Fremda interveno
Fremda Interveno estas fakto de internacia juro kiu okazas kiam fremda registaro intervenas en internaj aferoj de alia ŝtato. Laŭ internacia juro, interveno havas 5 neprajn trajtojn:
- estado de paco;
- entrudo en internajn aŭ eksterajn aferojn de alia ŝtato;
- perforta (milite aŭ ekonomie) formo de tiu entrudo;
- celo de intervenanto trudi sian volon;
- neesto de konsento je intervenito;
Oni povas diri, ke trajtoj 3, 4 kaj 5 estas redundaj.
Neniam unuflanka interveno estas akceptebla, sed kolektivaj intervenoj povas esti legitimaj. Nuntempe, nur UNO rajtas legitimi intervenon. La Ĉarto de UNO (artikolo 2-a, linio 1-a), malpermesas unuflankajn intervenoj por respekti la suverenecon kaj la egalecon de ŝtatoj.
Malgraŭ tio, la nova usona diplomatia doktrino, la Doktrino de Bush, defendas la vidpunkton, ke ekzistas okazoj, kiam la neceso por interveni estas pli forta, ol la internacia principo de ne-interveno, eĉ se la pravigo estas ĝenerala, ne klare difinita, kiel "sekureco", "natur-proktetado" aŭ "homaj rajtoj".