Johann Joachim Winckelmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Joachim Winckelmann
Pentraĵo de Raphael Mengs, 1755
Pentraĵo de Raphael Mengs, 1755
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1717 (1717-12-09)
en Stendal
Morto 8-an de junio 1768 (1768-06-08) (50-jara)
en Triesto
Mortis pro hommortigo [#]
Mortis per pikvundo [#]
Mortigita de Francesco Arcangeli [#]
Tombo Katedralo de Triesto [#]
Religio katolika eklezio [#]
Etno Germanoj [#]
Lingvoj germanafranca [#]
Ŝtataneco Reĝlando Prusio [#]
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle • Köllnisches Gymnasium • Friedrich-Schiller-Universitato Jena [#]
Subskribo Johann Joachim Winckelmann
Profesio
Okupo arthistoriisto • bibliotekistoarkeologohistoriistoverkisto • in-home tutor [#]
Laborkampo historio de artoestetikobildartohistorioarkeologio [#]
Aktiva dum 1732–1768 [#]
Verkado
Verkoj Thoughts on the Imitation of Greek Works in Painting and the Art of Sculpture ❦
Geschichte der Kunst des Alterthums [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Johann Joachim WINCKELMANN [JOhan joAĥim VINkelman] (naskiĝis la 9-an de decembro 1717 en Stendal; mortis la 8-an de junio 1768 apud Triesto) estis germana arkeologo kaj verkisto. Oni rigardas lin la fondinto de historio de arto kaj scienca arkeologio.

Li multe laboris pri divastigado de novaĵoj pri eltrovoj en Pompejo kaj Herkulano, ĉar la loka registaro ne permesis la publikan viziton al fosaĵoj kaj al muzeo, tio estis rigardata kiel privilegio de nobeloj. Winckelmann sukcesis viziti Pompejon kaj Herkulanon kaj la Napolajn muzeojn kiel gasto de reĝo de Napolo, kaj post skribis "cirkulerojn" pri siaj vizitoj. Tiuj cirkuleroj interesis historiistojn de Eŭropo pri la eltrovaĵoj en Italio kaj kreis bazon al scienca arkeologio, ĉar ili pritraktis la objektojn ne nur kiel artaĵojn, sed kiel fontojn de scioj pri antikvo. Vere, Winckelmann ne estis "demokratia" spirito, li ne pensis popularigi la konojn pri arto, sed li volis ke ili alvenus al "taŭgaj" homoj, t. e., la sciencistoj kaj historiistoj de tiamaj universitatoj, ne nur al nekleraj nobeloj.

Li publikigis en 1755 Gedanken über die Nachahmung der griechischen Werke in der Malerei und Bildhauerkunst, kiu havis internacian sukceson, malgraŭ tio, ke ĝi havis nur 50 ekzemplerojn en unua eldono. En tiu jaro, li iĝis katoliko por faciligi siajn vojaĝojn tra Italio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri klasikismo, arta kaj arkitekta stilo referenca al la antikva epoko kaj esence influita de la verkaro de Winckelmann