Milito de la Trilanda Alianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Milito de la Trilanda Alianco (ankaŭ konata kiel Milito de ParagvajoMilito de Brazilo) estis la milito, kiun Brazilo, Argentino kaj Urugvajo nomas Milito de Paragvajo. La plej granda milita konflikto en Sudameriko ekde 1864 ĝis 1870 de Trilanda Alianco (Argentino, Brazilo kaj Urugvajo) kontraŭ Paragvajo. Francisco Solano López, Caudillo de Paragvajo, intencis konkeri teron por atingi maron kaj invadis Brazilon. Ekis granda milito, en kiu mortis la plejparto de la Paragvaja vira loĝantaro.

La Batalo de Riachuelo.

Marksismaj historiistoj diris, ke la kaŭzo de l' milito estis la volo de Anglio, malpermesi industriigon de Paragvajo, sed ne estas dokumentaj pruvoj pri tio. Paragvajo estis fama pro sia eko kiel socialisma indiĝena lando dum la 17-a jarcento, eĉ Voltaire skribis pri tio, kaj estis usona filmo The Mission (1986) pri tio. Do sudamerikaj komunistoj ĉiam estis simpatiaj al Paragvaja revo.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La eksplodo de milito povas esti atribuita al diversaj kialoj, kiuj rilatis al la rezultoj de la disfalo de la kolonismo hispana en Latin-Ameriko: la lukto por kontroli la strategian areon de Rio de la Plata, la interveno de Brazilo kaj Argentino en la interna politiko de Urugvajo, la ekonomiaj interesoj de la Brita Imperio en la regiono, kaj la eksterordinara personeco de la paragvaja diktatoro Francisco Solano Lopez kaj lia irlanda amantino Eliza Lynch.

Vere, Solano López estis diktatoro, kiu estris landon de 400 mil enloĝantoj kaj volis fari militon kontraŭ tri landoj kiuj havis, kune, pli ol unu milionon da loĝantoj. La paragvaja armeo estis kuraĝa kaj obeema, sed malbone armita, ĝi havis multajn kanonojn, sed la plejparto estis arkaikaj bronzaj pafilegoj. Antaŭjuĝo ankaŭ malhelpis López, ĉar li kredis ke brazilaj soldatoj estis sentaŭgaj, ĉar ilia plejparto estis negroj sen instruo.

La milito finiĝis per giganta malvenko por Paragvajo. Post kiam la Triparta Alianco venkis la regulan armeon de Paragvajo, la alfrontiĝo fariĝis gerila milito, kiu rezultigis gravajn perdojn en Paragvajo, kaj per soldatoj kaj civiluloj. Oni taksas, ke la perdoj de Paragvajo atingis 1,2 milionojn da homoj, kaj de la milito kaj de la malsanoj kaj malsatego, kiujn ĝi kaŭzis, kio estas ĉirkaŭ 90% de la antaŭmilita loĝantaro de Paragvajo. Iuj kredas, ke ĉi tiuj taksoj troigas kaj la nombron de mortoj kaj la grandecon de la paragvaja loĝantaro antaŭ ol komenciĝis la milito, kio alportas la nombron de mortoj en Paragvajo al ĉirkaŭ 300 000 el loĝantaro de ĉirkaŭ 525 000 antaŭ la milito. La brazila reago estis tro violenta; kiam finiĝis la milito, laŭdire ne estis eĉ unu viro pli ol 12-a jaraĝa en Paragvajo, kiu dum multaj jaroj estis mastrumata nur de virinoj.

La resaniĝo de Paragvajo post la kaoso kaj demografia katastrofo kreita de la milito daŭris jardekojn. La lando, kiu estis unu el la unuaj respublikoj kreitaj en Sudameriko, elektis sian unuan elektitan prezidanton nur en 1993. En Brazilo, la milito helpis aboli sklavecon kaj alportis la militistaron al ŝlosila pozicio en publikaj aferoj. La milito kaŭzis la modernigon de Argentino. Urugvajo profitis, ke Brazilo kaj Argentino ne plu enmiksiĝis en siajn internajn aferojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]