Grenoblo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grenoble)
Grenoblo
komunumo en Francio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Isère (prefektejo)
Arondismento Grenoblo (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 6 kantonoj
INSEE kodo 38185 [+]
Poŝtkodo 38000 / 38100
Kodo laŭ INSEE 38185
Retpaĝaro http://www.ville-grenoble.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Éric Piolle
Demografio
Loĝantaro 157 424  (2006)
Loĝdenso 8 683 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 11′ N, 5° 44′ O (mapo)45.1869444444445.7263888888889Koordinatoj: 45° 11′ N, 5° 44′ O (mapo)
Alto De 204 al 600 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 18,30 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Grenoblo (Isère)
Grenoblo (Isère)
DEC
Grenoblo
Grenoblo
Lokigo de Isère en Francio
Situo de Grenoblo
Grenoblo (Grenoblo)
Grenoblo (Grenoblo)
DEC
Grenoblo
Grenoblo
Situo de Grenoblo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grenoble [+]
vdr
Stratego Jean Jaurès

Grenoblo (franclingve Grenoble /ɡʁənɔbl/, arp: Grenoblo) estas grava franca urbo situanta en la departemento Isère kaj en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi estas la prefektejo de la departemento. Grenoblo estas ankaŭ rigardebla kiel la kultura centro de la arpitania regiono Dofineo (arp: Dofenâ).

Rilate al la loĝantaro, Grenoblo en 2009 estis la 16a urbo en Francio kun 155 632 loĝantoj, kaj ĝia urba areo en Francio estis la 10a kun 664 832 loĝantoj (2008). Ĝi estas la plej granda urbo en la francaj Alpoj. Ĝiaj loĝantoj nomiĝas „Grenoblois″.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grenoblo situas en sudorienta Francio, ĉe la kruciĝo de la riveroj Izero kaj Drako, ĉirkaŭ 200 kilometrojn sude de Ĝenevo, 100 kilometrojn sud-oriente de Liono kaj 350 kilometrojn norde de Bordo Lazura. La urbo situas ĉirkaŭ 213 m super la marnivelo, en la valo Grésivaudan. Ĉirkaŭ la urbo troviĝas en proksimo de kelkaj kilometroj la alpaj montopintoj kun alto de kelkfoje super 3000 m; ili apartenas al la montomasivoj Vercors, Belledonne kaj Chartreuse, kiuj estas plilongiĝoj de la Alpoj. Aliaj proksimaj valoj kaj altebenaĵoj estas Oisans, Matheysine, Trièves.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La urbo estas dividita en ses distriktoj:

  • 1. (Presqu'Île, Europole, Berriat-St Bruno)
  • 2. (Hyper-centre, Aigle, Championnet, Mutualité, Île Verte, Saint-Laurent, Bastille)
  • 3. (Rondeau, Eaux-Claires, Mistral)
  • 4. (Capuche, Alliés-Alpins, Exposition-Bajatière)
  • 5. (Parc Paul Mistral, Teissere, Malherbe)
  • 6. (Arlequin, Villeneuve, Village Olympique, Géants)

Historio[redakti | redakti fonton]

Grenoblo estis jam loĝata ekde la epoko de keltoj kaj poste de romianoj, ĝi estas ekde la 4-a jc episkopa sidejo. Grenoblo venis en 879 sub regon de Reĝlando Burgund kaj estas urbo ekde 1242. La universitato fondiĝis en 1339. En 1349 Grenoblo venis al Francio. En la 18-a jarcento la urbo estis larĝe konata pro siaj artlaboraĵoj. La lignaĵista familia dinastio de Hache – laboranta en Grenoblo – famiĝis en la tuta lando kaj oni donis al ĝiaj anoj la titolon "Lignaĵisto de princoj de Orleans". Iliaj verkaĵoj estas admireblaj ankoraŭ hodiaŭ en Musée Dauphinois en Grenoblo.

Tago de la tegoloj de Alexandre Debelle, (Musée de la Révolution française).

La Tago de la tegoloj (en franca Journée des Tuiles) estis okazaĵo en Grenoblo la 7an de junio 1788. Temas pri unu el la unuaj konfliktoj kiuj antaŭis al la Franca Revolucio kaj ĝi estis indikita fare de kelkaj historiistoj kiel la komenco de tiu. Ĝi ricevis tiun nomon pro la lanĉo de tegoloj kontraŭ la soldatoj dum la tumulto.

En 1968 okazis tie Vintraj olimpikoj.

Grenoblo famas ankaŭ pri siaj juglandoj, kies origin-nomumo estas protektata.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • elektromekaniko
  • maŝinkonstruo
  • gantoprodukto
  • cemento.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksima aerodomo troviĝas en Liono, Grenoblo posedas nur etan regionan flughavenon.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Instruo kaj esploro[redakti | redakti fonton]

La urbo havas 55.000 studentojn en 3 universitatoj nome :

  • Université Stendhal
  • Université Joseph Fourier
  • Université Pierre Mendès France (al tiu apartenas ESA (École Supérieure des Affaires) (komerca altlernejo).

Pli malproksime ekzistas la Institut National Polytechnique de Grenoble (INPG), instruejo kun rango de universitato, kiu entenas 9 inĝenierajn studejojn kaj multnombrajn esplorlaboratoriojn.

En Grenoblo troveblas la granda esplorilo eŭropa sinkrotrono (ESRF) kaj la neŭtronfonto de Institut Laue-Langevin (ILL).

La urbo ankaŭ havas negoc-lernejon, Grenoble École de Management.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Muzeo de Grenoblo gastigas la duan plej grandan artkolektaĵon post la muzeoj en Parizo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kinejoj[redakti | redakti fonton]

Kinejo Mon Ciné en Saint-Martin-d'Hères.

La Grenobla urbaglomeraĵo havas 45 kinoĉambrojn en dek kinejoj[1]. En la urbcentro estas malgrandaj sendependaj kinejoj kulturaj, inkludante al la Cinématheque Grenoble[2], kiu organizas la jaran Short Film Festival, aŭ la kina artejo Le Méliès, sed ankaŭ Le Club (5 kinoĉambroj, 493 sidejoj). La Nef (7 ĉambroj, 876 sidejoj) kaj Le Rex 6 (6 ĉambroj, 1009 sidejoj), la du iamaj ĉefaj kinejoj en Grenoblo antaŭ la kreo de multikinejoj, kiuj proponas pli generalistan filmaron.

Aliaj malgrandaj kinejoj ankaŭ lokiĝas en pluraj antaŭurbaj distriktoj: Espace Aragon en Montbonnot-Saint-Martin, Mon Ciné en Saint-Martin d'Hères kaj La Vence Scène en Saint-Egrève.

Fine, en la urbaglomeraĵo ankaŭ hejmas du multikinejoj: Pathé multiplex (12 ekranoj, 2 888 sidejoj[3]) lokita en la proksimuma urbo Echirolles, kaj Pathé multiplex-Chavant (10 ĉambroj, 2 950 sidejoj[4]) lokita en la kvartalo Hyper-Centre en la kerno de Grenoblo.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono de Grenoblo estas ora kun tri rozoj. Pri ties origino ne ĉiuj historiistoj akordiĝas. Laŭ Auguste Bouchayer (1874-1943), pioniro de blanka karbo, la tri ruĝaj rozoj estas la emblemo de la sanktaj martiroj: Sankta Vincento, patrono pri la diocezo de Grenoblo, Sankta Andreo, patrono pri la Delfenoj, Sankta Johano Baptisto, patrono pri la urbanoj. La tri rozoj simbolus la tri respondeculojn, kiuj mezepoke regis la urbon[7].

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo deloke de la monto Vercors
Vidaĵo deloke de Bastille en Grenoblo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]