Nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vortospecoj

Nomo estas ĉio, kio difinas objekton, kaj konkretan kaj abstraktan, aŭ pli amplekse ĉio, kio direktas al la ideo ĉirkaŭ la objekto.

En lingvistiko kaj gramatiko, laŭ ampleksa senco, nomo estas ĉiu ajn (libera) vorto, kiu ne estas konjugaciita; laŭ strikta kaj pli kutima senco, ĝi estas ĉiu (libera) vorto, kiu difinas objekton.

Por la du sencoj oni komprenu "liberan vorton", kiel vorton memstaran rilate al sia okazo en ĉiutagaj skribo kaj parolo (ekz-e la radiko "kat-" kaj la finaĵo "-o" estas malliberaj - simplaj - vortoj, dum la kunmetaĵo "kato" estas libera - kunmetita - vorto; la adverbo "morgaŭ" kaj la artikolo "la" mem estas liberaj - simplaj - vortoj). Kaj por la dua senco oni komprenu objekton kaj kiel aĵon (konkretan) kaj kiel aferon (abstraktan).

Do, laŭ la ampleksa senco, ne nur substantivoj, sed ankaŭ adjektivoj, adverboj, numeraloj ktp. estus nomoj, escepte konjugaciitaj verboj, sed ankaŭ la verbaj substantivaj formoj (ekz-e adoro, kombo, serĉo ktp.). Tamen, laŭ la strikta senco, nur substantivoj kaj verbaj substantivaj formoj estas nomoj mem (t.e. en Esperanto nur o-vortoj, escepte de la speciala kazo pri propraj nomoj finiĝintaj per -a, ekz-e Marta, Maria kaj Inocenta, aŭ memstaraj propraj nomoj, ekz-e Zamenhof, Kabe kaj Tamar).

En gramatiko, la klaso, kiu plej kutime sin rilatas al la nomoj, estas la substantivoj. Kelkfoje tamen adjektivoj povas reprezenti nomojn, eĉ en Esperanto. Ekz-e: "en tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj" (L. L. Zamenhof, "Ekzercaro"). Tio kompreneble preskaŭ ĉiam okazas pro elipso de substantivo. En multaj lingvoj, sed ĉi-foje ne en Esperanto, ankaŭ verboj, ĉefe en la infinitiva formo, kaj numeraloj ankaŭ povas reprezenti nomojn. Ekz-e: en la portugalaj "um dever amaríssimo..." ("amaregan devon...") kaj "não vivo papando os jantares nem morando em casa alheia" ("mi ne manĝadas la vespermanĝojn nek loĝadas en hejmo de aliaj"), ambaŭ ekzemploj el "Dom Casmurro", de la brazila verkisto Machado de Assis, la verboj en infinitiva formo tute funkcias kiel substantivoj, kaj jantares eĉ gajnas pluralan formon. Alia ekzemplo, ankaŭ el la portugallingva literaturo, sed por numeraloj, estas "atacou esse lance do capítulo um" ("eklegis tiun parton de la ĉapitro unua", el A ilustre casa de Ramires, de la portugala verkisto Eça de Queirós). En Esperanto, tiuokaze, la verbo gajnas ja substantivan formon (vidu devon kaj vespermanĝojn), tamen la numeralo nur adjektivan (vidu unua'n).

Gramatike oni kutimas apartigi la nomojn en du grandajn klasoj:

  • tiu de propraj nomoj, kiujn sin rilatas al specifaj persono, loko, besto aŭ alia specifigita objekto (ekz-e Sofio, Boulogne-sur-Mer, Miluo ktp.);
  • kaj tiu de komunaj nomoj aŭ komunaj substantivoj, kiu sin rilatas al ne specifaj, tamen ĝeneralaj objektoj (ekz-e homo, urbo, hundo ktp.).

La propraj nomoj por personoj aŭ lokoj ricevas la respektivajn specialajn nomojn antroponimon kaj toponimon (tiuj estas neoficialaj esperantigoj signifantaj homnomon kaj loknomon). Pri tiaj nomoj zorgas Onomastikon.

Oni akceptas, ke eĉ antaŭ ol la invento de la skribo, la homoj jam uzadis imagojn kaj sonojn por nomi aĵojn, tiam en la principo de homara historio. Kaj la natura evoluo de la komunikado pere de lingvoj permesis, ke poste aperu nomoj por difini aferojn, ekz-e tempo, amo, Dio, feŭdalismo ktp. Evidente, ne nur la semantika kaj sintaksa roloj de iu nomo, sed ankaŭ ĝia komprenebleco povas laŭvarii kaj dependas de la kunteksto, en kiu ĝi estas uzata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri nomo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas. »
  • Citaĵo
    « Kia estas la homo, tia estas lia nomo. »
  • Citaĵo
    «  Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.  »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu