Granda Kartuzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Kartuzio
Kartuziomonaĥejo [+]

LandoFrancio
Koordinatoj45° 21′ 48″ N, 5° 47′ 37″ O (mapo)45.3633333333335.7936111111111Koordinatoj: 45° 21′ 48″ N, 5° 47′ 37″ O (mapo)

Granda Kartuzio (Isère)
Granda Kartuzio (Isère)
DEC
Granda Kartuzio
Granda Kartuzio
Lokigo de Isère en Francio
Map
Granda Kartuzio

Vikimedia Komunejo:  Grande-Chartreuse monastery [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Aviadila foto de la Granda Kartuzio. La Granda Kartuzio (france Grande Chartreuse, latine Magna Cartusia) estas la ĉefmonaĥejo de la kartuzianoj

La Granda Kartuzio (france Grande Chartreuse, latine Magna Cartusia) estas kartuzio, tio estas la ĉefmonaĥejo de la kartuzianoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en montara ĉeno, norde de la grandurbo de Grenoblo, en la komunumo de Saint-Pierre-de-Chartreuse (departemento Isère). Origine, la Kastelo apartenis al la diocezo de Grenoble-Vienne. En 1084 la sankta episkopo Hugo de Châteauneuf donis ĝin al la ermito Bruno de Kolonjo kaj liaj anoj kiuj fondis la Kartuzianan ordenon.

Hodiaŭ al vizitantoj ne estas permesita la aliro al la loko kaj motorveturiloj estas malpermesitaj sur la ĉirkaŭaj vojoj. Tamen, muzeo pri la kartuziana ordeno kaj la vivo de giaj monaĥoj kaj monaĥinoj staras proksimume du kilometrojn fore. La ordeno estas apogita per la vendo de likvoro kiu estis populara en Francio kaj poste ĉirkaŭ la mondo ekde la frua 18-a jarcento.

La angla poeto Matthew Arnold skribis unu el siaj plej bonaj poemoj, Stanzas from the Grande Chartreuse dum nelonga restado en la monaĥejo ĉirkaŭ 1850. La trankvila, sereneca kaj monaĥa trankvilo iĝis, por li, la murmuroj de forvelkanta mondo kiu kontrastis al tio, kion li vidis kiel la furioze emerĝantan aĝo de maŝinaro. La Granda Kartuzio ankaŭ estis priskribita en la revizio de The Prelude, Book VI de William Wordsworth, linioj 416-88 (1850; Wordsworth vizitis la monaĥejon en 1790), kaj en Praeterita de John Ruskin.

Sekvante la novan leĝon pri asocioj de 1901 kaj ĝian interpreton de malpermeso de religia amasa unuiĝo (ekz. en ordenoj) oni fermis multajn famajn religiajn instituciojn en tuta Francio, inkluzive de la Granda Kartuzio. La monaĥoj trovis rifuĝon en Italio ĝis 1929, sed revenis en 1940 kiam la karutzio remalfermitis fare de la registaro de Philippe Pétain.

Ĉe la fino de de la Dua mondmilito la Granda Kartuzio estis utiligita kiel hospitalo fare de la Aliancanaj Trupoj. Pli poste, la konata nazia kunlaboranto Paul Touvier estis kaŝita fare de la monaĥoj sub pseŭdonimo.

Famo post filmado[redakti | redakti fonton]

Dokumentada filmo germana-svisa-franca pri la monaĥejo kun la titolo Le Grand Silence / Die große Stille (reĝisoro: Philip Gröning) ricevis agnoskon en la filmfestivalo post ĝia premiero en 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]