Propra nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Propra nomo estas nomo apartenanta ekskluzive al iu aŭ io, ekz. geografiaj nomoj (Londono, Budapeŝto, Azoroj), ĉielobjektoj (Luno), registritaj firmanomoj, markonomoj (Microsoft, Nike), historiaj personoj Aleksandro la Granda ktp. Ili oponiĝas al ĝeneralaj komunaj nomoj el kiuj ili distingiĝas kiel partikulareco, tiele por Londono urbo, por Luno satelito ktp. Por marki tiun diferencon ili skribiĝas majuskle (kompreneble ĉe la unua litero), dum la komunaj nomoj minuskle.

Citaĵo
« Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia en tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. »
— L.L. Zamenhof, Esperantistische Mitteilungen, junio 1904; Lingvaj Respondoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]