Barako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabana barako ĉe Pigeon Forge, Tenesio, Usono.

Barako estas provizora militistara konstruaĵo, plej ofte el ligno, por loĝigi are kaj ade soldatojn, laboristojn, malsanulojn, rifuĝintojn, militkaptitojn ks. Ĝi foje povas esti kvazaŭ sinonimo de kabano aŭ kabanego.

Barakaro estas aro de barakoj, ofte ĉirkaŭbarita. Ĉar ili ofte estis uzataj por loĝigi nedece subrangitajn personojn, la termino poluiĝis el pejorativa karaktero. Historie estis tipaj la fotoj kaj bildoj de la barakoj de naziaj ekstermejoj, kaj nuntempe en Eŭropo de barakaj rifuĝejoj por elmigrintoj el Azio kaj Afriko.

Laŭ Francisko Azorín barako estas Provizora konstruo por loĝigi soldatojn, laboristojn, malsanulojn, rifuĝintojn.[1] Kaj li indikas etimologion el kelta baraĉad (branĉaĵo) aŭ araba baraga.[2]

En Valencilando[redakti | redakti fonton]

Kamparana barako barraca de la Albufero de Valencio.

Barako (el la kataluna barraca) estas tipa konstruaĵo en Valencilando kie loĝis kutime la kamparanoj aŭ la fiŝistoj. Konstruiĝis precipe laŭlonge de la valencia marbordo, de Carcaixent ĝis Sagunt. Sed en la regionetoj ĉirkaŭantaj la Albuferon, tio estas, Horta de València, kaj en la Riberoj Alta kaj Baixa, ĝi havas pli karakterizajn karakterojn, ĉar ĝi konstruiĝas en zono kie facile troveblas tradiciajn materialojn por ĝin konstrui: koto, kanoj, hurdo, pajlo. Kvankam ĝia uzado diminuis, nuntempe ankoraŭ la kamparanoj laborantaj en urbaj areoj loĝas en ĝi.

Ankaŭ ekzistas kelkaj en Terres de l'Ebre kaj en Murcio. Precipe en la Ebra Delto, kie estis rifuĝejoj de la kultivistoj de rizo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín]], arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 32.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]