Ĝenerala guberniestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝenerala guberniestro estas registarano kiu oficiale reprezentas la ŝtatestron.

En la komunumaj reĝlandoj -- la anoj de la Komunumo de Nacioj, krom Britio, kies ŝtatestro estas la Britia monarko -- la Ĝenerala guberniestro (governor-general) reprezentas la monarkon kaj plenumas plurajn ŝtatestrajn funkciojn enloke de la monarko, kiu vivas en Britio.

Antaŭe la Ĝenerala guberniestro estis nomita de la Britia reĝistaro, kaj estis eminenta brito. Nun la landa ĉefministro aŭ registaro nomas la guberniestron ĝeneralan, kaj la elekto estas konfirmita de la monarko.

Johnn Buchan, 1-a Barono Tweedsmuir, estis Guberniestro ĝenerala de Kanado de 1935 ĝis 1940. La uniformo uzita ĉi-tie estis la kutima ceremonia vesto kiel Ĝenerala guberniestro ĝis ĵuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]