Diskuto:Onomatopeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi opinias, ke la artikolo konfuzas inter veraj onomatopeoj kaj interjekcioj. Laŭ la (ĝusta) difino en la artikolo mem estas neeble, ke sentoj estu esprimitaj per onomatopeoj, ĉar al sentoj ne respondas "sonoj el la ĉirkaŭanta mondo". Povas esti, ke sentoj emigas homojn eligi certajn sonojn, sed ili nenion imitas, do ne estas onomatopeoj.

Mi proponas forigi la parton pri "sentoj".

Umberto 22:05, 12. Mar 2006 (UTC)

Prave. Kaj onomatopeoj povas okazi ankaŭ en aliaj vortogrupoj ol interjekcioj:
Verboj: kikeriki, cinci
Substantivoj: keo (laŭ la nomo de ĝia krio), ĉaĉaĉao
Adjektivoj: ...
La tuta artikolo bezonas reskribon. Kiu emas? Bab 22:15, 12. Mar 2006 (UTC)

heeeeeen! estas la sono de la ĉevalo. Ĉar oni diras ĉiam "La ĉevalo henas." 86.203.41.76 11:06, 3. Mar 2007 (UTC)