Doktrino de Bush

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Doktrino de Bush estas diplomatia doktrino, unue anoncita la 4-an de septembro, 2002 de George W. Bush, la Prezidanto de Usono dum la nacia debato en Usono pri la usona plano invadi Irakon. Ĝi estas proklamo de la rajto de Usono militi antaŭevite se ĝi supozas minacon flanke de teroristojkanajlaj ŝtatoj, kiuj povus produkti amasdetruajn armilojn, kion oni asertis pri Irako. La 20-an de septembro, 2002 artikolo en la gazeto New York Times [1] priskribis dosieron verkitan de la oficejo de la Prezidanto, kiu estis baldaŭ submetota al la Kongreso de Usono kun la titolo, "La Naci-Sekureca Strategio de Usono". La Naci-Sekureca Strategio de Usono [2], eldonita la 17-an de septembro, 2002 inkluzivas la anoncitan doktrinon de antaŭevita milito, sed ankaŭ kiel tuto prezentas politikon de internacia kunlaboro, kaj proponas multflankan internacian kunlaboron en la traktado de terorismo kaj aliaj minacoj al Usono kaj al internacia sekureco.

Doktrinon, kiu permesas antaŭevitajn atakojn kontraŭ kreskantaj minacoj, eblas rigardi kiel ŝanĝon de enfokusigo de la doktrino de fortimigo (dum la malvarma milito per reciproke certa detruo) kiel la ĉefa rimedo de sindefendo. Estas opinio, ke antaŭevitaj atakoj delonge estas parto de internacia praktiko kaj ja de usona praktiko, kiel ekzemple, la unuflanka usona blokado kaj enŝipiĝo de kuba ekspedado dum la Kuba Misila Krizo. La vidpunkto de la administracio de Bush pri tio, ĉu aliaj landoj rajtas aŭ devas sekvi similan politikon, estas neklara.

La doktrino ankaŭ asertas, ke Usono "estos sufiĉe forta por senkuraĝigi eventualajn malamikojn kiuj planas pliigi sian armaron kun intenco superi, aŭ egali, la potencon de Usono". Tio laŭintence fortimigos landojn, kiuj penas uzi militan potencon por kontraŭi la politikon de Usono. Konservado de la plej forta milita kapablo en la mondo donas al Usono unikan kapablon agi unuflanke, se ĝi tiel decidas. Ĉi tiu kapablo kreis gravan zorgon ĉe multaj landoj, ĉar karakterizo de internaciaj rilatoj post la dua mondmilito estas multflankaj akordoj antaŭ komenco de milita agado (ĉefe pere de rezolucioj de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj), escepte en okazo de rekta atako de malamiko. Tio estas enkodigita en Artikolo 51 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu specife agnoskas la "imanentan rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo" de membro-ŝtato, se okazas milita atako, "ĝis la Konsilio de Sekureco uzos rimedojn necesajn por konservi internacian pacon kaj sekurecon". La Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj per ratifiko estas parto de la leĝaro de Usono.

La Doktrino de Bush prezentas la vidpunkton, ke la eventualaj rezultoj de la uzo de amasdetrua armilo (nuklea, biologia aŭ kemia) estas tiel severaj, ke antaŭevita agado estas pravigita, kiam Usono kredas, ke tradicia fortimigo ne efikos. Tio estas plej probabla en la okazo de kanajlaj ŝtatoj, kiuj ŝirmas teroristojn, kiuj "serĉas martirecon en morto".

Estas multaj kritikantoj de la Doktrino de Bush, kaj la kritiko rilatas ĉefe al la politiko de Usono esti kapabla kaj preta uzi militan perforton unuflanke. Ĉi tiuj kritikantoj kredas, ke devigi ĉiun landon (speciale Usonon) akiri internacian subtenon antaŭ ol komenci militan agadon, estas necesa limigo de la potenco de unuopa nacio. Aldone, multaj kritikoj venas de la aserto de la doktrino, ke Usono neniam permesos al eventuala kontraŭanto -- termino, kiu malverŝajne ellasas multajn naciojn -- prilabori militan kapablon, kiu defios Usonon kiel la ununuran superpotencon en la mondo.

La Doktrino de Bush pravigas sin per la aksiomo, ke usono estas enkorpigita garantianto de demokratio, libereco, homaj rajtoj kaj civiliza kulturo en la mondo. Tial Usono (kiu tute hazarde estas nuntempe ankaŭ la plej forta potenco de la planedo) ne nur havas la rajton, sed eĉ la moralan devon ordigi la mondon laŭ siaj valoroj.

Pli kaj pli evidentiĝas, ke tiu politiko direktas sin kontraŭ la interesoj de Usono. La respekto al Usono, la preteco kunlabori kun ghi draste reduktiĝadas en la mondo. Ja estas vero, ke Usono danke al ĝiaj grandaj potencialoj sur la kampoj de loĝantaro, ekonomio, scienco, kulturo kaj armeo estas speciale grava ŝtato kaj tial povas kalkuli je pli granda influo al la aferoj de la mondo ol aliaj ŝtatoj. Sed tiun influon ĝi povas realigi precipe tiam se ĝi ne insistas pri tio, agante kiel primus inter pares! La historio instruas, ke ŝtato aŭ alianco, kiu fariĝas tro potenca kaj en sia politiko eluzas tiun situacion, ĉiam provokas (pli frue aŭ pli poste) la formiĝon de alianco eĉ pli forta. Eĉ Bush ekkomprenas: Usono estas pli forta ol Francio, pli forta ol Germanio, pli forta ol Rusa Federacio, sed ĝi neniel povos esti pli forta ol Eŭropo, Rusio kaj Ĉinio kune.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]