Komuna nomo (substantivo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vortospecoj

En gramatiko, komuna nomo estas substantivo kiu povas prezenti ian ajn objekton, agon, fenomenon el iu klaso aŭ grupo karakterizata per komunaj ecoj aŭ trajtoj, ekz‑e ĉevalo, fulmotondro, ŝtono, tablo, esperantisto.

Tial komuna nomo precipe respondas al nocio, kontraste al propraj nomoj, kies ĉefa funkcio estas referenci specifan individuon, lokon, aperon, manifestiĝon.

Vasta klaso da komunaj nomoj konsistas el la fakaj terminoj (punkto, rekto, kurbo, likvo, planedo, birdo, tertremo, komputilo…). Kontraste al la propraj nomoj, la komunajn nomojn oni normale skribas minuskle (krom en kelkaj specialaj okazoj, ekz‑e frazkomence).

En konkreta parolsituacio komuna nomo povas indiki iun nedifinitan objekton — aŭ konkretan ekzempleron, antaŭe menciitan aŭ situacie evidentan. En okazo de tia difiniteco la komuna nomo ricevas la artikolon aŭ alian difinan determinilon.

Noto terminologia[redakti | redakti fonton]

La vortokombino «komuna nomo» estas plursignifa, kiel atestas ĝia apartigilo. Tamen ĝi estas firme enradikiĝinta en la gramatika terminaro de Esperanto (PAG §29; PIV; ReVo  komuna nomo² en ReVo ), kaj tio sufiĉas por akcepti ĝin ankaŭ en Vikipedio.

Cetere, ankaŭ la alternativoj ne estas senproblemaj.

Laŭ la angla modelo en:common noun oni provis diri komuna substantivo. Ja plej ofte efektive temas pri substantivoj, kaj eĉ la titolo de ĉi tiu artikolo mencias substantivon por malambiguigo. Tamen ne ĉiam temas pri substantivoj: inter la propraj nomoj iuj estas plurvortaj aŭ nesubstantivaj (ekz‑e Lingvo Internacia; gazetaj aŭ beletraj titoloj «Antaŭen», «Hura!» ktp), kaj aktualas ilia kontrastigo kun la respondaj vortoj komunaj.

Tial pli racia estas la terminformo komuna vorto, uzata en la «Esperanta sintakso» de Paŭlo Fruictier, la unua (1903) provo pri plena gramatiko en Esperanto. Ĉi tiu terminformo tre konvenas por la uzoj gramatikaj, kvankam ĝi ne solvas la problemon pri nomoj (ekz‑e terminoj) plurvortaj.

Atentindas, ke kontrastigo de la nomoj propraj kontraŭ la nomoj komunaj aktualas ne nur en gramatiko, sed ankaŭ en logiko (filozofio) kaj nomscienco (onomastiko). En tiuj du lastaj fakoj plurvortaj nomoj (ĉu propraj, ĉu komunaj) estas ne malpli kutimaj, ol unuvortaj.

En terminologio ĝenerale oni ofte preferas terminojn unuvortajn, kiuj estas pli produktivaj en derivado; internacia termino unuvorta por «komuna nomo» estas apelativo (oni do povus formi derivaĵojn kia apelativigo ktp). Tamen la signifo de tiu termino ne ĉiam kaj ne ĉie estas egale interpretata; interalie en Esperanto iuj aŭtoritatuloj uzis ĝin tute alisence (vd la artikolon «apelativo»).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]