Stendal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stendal
Blazono
Stendal (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Stendal in SDL.png
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Stendal
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 52°36′N 11°51′O  /  52.6°N, 11.85°O / 52.6; 11.85 (Stendal)Koordinatoj: 52°36′N 11°51′O  /  52.6°N, 11.85°O / 52.6; 11.85 (Stendal)
Alto super la marnivelo 31 m
Areo 82,31 km²
Loĝantaro 40269 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 03931
Poŝtkodo 39551-39576
Aŭtomobila kodo SDL
Oficiala Municipokodo 15090535
Komunumestro Klaus Schmotz (sen partia aparteneco
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister (ĉefurbestro)
Adreso de la administrejo 39576 Stendal
Markt 1
Oficiala retejo http://www.stendal.de
v  d  r
Information icon.svg

Stendal [ŜTENdal] estas urba komunumo en Germanio kaj la administra centro de la samnoma distrikto en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi situas proksime okcidente de Elbo, ĉ. 120 km de Berlin oriente, ĉ. 150 km de Hannover okcidente kaj ĉ. 55 km norde de Magdeburg. La urbo estas grava kruciĝpunkto de la fervojlinioj Hannover-Berlin kaj Schwerin-Magdeburg. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 40 269 loĝantojn.

Unue skribe menciita ĝi estis kiel vilaĝo Steinedal en la jaro 1022. En 1160 ĝi ricevis la merkatrajton laŭ Magdeburga juro. En 1350 la urbo apartenis al Hanso, kiun ĝi tamen ree forlasis en 1518. En 1525 estis starigita la rolando antaŭ la urbodomo. En 1640 la urbo fariĝis garnizon-urbo (kaj fakte restis tia ĝis la foriro de la lastaj sovetaj soldatoj en 1994). En 1682 terura pesto postulis tie 1205 viktimojn.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Winckelmann-muzeo
  • Katedralo Sankta Nikolao
  • Maria-preĝejo
  • Jacobi-preĝejo
  • Petri-preĝejo
  • Kapelo de Sankta Anna
  • Urbodomo kun la rolando-statuo
  • Refektorio de la iama monaĥejo de franciskanoj
  • Kiel restaĵoj de la iama urbomuro vidindas la pordegoj Uenglinger Tor kaj Tangermünder Tor

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]