Dom Casmurro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
'''Dom Casmurro'''
Dom Casmurro
Dom Casmurro
Aŭtoro Machado de Assis
Eldonjaro 2007
Eldoninto Oportuno
vdr

Dom Casmurro estas unu el ĉefverkoj (eble la ĉefverko) de brazila literaturo verkita de Machado de Assis 1899. Dom Casmurro nepre elstaras kiel pinta verko en la brazila literaturo. Tradukis al Esperanto Paulo Sergio Viana 2007.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Bentinho kaj Capitu amas sin reciproke ekde junaĝo. Tiel rozkolora komenciĝas la rakonto. Iom post iom, en la senteman menson de la viro, inside enŝoviĝas ĵaluzo kaj suspektemo. Siavice, la ino estas mistere simulema. Escobar, amiko de Bentinho, starigas la trian punkton de la dolora triangulo.

Pro ĉi tiu majstra, ŝajne simpla rakonto, Machado de Assis enplantis en siajn legantojn la senfina demando: ĉu Capitu perfidis? Fakte, la skeptika aŭtoro prezentas alian demandon: ĉu eblas sanmense kunvivi kun Dubo?