Indianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Red Bird (Ruĝa Birdo), 1908
Reprezentado de nur-indianaj popoloj en Ameriko (fonto: World Fact book, 1999)

Indianoj estas la nomo de la praloĝantoj de Ameriko (antaŭ la alveno de la eŭropa koloniado) kaj de ties posteuloj. Tiu vorto aludas al multaj triboj, ŝtatoj, kaj etnaj grupoj, el kiuj multaj ankoraŭ nun ekzistas kiel politikaj komunumoj. Nur inuitojn ne inkluzivas la vorto "indianoj".

Etimologio kaj signifo[redakti | redakti fonton]

La vorto "indiano" devenas de la erara opinio de Kristoforo Kolumbo kaj la unuaj eŭropaj vizitantoj, kiuj vojaĝinte okcidenten serĉinte vojon al Hindio, albordiĝis en Ameriko kaj opiniis la indiĝenojn loĝantoj de Hindio: indio estas la hispane vorto por "hindiano". Eĉ post kiam oni sciis pri la eraro, la nomo estis konservita.

Ĝuste pro tio, ke la nomo "indiano" baziĝas je misidentigo, multaj indianoj malŝatas esti tiel nomataj. Kontaŭe al eŭropanoj alvenintaj poste oni nomas ilin ankaŭ "indiĝenoj" aŭ "praloĝantoj" de Ameriko.

Jam en la unuaj jaroj post la alveno de Kolumbo eŭropanoj komprenis, ke la indianoj en norda kaj suda Amerikoj apartenis al multaj diversaj etnoj, kiuj kulture tre malsamis.

Amerikaj popoloj neniam sentis sin unuiĝinta grupo antaŭ la 19-a jarcento, sed nur parto de sia tribo aŭ foje de portempa alianco. Dum la evoluo de la persekutoj kaj genocidoj fare de la blankuloj, la nordamerikaj etnoj pli kaj pli gajnis tian gruposenton. Nuntempe en Usono indianoj uzas por si mem la anglajn vortojn american indian (amerikana indiano) aŭ native american (denaska amerikano), inter kiuj la unua esprimo estis ĉefe de politike agademaj homrajtuloj[1], kaj ankaŭ la plej komplika indiĝenaj popoloj de Ameriko. En Kanado oni kutimas diri first nations (unuaj nacioj).

Kontraŭe al la termino indianoj, denaskaj amerikanoj inkluzivas inuitojn, aleutojn kaj jupikoj el Alasko kaj la nordkanada arkto. Ili alvenis en Ameriko multe pli poste ol la indianoj kaj estas genete kaj kulture tre malsamaj. Same validas por la indiĝenoj de Havajo, usona Samoo kaj la Paskinsulo. Pro tio, oni kutime ne nomas ilin indianoj, kiel ankaŭ mestizojn, la posteulojn de eŭropanoj kaj indianoj.

La sudamerikajn indianojn oni nomas kutime en la hispana pueblos indígenas (indiĝenaj popoloj), ĉar la vorto indios veturigas negativan ideon. En la germana tamen, la vorto indios, uzata nur por la sudamerikaj indianoj, tute ne havas tian fisenson. En la brazila portugala la vorto indio signifas indiĝenon, oni distingas inter „indio latinamericano“, „indio africano“ kaj „indio australiano“.

Historio[redakti | redakti fonton]

Indianoj en Kalifornio, 1916

Malnovaj teorioj[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ antaŭnelonge oni supozis, ke tiuj popoloj alvenis antaŭ ĉirkaŭ 12.000 jaroj en Ameriko, sed pli novaj arkeologiaj malkovroj atestas la unuajn migradojn antaŭ ĉirkaŭ 40.000 jaroj. Veninte de Siberio ili transirintus la beringan markolon tiam glaciiĝintan por enloĝi la amerikan kontinenton.

Aliaj teorioj supozas ke popoloj oceaniaj navigaciintaj tra la Pacifiko alvenis kaj ekloĝis en Sudameriko. Tia teorio estas esprimita interalie de Paul Rivet (kunfondinto de la Musée de l'Homme, muzeo de la homo, en Parizo).

La arkeologo Dennis Stanford supozas, ke eŭropanoj estas la prauloj de la indianoj.

Mormonanoj kredas, ke la lamanidoj, laŭ la libro de Mormono prauloj de la indianoj, estas posteuloj de la judoj.

Indianoj mem diras, ke ili ĉiam vivis tie.

Plej novaj malkovroj[redakti | redakti fonton]

Multnombraj estis la triboj kaj popoloj de Norda Ameriko

Notindas malkovroj, kiuj kontraŭstaras la ĝeneralan skemon pri la koloniado de la Amerikoj fare de la indianoj. Iuj fakuloj opinias, ke la popoloj havas diversajn devenojn:

Alia nesolvita afero estas la dato de la alveno de la praloĝantoj. La trovaĵoj de la arkeologoj estas pli kaj pli malnovaj[4]:

Adaptiĝo al medio[redakti | redakti fonton]

Indiana patrino kun bebo, 1917

Indianoj ĉiam adaptiĝis al la medio. Ili iĝis fiŝkaptistoj, nomadaj ĉasistoj-kolektistojagrokulturistoj. Ili kreskigis plantojn kiel maizon, kukurbojn kaj terpomojn. En meza kaj suda Ameriko indianoj kreis urbajn altajn civilizojn, kiuj plejparte estis neniigitaj nur de la hispanaj koloniistoj. Tenoĉtitlano, la ĉefurbo de la azteka imperio estis antaŭ la detruo fare de la trupoj de Hernán Cortés unu el la plej grandaj urboj en la mondo, pli granda ol la tiamaj eŭropaj urboj. En Nord-Ameriko ekzistis en la orienta regiono de la Misisipo kompleksaj komunumoj (templomontkulturoj), kiuj tamen neniiĝis iom antaŭ la alveno de la unuaj eŭropaj sidlantoj, eble pro la kunportitaj malsanoj. En la sudokcidento de la nuna Usono estiĝis parte multetaĝaj argildomaroj kun ĝis 500 ĉambroj, la puebloj.

Bestbredado preskaŭ nenie kreiĝis inter indianaj kulturoj, ĉar ekzistis malmultaj malsovaĝeblaj bestoj: krom lamoj, nur aliaj kameledoj, kiel la alpakoj kaj vikunoj, meleagroj kaj lupoj. Indianoj piediris kaj mem portis ŝarĝojn. Foje, en hierarkemaj socioj de meza aŭ suda Ameriko, altranguloj estis portitaj en palankenoj. Krom lamoj la nuraj ŝarĝbestoj estis hundoj.

La unua konata eŭropa sidlado okazis ĉirkaŭ 1000 a.K., post kiam grupo de vikingoj sub gvidado de Leifr Eiríksson trovis la vojon al Ameriko. Ili fondis kolonion en Novlando. Ne klaras kiom da tempo ĝi estis enloĝanta. Nekonfirmitaj indicoj ekzistas pri aliaj eŭropaj sidlejoj en Ameriko antaŭ la jaro 1492, ekzemple la teorio pri la kimra princo Madoc el la 12-a jarcento, kiun iuj konsideras fondinto de la Mandan-tribo.

Hispana konkero[redakti | redakti fonton]

Post la alveno de Kristoforo Kolumbo en Ameriko la duobla kontinento estis grandstile invadita de eŭropanoj.

En Meksiko, Hernán Cortés surteriĝis proksime de Veracruz en 1519. Li estis unue bonvenita de la azteka imperiestro Moctezuma kaj la hispanoj alvenis al Tenoĉtitlano la 8-an de novembro 1519. Pro ribelo de la popolo ili estis ĉasita el la urbo la 30-an de junio 1520. Subtenita de aliaj sudamerikanaj popoloj Cortez venkis ĉe Otumba la 7-an de julio 1520 kaj sieĝis la ĉefurbon, kiu falis la 13-an de aŭgusto 1521. La lasta imperiestro, Cuauhtémoc, malliberigita por malhelpi alian ribelon estis ekzekutita inter 1524 kaj 1526 kaj Tenoĉtitlano neniigita por krei Meksikurbon. Kun nur 180 soldatoj kaj alianculoj indianaj Hernán Cortés sukcesis neniigi la potencan imperion de la aztekoj.

Kiam Francisco Pizarro alvenis en Peruon en 1532, li estis traktata kiel dio. Li kaptis la imperiestron Atahualpa kaj pelis la popolon al ribelo kontraŭ la inkaon. La imperio dispeciĝis kaj la imperiestro estis ekzekutita de la hispanoj en 1533. Ekde la mezo de la 16-a jarcento la hispanoj kontrolis la inkaan teritorion. Kun la estiĝo de la hispanaj kolonioj, estiĝis ŝteloj, novaj malsanoj, malsatoj, sklaviĝo de la indianoj kaj kristanigo de la popolo.

La 16-an de aprilo 1550, Karlo la 5-a ordonis interompon de la konkeroj de la nova mondo pro moralaj kialoj. La sekva diskuto, inter teologoj, fine konkludis ke la indianoj "posedas animon" kaj rajtas do la samajn homajn rajtojn kiel aliaj homoj.

Hispanaj kaj portugalaj koloniistaj sendis hejmen el meza kaj suda Amerikoj grandegajn kvantojn de oro, arĝento kaj aliajn materialojn. La hejmlandoj sendis virojn en la novajn koloniojn, kiuj tie vivis kun indianinoj, kreante rapide mestizan loĝantaron. Ekestis duklasa socio: la reganta klaso estis hispanoj kaj portugaloj, la malsupra klaso mestizoj kaj indianoj.

Eŭropa koloniigo[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝokomerco kun indianoj, 17-a jarcento
Indiana amastombejo ĉe Wounded Knee

Eŭropaj koloniistoj forte modifis la vivon de indianoj. Multaj indianaj popoloj estis tute malaperis pro neniigmilito, importitaj malsanoj, translokigoj kaj sklavigo. Ne scieblas kiom da loĝantoj vivis en Ameriko antaŭ la alveno de eŭropanoj. Nombradoj okazis ofte nur kiam granda nombro de regionaj popoloj jam estis neniigitaj. Multaj popoloj malaperis post 1492 pro el Eŭropo kunportitaj epidemioj, sen ke iu eŭropanoj iam ekvidis ilin.

Dum la 19-a jarcento kaj ĝis meze de la 20-a jarcento taksadoj de la nombro de antaŭkolumbaj loĝantoj, ĉefe faritaj de usonaj antropologoj, estis pli kaj pli malgrandaj kaj atingis nur onon de antaŭaj estimoj. Ĉirkaŭ 1940 post publikaĵo de la influriĉa antropologo Alfred Kroeber oni oficiale akceptis, ke en 1492 loĝis en la tuta okcidenta duono de la mondo entute nur 8 milionoj da homoj kaj norde de la Rio Grande nur ĉirkaŭ 1 miliono (la usona censo de 1890 registris 235.116 supervivantajn indianojn). Tiaj estimoj havis ĉefe politikajn kialojn, ĉar tiel la neniigo de indianaj popoloj ŝajnis kiel eble plej malgranda kaj pluvivis la mito pri hommalplena kontinento, kiun konkeris la blankuloj.

En la 1960-aj jaroj la Berkely School provis rekonstrui, uzante modernajn metodojn, la antaŭkolumbajn popolojn de unuopaj regionoj, ĉefe sub vidpunkto de tiamaj agrikulturteknikoj. Laŭ tio la popolo de nur Hispaniolo estas taksita je 8 milionoj da homoj, tiu de centra Meksikio eĉ je 25 milionoj. Borah tial korektis la taksadon de Nord-Ameriko je 7,5 milionoj da loĝantoj. Dobyns poste taksis la antaŭkolumban popolon de Nord-Ameriko je 18 milionoj. Nuntempe la plej multaj antropologoj taksas la tutan popolon de la okcidenta duonsfero en 1500 inter 75 kaj 110 milionoj da homoj, kaj inter ili ĉirkaŭ 12 milionoj norde de la Rio Grande. La poste observitaj grandegaj bubalaroj estis laŭ iuj la brutaroj de la preskaŭ neniigitaj indianoj. La grandeco de la aroj, ne reprezentis naturan ekvilibron, sed multobliĝis la nombro de bestoj dum kelkaj generacioj pro la malpligrandiĝego de la homa popolo (tria Lotka-Volterra-ekvacio). La Smithsonian Institute, konata pro konservativegemo tiurilate, triobligis lastatempe sian taksadon pro Nord-Ameriko al 3 milionoj da homoj.

En Nord-Ameriko malsanoj, kiel ekzemple variolo, morbilo kaj gripo katastrofe damaĝis la indianojn. Indianoj havis neniajn antikorpojn kontraŭ tiaj al ili novaj malsanoj. Eŭropaj koloniistoj profitis de tio, kaj disdonis variolinfektitajn kovrilojn al la indianoj.

Alia kialo de la neniigo de indianoj en la nordamerikaj britaj kolonioj kaj poste en la usonaj federaciŝtatoj estis la skalppremioj. Tiuj validis en kelkaj ŝtatoj ĝis dum la 1880-aj jaroj. Skalpo estis pruvo pri mortigo de indiano kaj finance rekompensita. Pro tiu sistemo la masmurdado de indianoj iĝis fruktodona ekonomibranĉo, kiu ne necesis agon de la armeo. Tiel en Kalifornio ekzemple, post la komenco de la orimpetego en 1849, dum nur 2 jardekoj estis muditaj pluraj dekmiloj da indianoj.

„Nur mortinta indiano estas bona indiano.“ Tiu "citato" estas de Generalo Sheridan parolante al komanĉa ĉefo Tosowi. La ekzaktaj vortoj estis:
Tosowi: „Mi estas bona indiano.“
Sheridan: „La nuraj bonaj indianoj, kiujn mi vidis, jam mortis.“

Pri kiu parto kulpis ekonomia ekspluatado kaj katastrofaj sociaj rilatoj, militoj, epidemioj kaj planita genocido kaj kiel ili rilatis unuj al la aliaj, verŝajne daŭre estos ideologa disputkazo, malfacile solvebla pro mankaj fontoj. Certas nur, ke centoj da popoloj kune kun siaj kulturo kaj lingvo estis tute neniigitaj kaj ke la neniigo de la indianaj popoloj estas plej granda demografia katastrofo en la historio de la homaro.

Kaj en norda, kaj en meza kaj en suda Amerikoj, misiistoj de la plej diversaj kristanaj kredkomunoj partoprenis la neniigon de la indianaj kulturoj. Ofte indianoj estis devigitaj forlasi sian tradician kredon por ani kristanismon. Ligitaj al tio estis malpermeso de kulturaj ecoj. Tiel viroj devis fortondi siajn harojn kaj poligamio estis malpermesita, same kiel la triba lingvo.

Hispanaj, sed parte ankaŭ aliaj eŭropaj koloniistoj kunportis ĉevalojn, el kiuj iuj fuĝis kaj rapide disvastiĝis en la nordamerikaj ebenaĵoj. Tiel rapide estiĝis indianaj rajdpopoloj. Ĉevaloj plifaciligis la ĉasadon kaj transportadon al nomadaj popoloj kaj starigis novajn rilatojn inter la diversaj popoloj.

Kontraŭstarado de indianaj popoloj kontraŭ blankuloj ekzistis en Nord-Amriko ĝis la fino de la 19-a jarcento. Depost tiam, ili ĉiuj estas sub la ŝtatpotenco de KanadoUsono.

Percepto el Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Brazilaj indianoj (Kajapooj), 2005

Unuaj eŭropaj raportoj pri indianoj, skribas pri ili kiel "sovaĝuloj", "barbaroj" kaj "paganoj". Tiaj esprimoj montras la ĝeneralan sintenon de eŭropanoj, la ideo ke indianoj estas malsuperaj homoj, kaj la neceso pri misiado, forpelado kaj neniigado.

Eŭropanoj sciis pri indianoj per la unuaj raportoj de vizitantoj en Ameriko kaj per indianoj, kiuj venis al Eŭropo, vole aŭ nevole.

Kiam la hispano Hernando de Soto iris ekde 1539 kun siaj trupoj el la nuna Florido al la enaj regionoj de Nord-Ameriko, li ne trovis la esperitan oron. Sed li ĉe renkontis indianojn. Ili padelis en miloj da kanuoj sur la riveroj kaj rikoltis maizon el siaj kampoj. La tuta lando, miris Soto, estis "dense okupita de grandaj urboj".

Tute alian bildon vidis la franca esploristo René Robert Cavelier de La Salle, kiu alvenis al la regiono ĉirkaŭ 150 jarojn poste. 200 mejlojn li navigaciis sur la Misisipo-rivero kaj vidis neniun indianan vilaĝon. Malsanoj certe mortigis la popolon taksitan je ĝis 120 milionoj.

Tial por bone kompreni la indianan kulturon antaŭ la alveno de la unuaj eŭropanoj, gravas uzi nur la tutunuajn raportojn.

La maristo Amerigo Vespucci hejmenvojaĝis el Sud-Ameriko al Hispanio kun 200 indianoj; la skipo de Gaspar Corte-Real kun 50 nordamerikanaj indianoj al Portugalio, ĉirkaŭ 1500. Je la sama epoko Sebastian Caboto veturigis la unuajn indianojn al Anglio kaj en 1534 Jacques Cartier la unuajn al Francio. Oni prezentis tiujn indianojn kiel atrakcioj ĉe la kortegoj.

Inter la unuaj kritikantoj de la eŭropana sinteno kontraŭ la indianoj estis Bartolomé de Las Casas kaj Michel de Montaigne en la 16-a jarcento kaj Gabriel Sagard en la 17-a jarcento. Fine de la 18-a jarcento la percepto de eŭropanoj ekŝanĝiĝis. Indianoj ne plu estis konsiderataj kiel "aĉaj sovaĝuloj", sed pli kaj pli romantike kiel "noblaj sovaĝuloj". Indianaj ecoj kiuj malsamis de eŭropanaj, ne plu estis interpretataj negative, sed pozitive. Tiel eŭropanoj ne plu vidis indianojn primitivaj, pigraj kaj infanece stultaj, sed kiel simplaj, trankvilaj kaj senpekaj.

Samtempe indianoj vizitante Eŭropon ne plu estis atrakcioj, sed esplorobjektoj. Inter la sciencistoj, kiuj esploris ekstereŭropajn indiĝenojn estis la nederlanda kuracisto Peter Camper kaj la germanoj Johann Friedrich Blumenbach kaj Christoph Meiners.

Nuntempa vivo de indianoj[redakti | redakti fonton]

Meza kaj suda Ameriko[redakti | redakti fonton]

Brazilaj indianoj

En multaj mez- kaj sudamerikaj ŝtatoj la posteuloj de indianoj reprezentas ankoraŭ nuntempe grandan parton de la loĝantaro. En Meksikio oni taksas la indiĝenan popolon je 10 ĝis 30%; mestizoj estas ĉirkaŭ 60% de la tuta popolo. En Belizo 10% de la homoj estas indiĝenoj, 45% mestizoj. En Gvatemalo 45% de la popolo estas majaoj. En Bolivio kaj Peruo indianoj estas plimulto. Malpli multaj ili estas en Kostariko, Kubo, Domingo kaj Urugvajo.

Nur malmultaj indiĝenaj lingvoj estas oficiale agnoskitaj. Esceptoj estas la ajmara lingvo kaj La keĉua en Bolivio kaj Peruo, kaj la gvarania en Paragvajo. En Gvatemalo 40% de la homoj parolas la majaan lingvon, sed ĝi tamen ne estas oficiala lingvo.

Nord-Ameriko[redakti | redakti fonton]

En Nord-Ameriko indianoj ofte loĝas en rezervejoj. En Kanado rezervejoj ekestis post traktatoj inter la indianoj kaj la registaro, kiu "donacis" certajn terenojn al la indianoj, kie ili rajtis vivi sen pagi impostojn. Lastatempe tamen multaj indianoj translokiĝis al urboj, kaj en Kanado, kaj en Usono.

La politiko pri indianoj en Usono estis tre ŝanĝema laŭ registaro. Rezulte indianoj vivas nuntempe plej ofte elreviĝitaj kaj malriĉaj. En Usono indianoj estas randa popolo, malmulte aŭ tute ne agnoskitaj. Laŭ censo en 2000 indianoj kaj alaskaj indiĝenoj reprezentis ĉirkaŭ 1% de la tuta loĝantaro. Ĉirkaŭ 85% el ili loĝis ekster rezervejoj, ĉefe en urboj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Indianaj popoloj tre malsamis antaŭ la konkero de eŭropanoj. Iuj estis ĉasistoj-kolektistoj, aliaj fiŝkaptistojagrokulturistoj. Iuj vivis en malgrandaj grupoj, aliaj evoluis al grandaj nacioj.

Malgraŭ la kulturaj diferencoj inter la diversaj kulturoj ekzistas kelkaj eroj, kiuj similas ĉe la plejmultaj indianaj etnoj. Tiel la tre disvastigita kredo je bestanimuloj, vizicela fastado kaj mito, ke Ameriko estis starigita sur la dorso de akvotestudo. Tiu mito troviĝas tra la tuta duobla kontinento.

En Nord-Ameriko oni distingas kutime dek diversajn kulturarealojn.

Skriboj[redakti | redakti fonton]

Kvankam Amerikon kovris vastaj komercretoj, la grandaj dezertoj en Nov-Meksiko kaj la praarbaroj de Mezameriko estis bariloj al la interŝanĝo de teknologio en la okcidenta duonsfero. Krom kelkaj mezamerikaj kulturoj, kiuj posedis bildskribon (la majaoj evoluigis ĝin al vera skribo), la amerikaj kulturoj ne postlasis skribajn atestojn pri la pasinteco. La preriindianoj uzis kronikojn kun grafikaj simboloj por la ĉefa evento de ĉiu jaro al la tribo, sed sen parolaj komentoj, tiaj kronikoj estis nekompreneblaj. La plej famabildskribaĵo estas la triba sago de la lenapoj devenaj el la oriento de la nuna Usono, skribita sur arboŝelo kaj konata kiel Walam Olum.

Transdonado de konoj kaj scioj okazis tamen ĉefe parole ĉe indianoj. Faktaj raportoj kaj mitoj ofte ŝajnas flue transiri de unu al la alia. Tamen lastaj arkeologiaj kaj geologiaj trovaĵoj pruvis, ke la indiana parola historio konservis eventojn centojn kaj milojn da jaroj maljunajn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Indianaj lingvaroj.
Iama disvastigo de la indiĝenaj lingvoj en Nord-Ameriko

Laŭ estimado ekzistis en Sud-Ameriko ĉirkaŭ la jaro 1500, ĉirkaŭ 1500 lingvoj, el kiuj ankoraŭ 350 ekzistas nuntempe. Kontraŭe al nordamerikaj indiĝenaj lingvoj, la sudamerikaj estas ankoraŭ malmulte pristudataj. En Nord-Ameriko oni distingas ĉirkaŭ 30 lingvaroj laŭ la fakuloj. Nuntempe ĉirkaŭ 10% de la nordamerikaj indianoj parolas ankoraŭ sian tradician triban lingvon.

Famaj indianoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • William C. Sturtevant: Handbook of North American Indians (manlibro pri nord-amerikaj indianoj). Smithsonian Institution, Vaŝingtono, 1978 ĝis nun
  • Werner Arens, Hans-Martin Braun: "Die Indianer Nordamerikas" (la indianoj de Nord-Ameriko), Beck, 2004, ISBN 3406508308
  • Charles C. Mann: 1491: New Revelations of the Americans Before Columbus (novaj revelacioj pri la amerikanoj antaŭ Kolumbo), Alfred A. Knopf, 2005, ISBN 140004006X,
  • Paul Rivet: Les origines de l'homme américain (deveno de la amerikano), Gallimard, NRF (1957)
  • David Cornut: Little Big Horn, autopsie d'une bataille légendaire (aŭtopsio de fama batalo), Anovi, 2006 ISBN : 2-914818-10-6
  • Dee Brown: Enterre mon cœur à Wounded Knee (enterigu mian koron ĉe Wounded Knee), (1970)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.