Kabano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabano.

Kabano estas dometo farita el krudaj materialoj. Ĝi estas unu el la plej primitivaj formoj de konstruaĵo. Ĝenerale oni faras ĝin per facile akireblaj materialoj, kiel argilo, tero, folioj, ligno, ledo, pajlo ktp.

Laŭ Francisko Azorín Kabano estas Simpla dometo, konstruita el krudaj k. ne ĉiam solidaj materialoj.[1] Li indikas etimologion el kelta kaban (kavo, kabano) kaj de tie la latina cappanna, kaj li aldonas terminojn kabaneto kaj branĉokabano.[2]

Ĉaleto estas alpa kabano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 94.
  2. Azorín, samloke.