Herkulano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĝenerala aspekto

Herkulano (Herculaneum) estas antikva urbo (iam kun ĉ. 5000 loĝantoj) en Campania, Italio, 8 km sudoriente de Napolo. La urbon neniigis la erupcio de Vezuvio (79 p.K.) kun Pompejo kaj Stabiae. Super la iama urbo estis parte konstruita la urbeto Resina, nomita ekde 1969 Ercolano.

Fosado[redakti | redakti fonton]

La urbon kovris tufotavolo de 15–18 m, kio protektis la urbon kontraŭ la prirabado, sed aliflanke malfaciligis la fosadojn. La grundo eĉ konservis lignomaterialojn, teksaĵojn, nutraĵojn, tiel la loko estas tre valoro pri ekkono de la ĉiutagaj kutimoj de la antikvaj urbanoj. Elfosadoj grandaj komenciĝis nur en 1737 post la tronpreno de Karolo la 3-a estante sen vera sistema plano. Post pluraj interrompoj reprenitis la laboroj inter 1869-76 kaj denove en 1927. Kelkfoje resurŝutitis gangoj post savo de transportaplaj aferoj. La trovitaj artaĵoj ofte superis objektojn de Pompejo, aparete la bronzaj statuoj (hodiaŭ ili troviĝas en la muzeo en Napolo). Sed la konstruaj restaĵoj de Herkulano estas malpli imponaj ol tiuj de Pompejo. Bonege alirebla estis jam frue la teatrejo ŝtona kun 26 sidvicoj por 3000 personoj; pli sude troviĝas templo. Tie komenciĝas ankaŭ larĝa strato kun kolonoj. Tre interesa estas privata domo (Argus-domo) kun altvaloraj ornamaĵoj kaj ĝardenoj ĉirkaŭata de 20 kolonoj kaj 6 piloj. En alia domo trovitas nutraĵdeponejoj. Skeletoj homaj troviĝas en la ĉemarbordaj ŝipohaloj.

Menciindas inter la artaĵoj du grandaj bildoj: de Tezeo kun Minotaŭro kaj de Telephos kun Heraklo. Alia belega bildo konatas sub la nomo Amorkomercistino de Herkulano. Inter la statuoj admirindas Venuso, Diana, dormanta Faŭno de natura grandeco, du kaneforoj, batalanta Amazono, Merkuro, Viktorio kaj statuoj de anoj de la familio de Balbus. En la Aristido-domo ekster la urbomuroj oni trovis en 1752 kolekton da ĉirkaŭ 1800 papirusaĵoj bruletitaj kaj sekve parte malvaloraj. Kelkaj prifilozofiaj eltiraĵoj en ili ja identigeblis ekzempe kaj partoj de verkoj de Epikuro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Herkulano estis origine fondo de la Oskoj, kien poste invadis Etruskoj kaj Samnitoj. Dum la Interaliancana milito romia ĝi estis konkerita de prokonsulo Titus Didius. Poste ĝi plialtrangiĝis je municipo. Sed jam en 63 ĝin detruis ja tertremo detruanta duonon de ĝi. Post la katastrofo de 79 surŝutis novaj erupcioj plialtigis la lafo-tavolo. En la kuro de la tempo estiĝis sur la tavoloj novaj vilaĝoj de inter 12-30 metroj super la ruinoj. Tiamaniere forgesitis la antikva urbo kvankam oni posedis detalajn priskribojn fare de la prapatroj. Ne antau la 1719-a jaro princo Elbeuf trovis fosante halon kun niĉoj kaj statuoj - sen emo pri plua esplorado.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 198-199, kio legeblas interrete tie ĉi.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Amedeo Maiuri: Herculaneum (1977)
  • Marcel Brion: Pompei and Herculaneum: the Glory and the Grief (1960)
  • Michel Grant: Cities of Vesuvius: Pompeii and Herculaneum (1971)