Gotthold Ephraim Lessing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gotthold Ephraim Lessing

Gotthold Ephraim LESSING (naskiĝis la 22-an de januaro 1729 en Kamenz, mortis la 15-an de februaro 1781 en Braunschweig) estis germana verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo.

La granda reprezentanto de la raciismo verkis komediojn kaj tragediojn, poemojn, fablojn kaj rakontojn. Liaj idealoj estis humaneco, libereco kaj toleremo. Li kontraŭis antaŭjuĝojn kaj la kuratorecon de la eklezio kaj la nobelaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lessing estis filo de severa predikisto en Kamenz. Ekde 1741 li estis lernento ĉe la renomita princa Afra-lernejo en Meißen kie li gajnis bonegajn filologiajn konojn. En Lepsiko li ekstudis teologion (1746) sed preferis studojn filozofiajn kaj estetikajn. Li verkadis kaj havis rilatojn kun aktoroj de la Neuber-trupo kaj kun Mylius. La zorgoplena patro forlasigis lin Lepsikon.

Lessing iris al Berlino kaj magistriĝis laŭ petoj de la patro en 1751 en Wittenberg. En 1753 li denove estis en Berlino por esti kun Friedrich Nicolai, Moses Mendelssohn kaj Karl Wilhelm Ramler. Kun Nicolai li komencis eldonon de "Bibliothek der schönen Wissenschaften" kaj verkis la fabelojn kaj Philotas. Li amasigis monajn ŝuldojn. En 1760 li iĝis akademiano se diris tuj al Vroclavo kiel sekretaio de generalo Tauenzien. Tie li verkis Minna von Barnhelm kaj plibonigis la verkon Laokoon. Tiu ĉi verko aperis en 1766 en Berlino, kien Lessing intertempe estis reveninta. La Sepjara milito faris de Hamburgo centro de germanlingva teatro. Tien Lessing vokitis en 1767 por gvidi la teatrejon urban ĉe paralela verkado porteatreja. Li volis helpe kritiki la aktorojn kaj plibonigi dramaturgion, tamen li ĝojis pri nova posteno ekde 1769 en Wolfenbüttel en la tiea biblioteko.

Li eldonis Beiträge zur Geschichte der Literatur kaj »Fragmente eines Ungenannten« (Hermann Samuel Reimarus, profesoro hamburga). Tio ekkvereligis lin kun la severa pastroro Götze. Tio estis inspiro por Nathan der Weise. Poste li estis ankoraŭ en Vieno kaj en Italujo kaj geedziĝis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Lessing estis kaj kontraŭo kaj suplemento de Friedrich Gottlieb Klopstock kaj siatempe ne ĉiam de chiuj shatitis. Li havis multajn talentojn kaj profundajn sciojn sur multaj kampoj. Liaj akregaj kritikoj estis ofte spritozaj, lia stilo klarega. Lessing infuis tre per mallongaj eseoj pri teologio, filozofio kaj historio. Ofte ties enhavoj estis pli bonaj ol longaj artikoloj en leksikonoj. Koncerne la artojn li estis pioniro (ofte pli efika ol Johann Joachim Winckelmann), kiel videblas en liaj skribaĵoj Laokoon (1766), Dramaturgie (1767-1768), Antiquarische Briefe (1768). En la dramfarado li sukcese repuŝis la francajn modelojn preferante la dramistojn de al Antikveco kaj Ŝekspiron.

Grandas la diferenco inter la fruaj teatraĵoj (der junge Gelehrte, der Mysogin, die Juden, der Freigeist, der Schatz) kaj la pli malfruaj: per Miß Sara Sampson, ĉe kiu la angla influo senteblas, li enkondukis en 1755 la burĝan tragedion en la literaturo de Germanlingvio. La multe pli bona verko Minna von Barnhelm (por kiu li verkis inter 1763–67) iĝis eĉ nacia popola dramo. Emilia Galotti (1772), klasikaĵo, imititis de Friedrich Schiller. Nathan der Weise (1779) pri toleremodevo interreligia, estas prilaboro rakonto de la Dekamerono. Inter liaj poemoj (Kleinigkeiten 1751) kelkaj (Gestern Brüder könnt ihrs glauben) vere bonegas. Koncerne fabelverkadon li ankaŭ famiĝis, la epigramoj estas mezkvalitaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkaro
  • Der junge Gelehrte (1748)
  • Die Juden (1754)
  • Der Freygeist (1755)
  • Miss Sara Sampson (1755)
  • Philotas (1759)
  • Fabeln (1759)
  • Laokoon (1766)
  • Minna von Barnhelm (1767)
  • Emilia Galotti (1772)
  • Nathan der Weise (1779)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Tombo en Braunschweig

Rete legeblas[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Herders Conversations-Lexikon. Freiburg im Breisgau 1855, Band 3, p. 750-752, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]