Philippe Pétain
Philippe Pétain | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Henri Philippe Bénoni Omer Joseph Pétain |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1856 en Cauchy-à-la-Tour, ![]() |
Morto | 23-an de julio 1951 (95-jara) en Port-Joinville |
Tombo | Port-Joinville |
Lingvoj | franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | École Spéciale Militaire de Saint-Cyr |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Omer-Venant Pétain |
Patrino | Clotilde Legrand |
Edz(in)o | Annie Pétain |
Infano | sen valoro |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato • oficiro |
Henri Philippe PÉTAIN, esperante Peteno[1] (1856-1951) estis grava franca militisto kaj politikisto de la unua duono de la 20-a jarcento. Li fariĝis "Marŝalo de Francio" en 1918, kaj ekde tiam estas konata de la Francoj kiel "Marŝalo Pétain" (Maréchal Pétain), precipe dum la Dua mondmilito.
Pétain naskiĝis la 24-an de aprilo 1856 en Cauchy-à-la-Tour en la departemento Pas-de-Calais. Li mortis la 23-an de julio 1951 en Port-Joinville dum sia enkarcerado sur insulo Yeu, en Vendée. Tie ankaŭ situas lia tombo.
Kiel milita estro, la marŝalo Pétain estas la venkinto de la batalo de Verdun dum la Unua mondmilito. Sed kiel ŝtatestro, lia nomo rilatas al la armistico de junio 1940 kaj al la famaĉa, germanfavora reĝimo de Vichy, kiu subtenis nazian Germanion.[2]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), p199
- ↑ https://www.bbc.com/mundo/noticias-53117683
- Naskiĝintoj en 1856
- Mortintoj en 1951
- Kavaliroj de Ordeno de Blanka Aglo
- Viroj
- Naskiĝintoj la 24-an de aprilo
- Mortintoj la 23-an de julio
- Naskiĝintoj en Francio
- Mortintoj en Francio
- Ĉefministroj de Francio
- Francaj krimuloj
- Eŭropaj kristanoj
- Francaj marŝaloj
- Francaj militistoj de la unua mondmilito
- Francaj kunlaborantoj kun nazioj
- Francaj ŝtatministroj
- Personoj de la dua mondmilito
- Historio de Francio
- Katolikoj
- Membroj de la Franca Akademio
- Ministroj de la tria Franca Respubliko
- Ŝtatestroj aŭ registarestroj en la dua mondmilito