajton al tio) kaj iĝas evangelia. Kiel preĝejo servas la Marktkirche (foiropreĝejo) origine el la 11-a jarcento (antaŭe St. Gertrudis). La katolika abatinejo, ne havanta sufiĉe potencajn trupojn, ne povis kontraŭstari la reformacion.

Fine de la 16-a — komence de la 17-a jarcentoj Essen dokumenteble estiĝas armilproduktejo, titolo, kun kiu ĝi dum jarcentoj identiĝos; ĝis kiam la literegoj Essen — die Waffenschmiede des Reiches (Essen — la armilproduktejo de la regno), kiu tricent jarojn poste parados vidalvide de la ĉefa stacidomo, post la Dua Mondmilito estas anstataŭigataj per Essen — die Einkaufsstadt (Essen — urbo por aĉetumi). Je 1570 prosperas la pafilproduktado. En 1620 la forĝejo de Essen produktas 14.000 pafilojn kaj pistolojn, la urbo iĝas interesa kiel strategie grava.

La Tridekjara milito[redakti | redakti fonton]

Essen en 1647

Dum la Tridekjara milito kontraŭstaris unu la alian la protestantkreda urbo kaj la katolika abatinejo. La tiama abatino Maria Clara de Spaur kaj Vallier 1623 venigis la katolikajn hispanojn al Essen, por kontraŭreformacie agi kontraŭ la evangelia urbo. En 1624 oni ediktis leĝon pri rekatolikigo kaj kontrolis la civitanan iron al diservo. La urbo, ne la abatinejo, responsis por manĝado kaj loĝejo de la okupotrupoj. En 1628 la urbanoj plendis kontraŭ tio antaŭ la regna ĉambrojuĝejo.

En 1629 la Nederlandanoj konkeris la urbon. Maria Clara rifuĝis la 4-an de novembro tiujare en la katolika Kolonjo. Somere de 1631 ŝi revenas eskortate de bavara garnizono estrata de Gottfried Heinrich grafo de Pappenheim, sed jam en septembro ŝi devis retiriĝi. Maria Clara mortis en 1644 en Kolonjo.

Entute la homoj de Essen estis grave batataj de la milito, refoje okazis arestadoj, deportadoj de homoj kaj ĉantaĝdevigadoj al militservo.

Ankaŭ post la Vestfalia Paco la trupoj restas ankoraŭ kelktempon, la lastaj trupoj forlasis la urbon je la 9-a de septembro 1650.

Industriigo[redakti | redakti fonton]

Vilao Hügel

Essen kaj la industriaj entreprenoj de Krupp dum multaj jaroj reciproke influis sin. La familio Krupp rezidis en Essen ekde la 16-a jarcento kaj okupis gravajn oficojn. En la jaro 1811 Friedrich Krupp fondis gisŝtalfabrikon, kaj tiu donis al la urboloĝantoj dum multaj jaroj panon kaj monon, kvankam la negocoj komence ne bone prosperis. La dungado de laboristoj kaŭzis la kreskon de la loĝantaro de Essen. Tamen la erao de la familio Krupp finiĝis per la abdiko de Arndt de Bohlen kaj Halbach en la jaro 1967.

La industriisto Friedrich Grillo en la jaro 1892 donacis al la prosperanta urbo teatron kaj operejon. La ankoraŭ hodiaŭ tiel nomata Grillo-Teatrejo, funkcianta kiel urba teatro, estas konstruita laŭ la novklasikisma stilo en la urbocentro kaj la 16-an de septembro 1892 inaŭgurata per prezentado de la dramo Minna von Barnhelm de Gotthold Ephraim Lessing.

Enkomunumigoj[redakti | redakti fonton]

Ĝisfine de la 19a jarcento la urboteritorio de Essen ampleksis nur la malnovan rekte regnosubmetitan urbon resp. la abatinejo Essen. Pri la sinsekvoj de enkomunumigoj, kiuj finformis la hodiaŭan teritorion de Essen, legu pli detalan artikolon pri enkomunumigoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

katedralo Essen; fone la urbodomo

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Jam de komenco Essen apartenis al la ĉefepiskopejo Kolonjo kaj estis subigita la arkidiakonejon de la katedralpreposto, kiun postulis la abatino de Essen . Oficialulo instalata de la arkiepiskopo administris la teritorion de la abatinejo kaj de la urbo. La paroĥa preĝejo origine estis la abata preĝejo. Poste St. Gertrudis iĝis paroĥa preĝejo por la norda tereno (kun Altenessen kaj Karnap) kaj la preĝejo St. Johann por la suda tereno (kun Altendorf, Frohnhausen, Holsterhausen, Frillendorf, Rüttenscheid kaj Huttrop). Ekde 1524 en la urbo oni kelkfoje predikis evangele. En la jaro 1543 aperis evangela predikanto kaj ekde 1560 en la St. Gertrudiskirche oni ankaŭ kantis germane. Laŭ decido de la urbokonsilantaro 1563 la reformacio definitive estis enkondukata. La urbo provis per tio firmigi sian statuson kiel "rekte regnosubmetita urbo". Ekde 1563 oni daŭre transcedis la preĝejon St. Gertrudis al la protestantoj por uzado. Poste la katedralo okupis la rangon de la paroĥa preĝejo de Essen por la katolikoj. Sekve en Essen ambaŭ konfesioj estis reprezentataj unu apud la alia. La abatinejo restis katola, la urbo estis evangela. Se ekzistis ekde 1571 inter la protestantoj komence nur Luterana komunumo, tiam ekde 1655 la konsilantaro aprobis ankaŭ reformitan komunumon. Ekde 1605 la kontraŭreformacio parte sukcesis restariĝi kun la sekvo, ke la St. Gertrudis-preĝejo partatempe rekatolikiĝis. La urbo ja devis agnoski la definitivan rezignon pri la rekta regnosubmetiteco en 1670, sed tio estis sensekva por la ĝistiamaj konfesiaj diferencoj. Ĝis 1802 ekleziaj aferoj estis prizorgataj de la konsilantaro resp. de la abatinejo. La reformita komunumo estis aŭtonoma. La rilatoj inter ambaŭ konfesioj proksimume agorditaj.

En 1802 la luterana komunumo Essen estis donata al la Prusa konsistorio de la graflando Mark, 1809 al la Kleva-luterana konsistorio de la grandduklando Berg kaj ekde 1815 al la Duseldorfa distrikta sinodo. Ĝi apartenis tiel al la evangela eklezio en Prusio resp. ties posta Rejnlanda provinca eklezio. Essen iĝis sidejo de la superintendantejo, el kiu poste evoluis la eklezia distrikto Essen. Tiu estis dividata en la tri ekleziajn distriktojn Essen-mezo, Essen-nordo kaj Essen-sudo ene de la hodiaŭa "evangela eklezio en la Rejnlando". Al la tri ekleziaj distriktoj hodiaŭ apartenas entute 31 paroĥoj. Tiuj formas kune kun la tri ekleziaj distriktoj ekde 1972 la „evangelan urbekleziligon Essen“.

St.-Lucius-Kirche en Werden

La katolikaj paroĥoj ankaŭ post 1802 apartenis al la arkiepiskopejo Kolonjo. 1958 Essen iĝis sidejo de memstara episkopejo. La paroĥejoj de la hodiaŭa urboparto Essen-Kettwig plue apartenas al la dekanato Ratingen kaj tiele al la arkiepiskopejo Kolonjo.

Nuntempe 58 paroĥejoj apartenas al la urbdekanato Essen, kiu subdividiĝas en la dekanatoj Essen-mezo, Essen-Altendorf, Essen-Borbeck, Essen-Heisingen-Kupferdreh, Essen-Rellinghausen, Essen-Steele, Essen-Stoppenberg und Essen-Werden. Komune ili formas la katolikan urbekleziligon (ekde 1925) subtenanto de ekleziaj taskoj sur urbotavolo (familia klerigado, porjunula animzorgo/ porjunula metiohelpo, konsilaj servoj, publika informado) kaj kiel servanto kaj celligo de la komunumoj. La katolika urbeklezio estas centre atingebla en la katolika urbodomo (Bernestr. 5 - 45127 Essen). La urbodekanato Essen ampleksas ĉirkaŭ unu kvaronon de la episkopeja katolikaro. Tamen interteme la strukturo de la episkopejo Essen fundamentege ŝanĝiĝas pro diocezaj decidoj. En la urbo Essen ekde 2009 nur ekzistu ankoraŭ dek t.n. grandparoĥejoj (ekleziaj korporacioj), kiuj siaflanke ampleksu plurajn paroĥajn distriktojn (komunumojn). Longtempe oni devas rezigni pri 26 katolikaj preĝejoj en Essen. Plue oni devas redukti la nombron de fakaj urbekleziaj organizoj (ekz. familia klerigado, porjunula animzorgo) kaj pastraj ofertoj (ekz. konsiloservoj) kaj dioceze kunigi en novajn centrajn subtenostrukturojn. Ankaŭ oni adaptos la nombron de la katolikaj infanvartejoj al la financaj kaj demografiaj evoluoj, ilian fakan gvidadon kaj administradon oni centralizos. Tri ortodoksaj komunumoj celebras siajn diservojn en katolikaj preĝejoj en Essen: la rusortodoksa komunumo en s-ta Maria nemakulita, Borbeck, la serbortodoksaj en S-ta Stefano, Frohnhausen) kaj la rumanortodoksaj kristanoj en S-ta Evaldo, Altenessen.

En la urboj kaj komunumoj hodiaŭ apartenantaj al Essen en la 16-a jarcento oni parte aŭ preskaŭ ekskluzive enkondukis la reformacion. Ekz. en Werden ekde 1583 en la Clemens-preĝejo oni predikis evangele. En la 17-a jarcento ankaŭ ekestis reformita komunumo. Steele ekde 1554 iĝis evangela. Je 1600 preskaŭ tuta Steele estis protestanta, dume la luteranoj, la reformitoj kaj la katolikoj komune uzis la saman preĝejon, ne sen kvereli unu kun la aliaj. En Kettwig la tuta loĝantaro en 1609 transprenis la reformitan konfesion.

Krom tio en Essen ankaŭ ekzistas diversaj libereklezioj, inter ili pluraj evangelaj- liberekleziaj komunumoj (baptistoj), komunumoj de la evangela-metodista eklezio kaj liberaj evangelaj komunumoj.

Plie en Essen ankaŭ estas la novapostola eklezio kaj apostolaj komunumoj (apostola komunumo).

Vidu ankaŭ artikolojn jenajn[redakti | redakti fonton]

Judismo[redakti | redakti fonton]

Malnova sinagogo de Essen

La juda kultkomunumo nun havas 794 membrojn. Antaŭ la Dua Mondmilito, la komunumo estis inter la plej grandaj de Germanio, kaj la urbocentra impona urbocentra impona sinagogo estis unu el malmultaj, kiun (pro sia betona fortikeco) la nazioj ne sukcesis detrui en la pogroma nokto 1938. Nun la komunumo kaj la nova sinagogo troviĝas en la Sedan-strato, kaj la malnova sinagogo nun estas kunvenejo nomata "domo de juda kulturo". La komunumo disponas pri Mikveo (rituala purigejo), tombejo, infanĝardeno, biblioteko, sportsocieto (Makkabi) kaj junularcentro. La komunuma rabeno estas ortodoksulo.

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1896 la loĝantaronombro de la urbo transpaŝis la limon de 100.000; Essen iĝis grandurbo. En 1962 oni nombris transkalkulite sur la hodiaŭan urboteritorion 749.193 loĝantojn (Kettwig kaj Burgaltendorf nur poste estis enkomunumigataj – en la tiama urboteritorio estis 729.301), la ĝis tiam plej alta loĝantonombro estis atingita. La 31-an de decembro 2005 la loĝantonombro de Essen sumiĝis laŭ kompletigo de la Landesamt für Datenverarbeitung und Statistik Nordrhein-Westfalen (landa oficejo por statistiko) je 585.430 (nur ĉefaj loĝejoj). Tio signifas ekde 1962 malkreskon de ĉirkaŭ 20 elcentoj. La tendenco plue falas, ĉar la pluso da mortintoj ĉiujare atingas kvanton de ĉirkaŭ 2.500 ĝis 3.000 personoj. Ankaŭ je evidenta migropluso (kiun la urbo fakte ne havas) la efiko estus malkreska loĝantaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Politiko[redakti | redakti fonton]

La urbodomo de Essen, ekfunkciinta en 1979

Komence la administrado de la urbo Essen estis tasko de la abatinejo resp. ties oficistoj. Ekde 1335 oni mencias la elektadon de du urbestroj el inter la urbokonsilantaro al la urbopinto, ĉe kio unu el la du samtempe estas la Rentmeister [financadministranto]. Ekde la 14-a jarcento la konsilantaro akiris kreskajn signifon kaj gravecon. Tiutempe Essen akiris la statuson de rekta regnosubmetiteco, kiun ĝi tamen poste devis rezigni. La konsilantaro estis elektata unufojon jare. Ekde 1602 pro nova elektordo la konsilantaro estis elektata nerekte per 11 elektrajtigitoj de la Gilden [komercaj kooperativoj] kaj oficoj. Al la 14 konsilantoj apartenis du urbestroj kaj unu Rentmeister. En 1804 la prusa ŝtato anstataŭigis la konsilantaron per magistrato. 1807 oni enkondukis la granduklandan-Bergan, poste la Prusan municipkonstitucion. Post enkonduko de la urbordo 1856 ekzistis urbestro kaj konsilantaro. Dum la nazia epoko la ĉefurbestro estis instalita de la NSDAP. Post la Dua Mondmilito la militregistaro de la Britokupata zono instalis novan ĉefurbestron kaj en 1946 enkondukis la novan komunumkonstitucion laŭ Brita modelo. Laŭ tiu ekzistis urbkonsilantaro rekte elektata de la popolo, ties anojn oni nomis "Stadtverordnete". Komence la konsilantaro elektis el inter siaj anoj la ĉefurbestron kiel honorofica prezidanto kaj reprezentanto de la urbo. Krome la konsilantaro ekde 1946 elektis profesian urbodirektoron kiel estro de la urbadministrado. En 1999 la duobla estrado de la administrado estis rezignita. Ekde tiam ekzistas nur profesia ĉefurbestro. Tiu estas prezidanto de la konsilantaro, urbadministrestro kaj reprezentanto de la urbo. En 1999 li unuafoje estis rekte elektita de la popolo.

Urboblazono[redakti | redakti fonton]

Blazono de la eksterdistrikta urbo Essen
Hotelo Handelshof kun blazono

La blazono de la urbo Essen prezentas heraldikan apartaĵon: ĝi konsistas el du blazonŝildoj kaj per tio estas t.n. „aliancoblazono“, kiujn oni normale devus kunigi en unu, fendata ŝildo.

La blazono de Essen do montras sub princokrono du unuopajn ŝildojn. en la maldekstra ŝildo troviĝas sur ora fono la Germana dukapa aglo, tamen sen sceptro kaj regnoglobo. En la dekstra ŝildo estas sur blua fono ora juĝoglavo. La krono simbolas la princabatinejon Essen. La dukapa aglo simbolas la rektan regnosubmetitecon, la glavo staras por la du urbosanktuloj Kosmas kaj Damian, kiujn oni laŭlegende ekzekutis per tia glavo.

La blazonokoloroj ora kaj blua estas ankaŭ la koloroj de la flago de Essen.

Urboĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Kun jenaj urboj Essen havas urboĝemeliĝon[2]:

Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Sunderland (Britio), ekde 1949
Finnlando Tampere (Finnlando), ekde 1960
Francio Grenoblo (Francio), ekde 1974
Rusio Niĵnij Novgorod (Rusio), ekde 1991
Israelo Tel-Avivo (Israelo), ekde 1991
Pollando Zabrze (Pollando), ekde 1953/2008
Popola Respubliko Ĉinio Ĉangĝoŭo (Ĉinio), ekde 2015

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Rezidaj entreprenoj[redakti | redakti fonton]

Essen estas rezidejo de kelkaj grandaj konzernoj Germanaj: krom la laŭgrande kvina industrientrepreno RWE AG kaj ties filialoj elektroproduktantaj ankaŭ ĝia eksa filialo HOCHTIEF (konstrudado) samkiel la superbazar-entrepreno Aldi-Nord, la energiproduktanto STEAG, la grandmagazeno KarstadtQuelle AG, la karbomina entrepreno RAG kaj la gasprovizanto Eon-Ruhrgas ĉi tie havas siajn konzerncentrejojn. Unu el la plej grandaj gazetarkonzernoj de Germanio, la Westdeutsche Allgemeine Zeitung, rezidas en Essen. La ŝukomercisto Deichmann rezidas en Essen-Borbeck. Kun Degussa AG grava entrepreno el la kemia industrio Goldschmidt GmbH hejmas en la mezo de Essen.

Essen longtempe estis Krupp-urbo, ĉar la fabriktereno de la firmao Krupp estis pli granda ol la resta urboteritorio. Post la Dua Mondmilito tio nun estas pasinteco, kaj ekde la fuzio kun Thyssen la firmao Krupp nur hejmas en Essen per unuopaj filialoj, tamen formale ĝi havas sian rezidejon plue en Essen. Kadre de la strebado pri ekonomia alistrukturigo Essen provas anstataŭi la pezindustrion per energiekonomio dank‘ al la jam rezidaj entreprenoj RWE, RAG kaj Eon-Ruhrgas Komence de 2006 la Thyssen Krupp AG sciigis, ke ĝi intencas relokigi sian konzerncentrejon komplete en Essen. En la "Krupp-zono", la malnova "Krupp-urbo" okcidente de la urbocentro, ĝi planas konstrui novan ĉefadministracion kune kun akademio por estrontoj de Thyssen-Krupp.

La Messe Essen (foiro Essen) same estas grava faktoro de la ekonomia vivo. Krom pluraj pli malgrandaj specialfoiroj (IPM,FIBO, Techno-Classica, SPIEL ) establiĝis ci tie precipe foiroj pri proviza ekonomio (E-WORLD - ENERGY & WATER, "Sanitär Heizung Klima") samkiel la junularfoiro YOU, kiel la plej granda Eŭropa junularfoiro alloganta averaĝe 300.000 junajn vizitantojn. Samalloge por multaj vizitantoj estas ekde jaroj la priĉevala foiro Equitana, sekurecfoiro kaj la DEUBAU.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

En Essen la radiostacio Westdeutscher Rundfunk (WDR) havas regionan studiejon. Ĉi tie ĝi produktas kaj elsendas la regionajn programojn por la meza Ruhr-regiono. Ambaŭ regionajn gazetojn, la Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ) kaj Neue Ruhr-Zeitung (NRZ) eldonas la WAZ-konzerno.

Kun la „Werdener Nachrichten“ kaj la „Borbecker Nachrichten“ Essen havas du apartaĵojn en la gazetaro. Ambaŭ gazetoj aperas unufoje semajne kaj raportas pri Essen-Borbeck resp. Essen-Werden. La „Borbecker Nachrichten“ iam estis la plej granda loka gazeto en Germanio. Ambaŭ gazetoj apartenas al la monopola konzerno WAZ.

Westdeutsche Allgemeine Zeitung (laŭvorte "okcidentgermania ĝenerala gazeto", mallongigo WAZ) estas germana regiona gazeto, kiu aperas ĉiutage de lundo ĝis sabato. Ĝi precipe raportas pri novaĵoj el la kerna Ruhr-regiono, la forte industriigita centra parto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, fondiĝis en la urbo Essen (en Esperanto foje Asindo) kaj havas sian centran redakcion tie.

Klerigado[redakti | redakti fonton]

Krom kompleta sistemo de lernejoj en Essen ekzistas ankaŭ la Folkwang altlernejo en Werden. Origine fondata kiel interdisciplina altlernejo por artoj, muziko, teatro kaj baleto en 1927 ĝi devis fordoni la artajn fakojn en 1972, kiam oni fondis la universitaton-ĝeneralaltlernejon Essen. Tiu lasta fuziis en 2003 kun la universitato Duisburg al la hodiaŭa Universitato Duisburg-Essen.

Malsanulejoj[redakti | redakti fonton]

Krom la universitata kliniko la urbo havas 13 pliajn malsanulejojn kun entute 6.000 litoj. Al tiuj apartenas la Luther-malsanulejo en Steele, la Filipo-fondaĵo kaj la Bethesda-malsanulejo (fermita junie 2006) en Borbeck, la Alfried-Krupp-malsanulejo, la Elisabeth-malsanulejo, la Klinikoj Essen-centro (Huyssenstift kaj Knappschaftskrankenhaus), die Katolikaj Klinikoj Essen-centro, la St.-Vincenz-malsanulejo kaj la Marienhospital en Altenessen, la St.-Josef-malsanulejo, la Ev. malsanulejo en Werden kaj la Ruhrlandklinik en Heidhausen. La universitata kliniko kaj la Elisabeth-malsanulejoposedas infanklinikojn. Plie Essen havas ĉirkaŭ 1.000 rezidajn kuracistojn, kaj krome 350 dentistojn.

Pliaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Essen estas sidejo de la Universitato Duisburg-Essen, de la Regiona Ligo Ruhr, der Emscher-Kooperativo, de la Ruhr-Ligo, la Landa Instituto por Imisionprotekto Nordrejn-Vestfalio, de la Rejnland-Vestfalia Instituto por Ekonomiesploro, de la RWTÜV, de la Fondintoligo por la Germana Scienco, la Germana komunisma partio (DKP), de la Episkopejo Essen kaj la Industria kaj Komerca Ĉambro en Essen, Mülheim ĉe Ruhr kaj Oberhausen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La germana aŭtovojo A40, nomata Ruhrschnellweg
Ĉefstacidomo de Essen ĉe An der Freiheit

En Essen ekzistas 3.227 stratoj kun entuta longeco de 1.595 kilometroj.

Essen disponas kun sia ĉefstacidomo pri ICE- kaj regiona stacidomo. Ekzistas ankaŭ la regionaj stacidomoj Altenessen, Borbeck, Kray-Süd, Steele kaj Steele-Ost samkiel 20 S-Bahn-stacioj: Bergeborbeck, Borbeck Süd, Dellwig, Dellwig-Ost, Eiberg, Frohnhausen, Gerschede, Holthausen, Horst, Hügel, Katernberg-Süd, Kettwig, Kettwig-Stausee, Kray-Nord, Kupferdreh, Stadtwald, Süd, Überruhr, Werden kaj West.

En la fervoja frajtotrafiko Essen ne plu estas kruciĝo post malfunkciigo de la ranĝostacio orienta de la ĉefstacidomo.

La publikan persontrafikon je mallonga distanco servas la EVAG (Essener Verkehrs AG) kun ĉitempe (2003) 48 buslinioj (totallongeco 459 km), 7 tramlinioj (totallongeco 83 km), 2 plen-metrolinioj kaj 1 part-metrolinio (totallongeco 29 km). La metrotrafiko komencis en 1977. Ĉiuj linioj estas uzeblaj je unuecaj biletprezoj en de la trafikligo Verkehrsverbund Rhein-Ruhr.

La urbo Essen varbas por siaj ĉirkaŭ 1000 km da biciklovojoj kaj regule okazigas la „bicikloprintempon de Essen“ kun multaj bicikloekskurzoj kaj informoj. En la sudo de la urbo oni finkonstruis eksan fervojtraceon en biciklovojon. Multaj biciklovojoj kondukas tra verdejoj.

Urbaspekto[redakti | redakti fonton]

Deutschlandhaus (1928)
La 1996 finkonstruita RWE-turo
iMinejo Zollverein

La urbo havas multajn administrajn domojn el la tuta lasta jarcento, ekde la konstruaĵo de la Emscher-Kooperativo (Wilhelm Kreis) ĝis la RWE-turo. Multaj konstruaĵoj el la lasta triono de la 20-a jarcento determinas la imagon de la urbocentro (Stacidoma antaŭplaco kun domo de la tekniko, konstruite en la 1920-aj jaroj kiel borsa kaj buroa kaj negoca domo, la hotelo Handelshof, malnova ŝparkaso kaj ĉefpoŝto, la kinopalaco Lichtburg, renovigata en 2003, kaj diversaj grandmagazeno.

La solaj antikvaj konstruaĵo de la urbocentro troviĝas apud la Burgplatz. Ĉi tie staras la pregĵejo St. Johano Baptisto, atrio, katedralo kaj katedraltrezorejo, en kiu troviĝas la ora Madono, la plej malnova konservata plenplastika Madonskulpturo de la Okcidento. Ekde la Burgplatz oni havas belan rigardon sur la malnovan sinagogon kaj sur la malnovkatolika preĝejo. La Kettwiger Straße iĝis 1958 la unua piedira zono de Germanio, kiu estas modela por la imago de erara interŝanĝebleco de ĉiuj piedirantzonoj kun la ĉiam sama elekto de magazenfilialoj. Subtenata estas la senpersoneca arkitekturo de Essen pro tio, ke post la Dua Mondmilito, precipe en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, oni konstruis pli grandajn novajn loĝo- kaj negocodomojn sur la planojn de militdetruitaj aŭ postmilite malkonstruitaj domoj.

La malnova sinagogo estas plia vidindaĵo, kiel arkitekturaĵo, sed ankaŭ kiel historiejo: konstruite en 1913, dum la porgromnokto de la jaro 1938 la nazioj bruligis ĝin. Post la persekuto kaj amasmurdo kontraŭ la judoj la malnova sinagogo neniam estis uzata kiel diservejo, ĉar la juda komunumo konstruis pli malgrandan. Post uzo de la konstruaĵo kiel dezajnomuzeo post la Dua Mondmilito oni en 1980 faris el la sinagogo memorejon kaj muzeon pri la historio de la judoj en Essen.

Precipe en la sudo Essen agis urbkonstrue antaŭ la Dua Mondmilito. Ekestis kelkaj planitaj urbopartoj (Moltkeviertel, Margarethenhöhe, Altenhof I kaj II, grandaj partoj de Frohnhausen ktp). Krome la urbo konstruis duan urbocentran stratringon, ĉe kiu ekestis parte impresaj arkitekturaĵoj (ekz. Erlöserkirche, Glückauf-domo, Steag-centralo, paroĥo St. Engelbert, konstruaĵo de la Emscher-Kooperativo, ĉefrezidejo de la regiona ligo Ruhr [KVR], Ruhrdomo kaj la Resurekto-preĝejo ĉe la Friedrich-, Hohenzollern-, Kronprinzen-, Kurfürstenstraße).

Okulfrapa estas la multloka seninterrompa duetaĝa konstrumaniero kaj la instalo de vastaj verdaj interaj kortoj. Tio reiras al la agado de Robert Schmidt (1869-1932) kiel skabeno de la urbo Essen. Li volis krei urbkonstruan kontraston en la Ruhr-regiono kontraŭ la Berlinaj luokazernoj. La urbo havas relative multajn verdejojn, arbojn kaj arbarojn. La sudo kun la baraĵlago Baldeney kaj kun monteta arbarpejzaĝo estas alloga celo por la regiona kaj loka turismo.

Eminenta konstruaĵo estas la operejo, konstruita laŭ la planoj de la finna arkitekto Alvar Aalto.

En la mezepoko la eklezio dominis la urbon, do la katedralturo estis la plej alta konstruaĵo de la urbo. Nun la plej alta konstruaĵo estas la ĉefadministrejo de la RWE-konzerno, cilindra turdomo kun duŝela vitrofasado, kiu efiku energiŝpare. Popoldirmaniero diras, ke ju pli da mono, des pli malbona la gusto de la posedanto. Laŭ tiu popolsaĝaĵo la RWE devas havi tro da mono: antaŭ la enirejo staras senutila pordego por gigantoj, kiu verŝajne rilatas al la troiga memtaksado de la manaĝeroj (kvankam ankaŭ sub gigantopordego nano restas nano). La supro de la kiĉo: sur la tegmento estas helikoptersurteriĝejo, kiun jam antaŭ la 11-a de septembro 2001 neniu uzis pro sekurecproblemoj.

En la nordo de la urbo troviĝas la tereno de la eksaj koaksfarejo kaj Minejo Zollverein, nun kiel elstaraj industriarkitekturaĵoj apartenaj al monda kulturheredaĵo. Per la fermado de la koaksigejo Zollverein la minhistorio de Essen finiĝis. Por la Zollverein-tereno ekzistas konkretaj planadoj pri finkonstruo al regiona kulturcentro, kiuj tamen afektas la historian konstrusubstanco. Oni jam setligis tien la dezajnmuzeon, la muzeon Zollverein kaj kelkajn ekspoziciojn. La nuna „Ruhrlandmuseum“ iam en la estonteco trovu ĉi tie kiel „Ruhrmuzeo“ novan hejmon.

Sude de la urbo situas la Folkwang-muzeo kiu prezentas romantikisman kaj modernisman arton, samkiel la Grugaparko. Kun 70 ha ĝi estas unu el la plej grandaj enurbaj parkoj Eŭropaj kaj ŝatata ripozloko por la Essen-anoj. Al ĝi apartenas la Grugahalle, en kiu okazas koncertoj kaj grandaranĝoj, kaj la foiro Essen. Famaj estis la Essener Jazztage inter 1959 kaj 1961, je kiuj steluloj de la ĵazo

Pli fore en la sudo situas supre de la Baldeney-lago 1931-1933 konstruita kadre de laborakiro-agado, la vilao Hügel, la monumenta loĝorezidejo de la familio Krupp, konstruita de la industriisto Alfred Krupp, en kiuj troviĝas daŭra ekspozicio de la Krupp-fondaĵo kaj diversaj ŝanĝoekxpozicioj.

Tuj najbare al la Gruga-parko troviĝas la urboparto Margarethenhöhe, nomata laŭ la 1929 de Georg Metzendorf en komisio de Margarethe Krupp (samtempe nomdonantino) starigita Margarethenhöhe, arkitekture grava ekzemplo de la ĝardenurbomovado.

Fortan kontraston al la resta urbimago montras ambaŭ ĉe-Ruhraj urbopartoj Kettwig kaj Werden. Ambaŭ havas historian urbokernon, kiu restis preskaŭ sentuŝata de Dua Mondmilito kaj la malkonstrusanigoj. En la urboparto Kettwig ankaŭ estas baraĵolago de la rivero Ruhr.

Vidinda estas ankaŭ la urbodomo de Kray, kie post la Dua Mondmilito okazis la unua urba konsilantarkunsido, ĉar la urbodomo de Essen dum la milito estis grave damaĝata. La urbodomo estas en la oriento de la urbo, en la urboparto Kray.

Artoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Operejo Aalto-Teatro, inaŭgurata en 1988
Saalbau Essen, sidejo de la filharmonio

Essen disponas per la teatro kaj filharmonio Essen (TuP) pri unu el la kvar filharmoniaj orkestroj de Nordrejn-Vestfalio (kun la Saalbau kiel prezentejo), operejo (Aalto-Teatro), kaj urboteatro (Grillo-Theater) kun kelkaj aligintaj pli malgranaj scenejoj. Plue en Essen ekzistas bulvardoteatro, la Colosseum-teatro por muzikaloj, varieteo kaj la 1928 konstruita kaj en 2003 renovigata Lichtburg, la plej granda kaj samtempe plej aĝa ankoraŭ funkcianta kinejo de Germanio, pli kaj pli ofte uzata kiel premierkinejo. La Lichtburg en 1998 estis enskribata en la monumentliston. La muzeo Folkwang posedas gravan artkolekton kun la pezocentroj romantikismo, impresionismo kaj ekspresionismo. Pliaj muzeoj estas la natur- kaj kulturhistoria Ruhrland-muzeo, la Germana afiŝmuzeo, la artodomo Essen kaj la Vilao Hügel kun la historia kolekto de la familio Krupp kaj regulaj artekspozicioj. Sed ekzistas ankaŭ stranga muzeo kiel ekz. Foir- kaj kermesmuzeo. La Folkwang altlernejo Folkwang altlernejo en la urboparto Werden estas unu el la plej renomaj studejoj pri la fakoj muziko, baleto kaj teatro en Germanio.

La 11-an de aprilo 2006 la urbo Essen esti elektata Eŭropa Kultura Ĉefurbo 2010 kiel anstataŭanto de la tuta Ruhr-regiono.

En oktobro ĉiujare okazas Spiel ["Ludo"], la plej granda foiro en la mondo pri ludoj (tabulaj, kartaj, rolaj, ktp). Kutime estas pli ol cent mil vizitantoj (eldonistoj, aŭtoroj, vendistoj, ludantoj) de multaj landoj dum 4 tagoj de la foiro.[3]

Kulturaj Asocioj[redakti | redakti fonton]

Civitanaj asocioj[redakti | redakti fonton]

En multaj urbopartoj de Essen ekzistas hejmurbaj, civitanaj kaj trafikaj asocioj, el kiuj 18 formis kunligon.

Historiaj asocioj[redakti | redakti fonton]

Multaj civitanoj el Essen okupiĝas profesie aŭ honorofice pri la historio de la urbo Essen kaj de ties urbopartoj. La plejmulto el ili kuniĝis al Arbeitsgemeinschaft Essener Geschichtsinitiativen [laborkolektivo de historiiniciativoj de Essen]. La Historischer Verein für Stadt und Stift Essen fondiĝinta en 1980 estas unu el la plej malnovaj historiasocioj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Essen ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum en la restoracio (Gastronomie).

Aktivadoj[redakti | redakti fonton]

Kontakto[redakti | redakti fonton]

Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink. Li estas atingebla per la esperantlingva paĝo ĉe EsperantoLand Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine

Sporto[redakti | redakti fonton]

La plej grava futbalklubo de Essen estas Rot-Weiss Essen, kiu estigis futbalistoj kiel Helmut Rahn, Willi "Ente" Lippens, Horst “Rübe“ Hrubesch kaj Frank Mill. La klubo ludis laste en la regiona ligo norda, la triaranga Germana ligo, sed ĝi resupreniĝis je la sezono 2006/2007 la 2-an federacian ligon. La hejmludo okazadas en la stadiono Georg-Melches ĉe la Hafenstraße.

La laŭgrande dua sportoklubo de Essen estas TuSEM Essen, plurfoja Germana ĉampiono, pokalvenkinto kaj Eŭropopokalvenkinto en manpilko. Post la gajno de la Eŭropopokalo la klubo perdis sian licencon por la federacia ligo kaj ekis en la regiona ligo. Tie li tujtuje gajnis, tiel suprenirante la 2an federacian ligon.

Essen havas glacihokean tradicion ekde la 1960-aj jaroj kaj ekde 1994 la klubo ESC Moskitos Essen ludas en la federacia ligo, tiutempe en la 2-a glacihokea federacia ligo.

Ankaŭ de ioma graveco estas la klubo Schwarz-Weiß Essen, kies fubalteamo en 1959 iĝis Germana pokalvenkinto kaj kiu ĉitempe ludas en la supra ligo Nordrejno. Ankaŭ Jens Lehmann, la hodiaŭa nacia golulo naskinta en Essen, ludis por tiu ĉi klubo same kiel la hodiaŭa estro de la nacia teamo, Oliver Bierhoff.

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Urbanidoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Siegfried Reda (1916-1968), germana komponisto kaj orgenisto, estris la instituto por evangela eklezimuziko ĉe Folkwang-altlernejo Essen Gisbert Schneider (* 1934) , fama orgenisto kaj docento pri evangela eklezimuziko ĉe Folkwang-altlernejo Essen

Honoraj civitanoj[redakti | redakti fonton]

La urbo Essen ne disdonas honoran civitanecon laŭ kutima senco. Tamen ĝi havas kiel speciala honorigo la honorringon, kiun ĝi disdonas al personoj, kiuj faris elstarajn servojn al la urbo. Krome ekde 1966 honorplakedoj estas disdonata kiel laŭdo pri meritoj pro la urbo. Portantoj de la honorringo de la urbo Essen ĝis nun estas Gustav Heinemann, ĉefurbestro kaj poste federacia prezidento, Alfried Krupp von Bohlen und Halbach, industriisto, Wilhelm Nieswandt, ĉefurbestro, Joĉjo Toussaint, ĉefurbestro, Bertold Beitz, entreprenisto, Franz Hengsbach, romkatolika episkopo de Essen kaj kardinalo, samkiel Horst Katzor, ĉefurbestro, Michael Bockmühl, entreprenisto, Peter Reuschenbach, ĉefurbestro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rheinisches Städtebuch; Band III 3. Teilband aus "Deutsches Städtebuch. Handbuch städtischer Geschichte - Im Auftrage der Arbeitsgemeinschaft der historischen Kommissionen und mit Unterstützung des Deutschen Städtetages, des Deutschen Städtebundes und des Deutschen Gemeindetages, hrsg. von Erich Keyser, Stuttgart, 1956
  • Ulrich Borsdorf (Hrsg.): Essen - Geschichte einer Stadt. Pomp Verlag, Bottrop / Essen 2002, ISBN 3-89355-236-7.
  • Sigrid Schneider: Ansichtssachen. Bilder von Essen. Pomp Verlag, Bottrop / Essen 2002, ISBN 3-89355-237-5.
  • Helga Mohaupt: Kleine Geschichte Essens - Von den Anfängen bis zur Gegenwart. Klartext Verlag, Essen 2002, ISBN 3-89861-118-3.
  • Ute Küppers-Braun: Macht in Frauenhand - 1000 Jahre Herrschaft adeliger Frauen in Essen. Klartext Verlag, Essen 2002, ISBN 3-89861-106-X.
  • Deutscher Städteatlas; Band: IV; 6 Teilband. Acta Collegii Historiae Urbanae Societatis Historicorum Internationalis - Serie C. Im Auftrag des Kuratoriums für vergleichende Städtegeschichte e. V. und mit Unterstützung der Deutschen Forschungsgemeinschaft, hrsg. von Heinz Stoob †, Wilfried Ehbrecht, Jürgen Lafrenz und Peter Johannek. Stadtmappe Essen, Autor: Heinz-K. Junk. ISBN 3-89115-036-9; Dortmund-Altenbeken, 1989.
  • Helga Mohaupt, Willy van Heekern: Essen, Ein verlorenes Stadtbild, 1994, ISBN 3-86134-182-4
  • Essener Lokalrunde - gewusst, geraten, gewonnen - 600 Quizfragen zur Stadt, biblioviel Verlag Bochum 2002, ISBN 3-928781-98-7.
  • Erwin Dickhoff: essener straßen - Stadtgeschichte im Spiegel der Straßennamen, Verlag Richardt Bacht GmbH, Essen 1979, ISBN 3-87034-030-4

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.