Hura!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hura!
Ne Romano,
Nur Grimaco
Hura! Ne Romano, Nur Grimaco
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1930
Urbo Budapesto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 413
Information icon.svg
vdr
Kovrilpaĝo de la eldono de 1986

Hura!, subtitolita Ne Romano, Nur Grimaco, estas originale esperantlingva romano de Julio Baghy eldonita en 1930 (411 p.)

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Hura! estas satira romano. Ĝi priskribas la vivojn de la civitanoj de la fikcia Eŭropa lando Bagonio — burokratoj, nobeloj, riĉuloj, ordinaraj civitanoj. La stilo estas plejparte satira kaj nigre humura, sed partoj estas serioza kaj romantika.

Tra la romano, Baghy prezentas sian idealisman filozofion, pri la neceso de la “homa homo” aŭ “nova homo”.

Bazaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Enciklopedio de Esperanto skribis pri ĝi:

Citaĵo
 La aŭtoro intencis pripensigi nin, trakti gravajn sociajn etikajn problemojn, sed elektis formon ironian, amuzan, eĉ burleskan; tiu ega kontrasto inter la seriozaj kaj humoraj partoj estas la ĉefa trajto de Hura. La dueco, kiu tute apartigas la romanon, estas ĝia diskutebla propraĵo. Bona stilo, ofta je lertaj esprimoj kaj trafaj parolturnoj. (G S., E', 1931, p: 42.) 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]