Onomatopeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vortospecoj

Onomatopeoj estas grupo de vortoj, per kiu homoj ene de sialingva fonologio celas imiti aŭ redoni sonon el la ĉirkaŭanta mondo. Ĝi do malhavas ajnan gramatikan funkcion krom interjekcian.

Ekzemplo : Kvivit, Ŭaŭao, Bum, Trateratra, Sss...

Onomatopeoj povas aparteni al diversaj vortogrupoj: kviviti, kvivito, buma sono ks. Onomatopeoj ofte uzatas en poezio, en bildliteraturo, kaj en beba lingvo.

Lingvaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Sed parolantoj de malsamaj kulturoj kaj lingvoj ofte havas malsamajn opiniojn kiel reprezenti bestajn sonojn kiel vortojn. Ekzemple, iuj Esperantistoj uzas boj por hundoj (kiu estas logika derivaĵo de la oficiala verbo boji). Aliaj lingvoj uzas eĉ pli aliajn vortojn por reprezenti bestajn sonojn. (Malhelpas ke malsamaj bestoj el la sama specio povas bleki malsame.) [1]

La japana lingvo eble estas la plej onomatopea lingvo de l' mondo, ĉar onomatopeoj estas baza parto de la ĉiutaga parolo kaj oni uzas ilin kaj por priskribi sonojn, figurojn kaj agojn. Ekzemple ekzistas ĉirkaŭ dek sep onomatopeoj priskribantaj promenadon, ekde la paŝetoj de bebo ĝis rapida kureto kaj iro kun trenataj piedoj.

Laŭ Dick Higgins, "tri bazaj tipoj de sonoj en poezio el la pasinteco revenas al la menso subite: folkloraj varioj, onomatopeaj tipoj kaj sensencaj poemoj. La popola radiko de sona poezio povas esti vidata en la enhavo de certaj folkloraj sonoj, kiel la ĉevalaj kantoj de Navahoj aŭ la Mongolaj materialoj kolektitaj de la esploristo Sven Hedin." (Prafonto: Henning Haslund-Christiansen, "The Music of the Mongols: Eastern Mongolia" 1943:New York, Da Capo Press:1971; Kroma fonto: "A TAXONOMY OF SOUND POETRY" de Dick Higgins, el "PRECISELY: TEN ELEVEN TWELVE" (1981), Cetera utilaĵo: Dick Higgins' Audio Works on UbuWeb Sound Poetry, ttt-ejo http://www.ubu.com/papers/higgins_sound.html ).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]