Amerinda lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Indianaj lingvaroj)

La amerinda lingvaro estas hipotezo de Joseph Greenberg ke ĉiuj indianaj lingvaj familioj, krom la Na-denea kaj la Eskim-aleuta, estas branĉoj de unu tre malnova originala Amerika familio.

  • Nomo: france Indiens; ruse indejci
  • Indiĝenaj triboj en Ameriko (krom eskimoj kaj aleutoj); 35 mln (1992). *Multnombraj popoloj - keĉuoj, ajmaroj, aztekoj, majaoj, gvaranioj, araukanoj k.a. Rezulte de eŭropana koloniado de Ameriko multaj triboj estis plene aŭ parte ekstermitaj, forigitaj en aliaj regionoj. En Usono kaj Kanado ili loĝas plejparte en rezervejoj, en Bolivio kaj Gvatemalo faras plimulton de loĝantaro. Forte mestizitaj.
  • Parolas en indianaj lingvoj, granda parto ankaŭ en hispana (Latin-Ameriko) kaj angla (Nord-Ameriko) lingvoj.
  • Kredantoj: katolikoj, protestantoj, estas ankaŭ adeptoj de sinkretismaj kultoj kaj tradiciaj konfesoj.

La proponitaj branĉoj de amerinda estas: (1) Algonkeno-Mosa, (2) Ando-Ekvatora, (3) Azteko-Tana, (4) Ge-Pano-Kariba, (5) Hoka-Siua, (6) Makro-Otomangua, (7) Makro-Ĉibĉa, (8) Na-Denea, (9) Penuta, (10) Taraska.

Joseph Greenberg interkomparis grandan nombron de amerikaj lingvoj, kaj trovis similecojn inter ili. Li do proponis ke la lingvoj estas parencaj, kaj ke ili ĉiuj konsistigas unu grandan lingvofamilion. Tamen, la metodoj kaj konkludoj de Greenberg estas tre kritikitaj de fakuloj pri amerikaj lingvoj. Laŭ la plejmulto de la fakuloj, la similecojn inter la amerindaj lingvoj povis kaŭzi multaj aliaj faktoroj ol parenceco, kiel lingvo-kontaktoj, onomatopeeco de vortoj kaj eĉ hazardo (ĉar temas pri tre granda nombro de lingvoj), do ne ekzistas sufiĉaj pruvoj por la ekzisto de la amerinda lingvaro. Tial nek la lingvaro, nek ĝiaj branĉoj, estas akceptitaj de multaj lingvistoj. (Por kelkaj akceptitaj indianaj lingvaroj, vidu lingva familio.)

Familio Kvanto (mln)
Algonkeno-mosa 0,295
Ando-ekvatora 20,330
Jut-azteka 1,800
Kioŭa-tanoa lingvaro 0,005
Ge-pano-kariba 0,220
Hoka-siua 0,335
Makro-ĉibĉa 0,740
Makro-otomangua 1,180
Na-denea 0,220
Penuta 2,670
Taraska 0,060
Entute 27,855
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.