Historio de Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kutime, oni dividas la historion de Brazilo je tri grandegaj periodoj: pra-historio (antaŭ 1500), dependa periodo (1500-1822) kaj sendependa periodo (1822 ĝis nun).

Pra-Historio[redakti | redakti fonton]

Historio, laŭ strikta senco, dependas de skribaj dokumentoj. Sekve, kvankam la geografia regiono hodiaŭ okupita de Brazilo jam havis homojn antaŭ la alveno de eŭropanoj, kaj eĉ kvankam aliaj eŭropanoj alvenis al ĝi antaŭ Pedro Álvares Cabral, ne estas skribaj dokumentoj pri tio. Pero Vaz de Caminha produktis la unuan skriban dokumenton pri tio, kio hodiaŭ estas Brazilo, en aprilomajo 1500, pro tio oni povas komenci la Brazilan historion de tiam. Antaŭ Caminha, ni havas pra-historion.

Tupinambaoj en gravuraĵo de la 16-a jarcento.

Tradiciaj historiistoj parolis ankaŭ pri "proto-historio" de Brazilo, t. e., historiaj motivoj por eliro de portugaloj de Eŭropo. Kelkaj, malmultaj, historiistoj konsideras nord-eŭropajn lengendojn pri insulo Hi-Brazilo kiel parton de brazila proto-historio.

Oni diras, ke eŭropanoj "invadis" Brazilon, sed ne malkovris ĝin. Vere portugaloj ne invadis kaj eĉ ne malkovris Brazilon, ĉar antaŭ la 16-a jarcento ne estas io kion oni povas nomi Brazilo. Vere estas la teritorio kaj multaj nacioj loĝas tie, sed la homoj kiuj loĝis tie ne pensas ĝin kiel apartan teritorion, ili havas tre malsamajn kulturojn kaj tre malsamajn lingvojn, male kiel okazis en Meksiko kaj Peruo, kie hispanoj invadis ŝtatojn. Estas tiam multaj popoloj kaj multaj nacioj en nuna brazila teritorio. Nur en la 18-a jarcento aperis konscio de io nomata Brazilo, kune kun la unuaj movadoj por aŭtonomio. Hodiaŭ kelkaj historiistoj diras ke oni inventis Brazilon de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj.

Unuaj Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la alveno de portugaloj, multaj homoj loĝis tie kie hodiaŭ estas Brazilo. La origino de tiuj homoj estas la sama kiel tiu de aliaj pra-amerikanoj. Eble ili alvenis de Azio per tiama tera vojo en la nuna markolo de Bering. Kelkaj tre malnovaj homaj fosilioj eltrovitaj en Sudameriko malsimpligis tiun teorion. Hodiaŭ oni akceptas ne nur unu, sed multajn transirojn de Beringa Markolo.

Estas teorio laŭ kiu la homoj disvastiĝis tra Ameriko je ĉirkaŭ 1 km jare. Por alveni el Alasko ĝis Parao en Brazilo, ili bezonis ĉirkaŭ 20.000 jarojn. Oni eltrovis arkeologiajn restaĵojn en São Raimundo Nonato en Piaŭio de antaŭ ĉirkaŭ 60.000 jaroj kaj en Suda Rio-Grando de antaŭ ĉirkaŭ 70.000 jaroj. La plej malnovaj fosilioj de Homo sapiens en Afriko estis datitaj en 2005 de antaŭ 200 mil jaroj, sed la plej malnovaj fosilioj en Nordameriko havas aĝon de nur 40 mil jaroj, kaj tiuj datumoj estas disputeblaj. En Usono estas konkretaj indikoj de unuaj homoj nur ekde antaŭ 15 mil jaroj (kulturo Clovis).

Ankaŭ estas en Brazilo, hodiaŭe, du malsamaj indiĝenaj grupoj laŭ fizikaj karakteroj. Unuj estas la parolantoj de lingvoj de l' trunko makro-ge, kaj aliaj izolitaj lingvoj. Ĉi tiuj similas al nordamerikaj kaj peruaj indiĝenoj kun agla nazo, ruĝa haŭto, kelkaj barbaj kaj korpaj haroj kaj longa vizaĝo. Aliaj estas parolantoj de lingvoj de l' trunko karaiba. Kun malgrandaj kaj elegantaj nazoj, bruna haŭto, neniaj barbaj aŭ korpaj haroj kaj rondaj vizaĵo tiuj fizike similas la polinezianojn.

Pra-Brazilaj Kulturoj[redakti | redakti fonton]

Ĉasistoj kun kaptitaj indianoj.

Estis, krom izolitaj grupoj, tri grandaj kulturoj en la teritorio kie hodiaŭ estas Brazilo: amazonia, centra kaj marborda.

La amazonia kulturo estis la pli disvolvita. Ĝiaj anoj estis agrikulturistoj kiuj konstruis urbojn kun eĉ 10.000 loĝantoj, ĉefe en Marajó kaj Santarém, Parao. Ili konstruis multajn metrojn altajn terasojn el tero kiel bazon de kabanaroj. Sed ĉar ekzistas multaj terasoj kiuj ne montras uzadon, oni pensas ke ili utilis ankaŭ por montri la potencon de la urbo. Ili estis grandaj ceramikistoj kaj eble havis pra-skriban sistemon. Tute eble ili komercis kun Inkaoj kaj aliaj popoloj.

La centra pra-brazila kulturo vere estis multaj kulturoj sinsekvaj dum 6 mil jaroj. Ili estis pacemaj ĉasistoj kaj kolektistoj, iom post iom akiris agrikulturon kaj ceramikon. La homoj loĝis en kabanoj sed uzis kavernojn kiel sanktejojn.

La marborda kulturo, kies anojn oni nomas “sambaquizeiros” (tiuj kiuj loĝis en artefaritaj montoj, portugallingve), estis la plej primitiva. Iliaj homoj loĝis en artefaritaj montoj apud maro. Ili ne uzis pafarkojn, ĉasis malgrandajn bestetojn, manĝis fiŝojn kaj aliajn marajn bestojn. Iliaj restaĵoj montras ke ili havis tre malsanan vivmanieron kaj mortis proksimume 30-jaraĝaj.

Tio daŭris ĝis ĉirkaŭ 1300 kiam popoloj el Karibo, ĉefe tupioj invadis Sudamerikon. Ili detruis urbojn en Amazonio kaj igis la popolojn de la regiono foriri okcidenten kaj suden, premante la centrajn popolojn. Ĉar ili estas marbordaj popoloj, la karibaj invadintoj detruis la sambaquizeiros kaj prenis iliajn fiŝkaptlokojn.

Kiam portugaloj alvenis, la situacio ankoraŭ estis malstabila, sed tupioj jam konkeris la tutan marbordon, nordaj popoloj vivis en novaj vilaĝoj ĉirkaŭ nuna Manaus kaj centraj popoloj estis miksitaj kun la nove venintaj.

Dependa Periodo[redakti | redakti fonton]

A Primeira Missa no Brasil (La Unua Meso en Brazilo) de Victor Meirelles (1861).

La dependa periodo de la brazila historio komenciĝas en 22-a de aprilo 1500, kiam Pedro Álvares Cabral alvenis al la nuna Bahio kaj deklaris la posedon de parto de Ameriko flanke de Portugalio. Tiu "rajtigis" sian regadon per Traktato de Tordesiljas kaj ĝin daŭrigis ĝis la 7-a de septembro 1822 kiam la portugala princo oficiale deklaris la sendependecon de Brazilo. Sed pli ol en aliaj landoj tiuj datoj estas nur formalaĵoj.

Oni povas dividi la dependan periodon je du partoj: kolonia periodo 1500-1808 kaj regna periodo 1808-1822.

Kutime oni dividas la kolonian periodon je tri cikloj: brazil-arba ciklo aŭ pra-kolonia periodo; sukera ciklo, kaj ora ciklo.

Pra-Kolonia Periodo aŭ Brazil-arba Ciklo[redakti | redakti fonton]

Tiu periodo aŭ ciklo komenciĝis en 1500 kaj finis en 1530. Eŭropanoj, ne nur portugaloj, sed ankaŭ hispanoj, francoj kaj angloj, venis al Brazilo, tiam nomata Terra de Vera Cruz (Lando de Vera Kruco), por esplori la marbordon kaj ŝanĝi eŭropajn varojn, ĉefe spegulojn, hakilojn kaj tranĉilojn kontraŭ indiĝenaj varoj, ĝenerale papagoj kaj la ligno de brazil-arbo (Caesalpinia echinata). Tiun lignon oni uzis por fari ruĝan tinkturon.

En tiu periodo, eŭropanoj ne ekloĝis la teritorion kaj havis pacajn rilatojn al indiĝenoj. Nur ŝipdronintoj, kiel João Ramalho, miksiĝis inter la lokanojn kaj akiris ilian kulturon. Ĉi tiu ciklo finis kiam oni sendis Martim Afonso de Souza por fondi San-Vicenton, la unuan kolonian vilaĝon en Brazilo.

Sukera Ciklo[redakti | redakti fonton]

"Engenho" de sukerkano.

Francio kontestis la validecon de la Traktato de Tordesiljas kaj intencis fondi kolonion en Ameriko. Tiam Portugalio decidis okupi sian parton de la kontinento. En tiu tempo estis nur 3 milionoj da portugaloj kaj sperton pri kolonizado ili havis nur en la insularoj Acoroj, Madejro kaj Sao-Tomeo kaj Principeo. Kvankam portugala Ameriko estis multe pli granda ol tiuj insularoj, Portugalio intencis sekvi la saman modelon.

La portugala registaro dividis la teritorion je dek kvin Capitanias (heredaj provincoj, "kapitanujoj") kaj al la koloniistoj proponis planti sukerkanon. La reĝo donis la heredajn provincojn al nobeluloj, kiuj devis alporti homojn kaj rimedojn per sia propra mono. Nur Duarte Coelho kaj Martim Afonso de Souza akceptis tion kaj la sistemo ne funkciis.

En la hereda provinco de Martim Afonso de Souza, San-Vicentio, oni rapide fondis kelkajn vilaĝojn: San-Vicenton, Santoson, Santo Andréon kaj San-Paŭlon. En la provinco de Duarte Coelho, Pernambuko, oni fondis Olindan kaj Igarassuon. Nur Pernambuko taŭgis por sukerkana kultivado. Tial San-Vicentio tre malrapide disvolviĝis post la morto de Martim Afonso.

Post la fiaska provo de heredaj kapitanujoj, la portugala registaro kreis en Brazilo la oficon de ĝenerala-guberniestro. La unua ĝenerala-guberniestro estis Tomé de Sousa, kiu ricevis de la reĝo la mision kontraŭbatali la indiĝenojn, pligrandigi la agrikulturan produktadon, defendi la teritorion kaj serĉi minojn de oro kaj arĝento. Ĉefurbo de Brazilo tiam estis Salvador, ĉar la nordorienta regiono estis la ekonomie plej grava pro la sukero.

La sukera produktado bezonis multan sklavan laboron, kaj oni prenis unue indiĝenojn kiel sklavojn, sed sklaveco ne estas parto de indiĝena kulturo kaj ili ekribelis kaj malfacile laboris. Por solvi tion, portugaloj alportis nigrajn sklavojn el Afriko.

Inter 1630 kaj 1654, Brazila Nordoriento estis invadita de nederlandanoj. Ili interesiĝis pri komerco de sukero. Sub la estraro de Johann Moritz von Nassau-Siegen ili restis tie ĝis ili estis forpelitaj en 1654. Nassau farigis multajn konstruaĵojn en Recifo, kaj igis ĝin vera urbo.

Dum la milito por forpelo de nederlandanoj aperis la unuaj sentoj pri Brazilo kiel aparta nacio, aŭ pli precize: oni eksentis ke la brazila popolo havis aliajn interesojn ol la portugala.

Ora Ciklo[redakti | redakti fonton]

Diamanta minado en Minas-Ĝerajso, 1770.

Ĉar la sukerkana kulturo ne bone disvolviĝis en San-Vicentio, ĝiaj loĝantoj, ĉefe tiuj kiuj loĝis en San-Paŭlo, komencis serĉi aliajn vivrimedojn. Ili esploris la landinternon kaj fondis vilaĝojn tre malproksime de San-Vicentio. Unue ili serĉis indiĝenojn por vendi ilin kiel sklavojn al sukerkanaj plantejoj, poste ili batalis kiel dungitaj militistoj, fine, en 18-a jarcento, san-paŭlanoj trovis oron en la brazila landinterno. Ili estis nomataj Bandeirantes (flagistoj), ĉar dum siaj esploroj ili ĉiam portis portugalan flagon. Iliaj esploroj, vilaĝoj kaj eltrovoj sanĝis la limojn de Brazilo kaj devigis la faradon de Traktato de Madrido.

Post la eltrovo de oro, la sukero ne plu estis la plej grava varo de kolonio. Oni sanĝis la ĉefurbon de Salvador al Rio-de-Ĵanejro.

Dum la ora ciklo okazis multaj ribeloj kaj ekaperis la unuaj ideoj pri sendependeco de Brazilo aŭ partoj de ĝi. Tiam la ideo de Brazilo kiel tuto ankoraŭ ne estas vigla.

Tiam okazis la plej grava ribelo de la kolonia periodo la "Inconfidência Mineira" (Minas-Ĝerajsa Perfido) en kiu partoprenis la nacia heroo Tiradentes inter aliaj.

Dum la ora ciklo Brazilo produktis la plejmulton da oro kiu tiam ekzistis en la mondo. En la fino de 18-a jarcento la produktado malkreskis senkompate. Ĉirkaŭ 1800 preskaŭ ne plu estas oro en la koloniaj minoj.

Regna Periodo[redakti | redakti fonton]

En Novembro 1807 trupoj de Napoleono Bonaparto igis la portugalan kortegon fuĝi al Brazilo. La regenta princo Princo Johano kaj la reĝino Maria la 1-a, alinomata la Freneza, alvenis Rio-de-Ĵanejron en 1808, poste faris defendan aliancon kun Britio. La brazilaj havenoj estis malfermitaj al internacia komerco kaj finis la kolonia monopolo. Rio-de-Ĵanejro fariĝis ĉefurbo de Portugalio. La princo kreis la Imprensa Nacional (Nacian Presejon) (13-a de majo 1808), la Banco do Brasil (Brazilan Bankon) (12-a de oktobro 1808), la Caixa Econômica (Ŝparkason) ktp. Tiuj fondaĵoj ekzistis ĝis hodiaŭ kaj estas simboloj de nacia sendependo.

Post la Viena Kongreso je la 16-a de decembro 1815 Brazilo estiĝis regno ene de la portugala ŝtato, kiu nomiĝis de tiam Unuiĝita Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarves.

Dum tiu periodo, la reĝo Johano konkeris ankaŭ Urugvajon kaj Francan Gujanon. Tuj post la restarigo de Burbona dinastio, la reĝo redonis Gujanon al Francio kiel donacon al burbona reĝo.

Post la liberala ribelo de 1820 portugaloj postulis, ke la reĝo revenu al Eŭropo kaj Lisbono estu denove ĉefurbo de la portugala ŝtato. En 1821 la reĝo Johano la 6-a reiris al Lisbono. Malgraŭ tio, parto de la kortego restis en Brazilo, inkluzive de la reĝido hereda princo Petro la 1-a

Sendependa Periodo[redakti | redakti fonton]

Kvankam dum la Regna Periodo Brazilo ne estas fakte dependa lando, ĉar ĉefurbo de Unuiĝita Regno estis en Rio-de-Ĵanejro, jure ĝi ankoraŭ ne estis sendependa ŝtato. Dum la portugala liberala ribelo, tute strange al liberalaj pensuloj, sed nature al naciŝovinistoj, portugalaj ribeluloj postulis ne nur la reiro de ĉefurbo al Lisbono, sed ankaŭ la revenon de Brazilo al kategorio de kolonio.

Antaŭ eliro, la reĝo Johano konsilis al siaj filoj kiuj restis en Brazilo, la disigon de l' Unuigita Regno, por ke liberaloj ne prenu la povon en Brazilo. Post reiro de Portugala kortego al Lisbono, en aprilo 1821, Princo Petro igis regenton de Brazila Regno. En la 9-a de januaro 1822 ekis preparo de jura sendependeco de Brazilo. En la 7-a de septembro, en San-Paŭlo, la princo deklaris la Brazilan juran sendependon. Do, brazila sendependo estis, vere, malunuigo de regnoj en du kronojn laŭ Eŭropa modelo, ne sendependo laŭ Amerika modelo.

Oni dividas brazilan sendependan historian periodo en du tre grandajn partojn: Monarkia Periodo kaj Respublika Periodo.

Monarkia Periodo[redakti | redakti fonton]

Unua Imperio[redakti | redakti fonton]

Petro la 1-a, en la 12-a de oktobro iĝis imperiestro de Brazilo kaj estis kronita en la 1-a de decembro. Tio komencas la Monarkian Periodon de brazila historio. En tiu periodo, Brazilo estis estrita de imperiestro kaj ĉefministro.

Petro la 1-a deklaras la sendependeco de Brazilo.

Brazilo iĝis la sola legitima amerika monarkio laŭ eŭropa modelo. Tiu legitimeco malebligis la disigon de portugallingva Ameriko kiel okazis al hispanlingva Ameriko.

Petro la 1-a reĝis de 1822 ĝis 1831, periodo nomata Unua Imperio. En 1831, li estis devigita de multaj ribeloj abdiki favore al sia filo Petro la 2-a tiam 5-jaraĝa.

En 1828 Urugvajo disigis de Brazilo kaj Brazilo lasis esti "imperio" laŭ ekzata senco de la vorto, kaj restis ununacia regno.

Regenta Periodo[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo de 1831 ĝis 1840, Brazilo estis estrita de kelkaj regentoj, kiu devis administri la landon dum Petro la 2-a estis infano.

Elstara figuro de tiu periodo estis la tutoro José Bonifácio de Andrada e Silva, kiu garantiis la tronon al Petro la 2-a.

En tiu periodo okazis multaj ribeloj tra la Brazila imperio. La ĉefaj ribeloj de tiu periodo estis la Farroupilha revolucio, en kiu partoprenis Giuseppe Garibaldi sude, kaj la ribelo de Konfederacio de Ekvatoro nordoriente, kiuj postulis secesion de kelkaj provincoj por formi malgrandajn respublikojn.

Dua Imperio[redakti | redakti fonton]

Petro la 2-a, imperiestro de Brazilo.

La dua imperio ekis kun la 'Puĉo de Plenkreskaĝo. De tiu tempo, Pedro la 2-a, 15-jaraĝa, komencis reĝi Brazilon kun helpo de José Bonifácio de Andrada e Silva.

Tiu periodo estis markita de multaj gravaj eventoj, kiel ribeloj, interveno de Brazilo en Urugvajo kaj Argentino kaj Milito de la Trilanda Alianco. Post tiu milito la brazila registaro antipatiiĝis al la terarmeo, ĉar krom terarmeo ekzistis ankaŭ la Nacia Gvardio, armeo de terposedantoj kun heredaj privilegioj. Post la venko en la Milito de Trilanda Alianco la profesia terarmeo postulis esti rigardata samranga kiel Nacia Gvardio.

Kiam post la itala unuiĝo la papo iĝis malamiko de la framasonoj, ĉar framasonismo estis tre grava en Brazilo, Brazila imperio kontraŭbatalis Katolikan Eklezion, kaj perdis ĝian apogon, tre gravan en katolika lando.

En tiu periodo, okazis ankaŭ la fino de laŭleĝa sklaveco en Brazilo (1888). Ĉar tial la monarĥio perdis la apogon de la terposedantoj, pozitivistoj kaj la militistoj povis puĉi kontraŭ la imperiestro kaj fondis la brazilan respublikon.

Respublika Periodo[redakti | redakti fonton]

La puĉo de marŝalo Deodoro da Fonseca, kiu faligis la monarkion en Brazilo, okazis en la 15-a de novembro 1889. Oni povas dividi la Respublikan Periodon de Brazila historio en sep "respublikojn"

Unua Respubliko (aŭ "Malnova Respubliko") (1898-1930)[redakti | redakti fonton]

En la nokto de la 15-a de novembro 1889 oni organizis la Provizoran Registaron, kaj Deodoro iĝis la unua Prezidanto de Brazilo. En la 24-a de februaro 1891 elektiĝis konstitucia prezidento. Li puĉis kaj malfermis la parlamenton en la 3-a de novembro 1891 kaj iĝis diktatoro. La vicprezidento Floriano Peixoto kontraŭpuĉis en la 23-a de novembro 1891, eksigis Deodoron, restarigis la demokration kaj iĝis prezidento. Deodoro mortis kelkajn monatojn poste.

Malgraŭ tio Floriano ne permesis al la parlamento elekti novan prezidenton. Pro tio okazis ribeloj, kiujn li venkis kun apogo de Usono kaj Britio kiu sendis batalŝipojn por apogi lin. Li estis alinomata Fera Marŝalo kaj en la 5-a de novembro 1894 Prudente de Morais fariĝis lia posteulo. Li mortis kelkajn monatojn poste.

La tiama ekonomio de Brazilo tre dependis de kafo kaj alveno de italaj, japanaj kaj germanaj duonsklavoj estis tre granda en tio periodo.

Prudente de Morais, la prezidento elektita en 1894, ekoficis en la 15-a de novembro de tiu jaro. En la komenco de sia prezidanteco, li venkis la Profederacian Revolucion, sed poste devis kontraubatali la Internan Militon de Canudos. Li estis grave malsana kaj en la 5-a de novembro 1897 suferis atencon, kiun li transvivis. Prudente de Morais kreis tiam la "politikon de subŝtatestroj" aŭ "politikon de kafo kun lakto". Kiu permesis al subŝtatrestroj de San-Paŭlo kaj Minas-Ĝerajso elekti la respublikan prezidanton se ili havas la apogon de ĉiuj aliaj subŝtatestroj kaj popola balotado estis nur formala konsulto.

Ŝtatestroj estis ĉiam Coronéis (lokaj senjoroj kaj terposedantoj) kaj apogita de aliaj Coronéis de subŝtato. En tiu tempo, (dum 19-a kaj frua 20-a jarcento), estis oftaj la grupoj de Cangaceiros kaj Jagunços, privatmilitistoj pagitaj de Coronéis. La Jagunços (/ĵagunsoz/) luktis laŭpage aŭ pro fideleco al sia sinjoro. La Cangaceiros (/kangaseiroz/) ne nur luktis laŭpage, sed ankaŭ disrabis vilaĝojn propavole. La plej famaj el ili estis Lampião.

Brazilo aĉetis Akro de Bolivio.

Tiu politiko funkciis ĝis 1928. Kiam prezidento Washington Luís demandis al la subŝtratestroj, ĉu ili apogos lian prezidentokandidaton , la tiamaj subŝtatestroj João Pessoa de Paraibo, Antônio Carlos de Minas-Ĝerajso, kaj Getúlio Vargas de Suda Rio-Grando neis sian apogon kaj komunikis intencon peti popolan konsulton. La oficiala kandidato venkis, sed en 1930 milita kaj popola ribelo ebligis puĉon kontraŭ la prezidento.

En tiu periodo, brazilanaj individuoj invadis Bolivion sen apogon de nacia registaro kaj fondis kolonion Akro, ili deklaris sendependon de Bolivio kaj petis aneksado al Brazilo. Brazila registaro, post provi konviki ilin eliris la teritorion, aĉetis Akron de Bolivio per 2 milionoj da britaj pundoj.

Dua Respubliko (1930-1937)[redakti | redakti fonton]

En 1930 okazis puĉo kiu finis la unuan respublikon. Kiam Vargas puĉis en 1930, li intencis estri absolute, sen konstitucio, kaj finis la "provizoran" respublikan periodon de la brazila historio laŭ ideoj de Pozitivismo. En 1932 la Pro-Konstitucia Revolucio en San-Paŭlio devigis Vargas-on akcepti novan konstitucion en 1934, sed en la 10-a de novembro 1937 li denove puĉis kaj kreis la "Novan Ŝtaton", en kiu li intencis anstataŭigi la parlamenton per scienca akademio. Sed tiam la influo de la faŝismo en Brazilo jam estis tre forta, kaj la diktaturo de Vargas fariĝis iom post iom pli faŝisma ol pozitivisma.

Dum tio periodo, en 1935, okazis komunisma ribelo en Norda Rio-Grando kaj Rio-de-Ĵanejro. Vargas uzis tion por persekuti siajn malamikojn kaj timigi la superajn klasojn pri komunismo.

Tria Respubliko (aŭ "Nova Ŝtato") (1937-1945)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nova Ŝtato.

Same kiel la faŝistoj en Eŭropo, Vargas eluzis tiujn ĉi timojn pri komunismo por pravigi diktatorecan regadon. Sian modelon de "Nova Ŝtato" li realigis ekde 1937 laŭ la ekzemplo de samnoma sistemo sub Salazar en Portugalio.

Tiu periodo estis diktaturo, en kiu la prezidanto estas ne nur ŝtatestro kaj reĝistarestro sed ankaŭ plej supera leĝdonato kaj plej supera juĝisto. Tiu diktaturo daŭris ĝis la 29-a de oktobro 1945 kiam okazis puĉo apogita de Usono.

Kvara Respubliko (aŭ "Populisma Respubliko") (1945-1964)[redakti | redakti fonton]

Juscelino Kubitschek, la "Bossa Nova prezidanto".

Tiu tempo estas ankaŭ nomata oraj jaroj de la brazila historio. En tiu periodo, kvankam komunisma partio ne povis elekti reprezentantojn, Brazilo vivis "normalan" parlamentan demokration laŭ usona modelo. Nur en 1954 oni provis blankan puĉon kiu fiaskis. En tiu periodo, aperis en Brazilo televidaparatoj, modernaj fabrikoj kaj iom post iom finis la laŭleĝa kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj. Juscelino Kubitschek fondis Braziljon en 1961.

Sed en la 31-a de januaro 1961 Jânio Quadros enoficiĝis kiel prezidanto kaj rezignis je la 25-a de aŭgusto 1961, kaj ekis gravega krizo. La socialisma vicprezidanto João Goulart estis en Ĉinio kaj oni proponis puĉon por ke li ne enoficiĝu kiel prezidanto. Ranieri Mazzilli, estante prezidanto de la parlamento, estris de la 25-a de aŭgusto 1961 ĝis la 8-a de septembro 1961.

Oni kreis la oficon de ĉefministro, kaj la prezidanto estis nur ŝtatestro. João Goulart povis esti prezidanto. Plebiscito malkreis la oficon de ĉefministro kaj la prezidanto reestis ŝtatestro kaj registarestro en la 24-a de januaro 1963.

Kvina Respubliko (aŭ Militista Periodo) (1964-1985)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Milita puĉo de 1964.

La Militista Periodo, aŭ plumbaj jaroj komencis en 1-a de aprilo 1964 per puĉo apogita de Usono.

Kvankam Ranieri Mazzilli estis konsiderata laŭleĝa provizora prezidanto (2-a de aprilo 1964 ĝis 15-a de aprilo 1964) ĉar li estis la prezidanto de la parlamento, tamen la vera povo apartenis al "Supera Komando de Revolucio", t. e., la aro de brazilaj ĝeneraloj. Marŝalo Humberto de Alencar Castello Branco iĝis diktatoro en la 15-a de aprilo 1964 ĝis 15-a de marto 1967. Castelo Branco ekziligis la ĉefajn politikajn figurojn de Brazilo. En 1965 oni malpermesis la ekziston de politikaj partioj. En 1967 oni trudis novan konstitucion.

La popoloj protestis kontraŭ la registaro dum la Militista Periodo.

Sekvis lin kiel diktatoro la marŝalo Costa e Silva de la 15-a de marto 1967 ĝis lia morto en la 31-a de aŭgusto 1969. Dum la diktatoreco de Costa e Silva okazis la unua granda "purigado" en 1968, kiam la plejparto de intelektuloj kaj sociaj pensistoj estis arestitaj, mortigitaj aŭ ekzilitaj. Li fermis la parlamenton kaj dekretis la 5-an Institucian Agon, la AI-5, kiu permesis al prezidento fermi la Parlamenton, nuligi politikajn rajtojn kaj forigis la rajton je habeas-corpus.

Kiam mortis Costa e Silva, Aurélio Lyra Tavares, Augusto Rademaker kaj Márcio Mello puĉis en 31-a de aŭgusto 1969. Ili estris ĝis la 30-a de oktobro 1969. Ilia celo estis ne permesi revenon de demokratio.

Emílio Garrastazú Médici estis diktatoro de 30-a de oktobro 1969 ĝis 15-a de marto 1974. Dum lia regado okazis la dua granda purigado de 1970 ĝis 1974. En tiu periodo, preskaŭ nenio estis permesata en Brazilo, oni ne rajtis, ekzemple, havi barbon aŭ legi pornografiaĵon, samseksamo estis krimo. Estis ankaŭ multaj sekretaj dekretoj en tiu tempo.

Ĝeneralo Ernesto Geisel estis diktatoro de la 15-a de marto 1974 ĝis la 15-a de marto 1979. La monda ekonomia krizo de 1973 devigis al li redirekti eksteran politikon kaj krei la doktrinon de Respondeca pragmato. Jimmy Carter ĉesigis la apogon de Usono al Brazila diktaturo kaj premis por demokratiigo. GEISEL komencis procezon de redemokratiigo sed elektis kiel posteulon la ĉefon de la sekreta polico João Figueiredo, kiu estis la lasta brazila diktatoro (15-a de marto 1979 ĝis 15-a de marto 1985).

Dum la regado de Figueiredo okazis la ampleksa pardono, t. e., la permeso de reveno de politikaj ekzilitoj. Kaj oni permesis la ekzistadon de partioj, strikojn ktp. Sed ankoraŭ en 1979 okazis la lasta fermo de la parlamento.

En 1984 popola movado rapidigis la finon de la diktatura periodo.

Sesa Respubliko (aŭ "Nova Respubliko") (1985 - ĝis nun)[redakti | redakti fonton]

Tancredo Neves kaj Ulisses Guimarães sukcesis gvidi popolan movadon kiu komencis spontane en 1984. En la 15-a de novembro 1984 Tancredo Neves estis deklarita prezidento de Brazilo de la Parlamento kaj devis enoficiĝi en 15-a de marto 1985, sed antaŭ enoficiĝo li mortis. La parlamento deklaris la prezidanton de la Senato José Sarney prezidento en la 15-a de marto 1985 kun ĉiuj diktatorecaj povoj kaj sen limtempo por fino de lia regado.

Sarney okazigis balotadon por konstitucia asembleo. En 1986 li sanĝis la nomon de la brazila mono, malpermesis la plialtigon de prezoj en Brazilo kaj deklaris nepagadon de internacia debeto de Brazilo. En 1989 li denove sanĝis la nomon de brazila mono. Lia ekonomia politiko estis fiaska kaj inflacio atingis 80% monate (1,5% tage). Li regis ĝis 15-a de marto 1990.

Fernando Collor de Mello estis la unua brazila prezidento elektita per popola balotado ekde 1961. Lia regado, kiu komenciĝis la 15-an de marto 1991, estis ruiniga. En la unua tago de lia regado li konfiskis tutan monon de l' popolo, kiu estis en bankoj, por ĉesigi la inflacion (vere, sen mono ne estas inflacio). Li ankaŭ ŝanĝis la nomon de la brazila valuto. Li permesis eniron de fremdaj varoj kontraŭ malaltaj impostoj. Krome li fakte permesis koruptecon kaj li mem estis koruptita. La 29-an de decembro 1992 li estis impedita(t.e., eksigita) de la parlamento, kaj enoficiĝis la vicprezidanto Itamar Franco.

Luiz Inácio Lula da Silva, unu el plej popolaj prezidantoj de Brazilo.

Itamar Franco estis malvigla prezidento, ĉiuj timis ke li ne sukcesas estri, pro tio oni evitis oponon al li. Ĉiu timis ke fiasko de lia registaro povus frakasi Brazilon kaj meti la landon en novan diktaturan periodon, tial ĉiu helpis lin dum lia periodo, kaj li sukcesis atingi nacian unuecon.

Franco redonis monon al la popolo, ŝanĝis la nomon de la brazila valuto, kontrolis inflacion, rekomencis pagadon de internaciaj debetoj ktp. Fine li denove sanĝis la nomon de brazila valuto. Lia regado finiĝis la 1-an de januaro de 1995.

Fernando Henrique Cardoso estis elektita de rekta popola balotado, enposteniĝis la 1-an de januaro de 1995 kaj estis la unua prezidento de Brazilo ekde 1961 kiu ricevis la simbolojn de prezidenteco de sia antaŭulo. Li estis la unua prezidento ekde 1986 kiu ne ŝanĝis la nomon de brazila valuto, kvankam li ordonis faradon de novaj moneroj. Li estis la unua "normala" prezidento de Brazilo ekde Juscelino Kubitschek. CARDOSO estis reelektita en 1998 per normala balotado kaj regis ĝis 2003, kiam oni elektis la nunan brazilan prezidenton Luiz Inácio Lula da Silva.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.