Karl Minor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Minor
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1891 (1891-09-21)
en Londono
Morto 22-an de marto 1946 (1946-03-22) (54-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoanglagermana
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto • eldonisto
vdr

Karl MINOR (naskita la 21-an de septembro 1891 en Londono; mortinta la 22-an de marto 1946 en Germanio[1]) estis angla esperantisto, reklamisto kaj eldonisto, kiu loĝis en Hamburgo (Germanio).

Li konatiĝis kun Esperanto en 1908, aktiviĝis en la movado en 1921, fariĝis literatura redaktoro de Gazeto Esperantisto, kie li ankaŭ estis recenzisto de novaj verkoj. Li estis membro de la Lingva Komitato, prezidanto de Esperanto-societo kaj komisiito pri ekzamenoj de Esperanto-Institut für das Deutsche Reich.[2]

Inter 1924 kaj almenaŭ 1927, li ekredaktis gazeton La Gajulo, aperinta kiel unu el la lingvaj serioj (Eldono E) de la gazeto Paustians Lustige Sprachzeitschrift, de la hamburga eldonejo Gebrüder Paustian (Fratoj Paustian). Kiel judo li en 1933 fuĝis al Londono. Li deĵoris kiel interpretisto en la brita armeo.[1]

Kalocsay dediĉis al li, kun kiu li malpaciĝis, mokan soneton en Rimportretoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Esperanto-Germana Vortaro

Citaĵo
 Tiu ĉi vortaro prezentas tre detalan studon pri la vortkonstruo per la gramatikaj finaĵoj kaj per la afiksoj, kiujn la aŭtoro plej zorge analizas. Tiu studo estas valorplena por verkistoj kaj tradukistoj. La verko estas plej zorge eldonita de la konata firmo Ellersiek & Borel. 
— Belga esperantisto n133 (mar 1926)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Niaj mortintoj 1939–1946, en: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 5.
  2. Frontpaĝo de numeroj de La Gajulo, Hamburgo:1923-

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]