Paulo Sérgio Viana
Aspekto
(Alidirektita el Paulo Sergio Viana)
| Paulo Sérgio Viana | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 8-an de septembro 1948 (77-jaraĝa) en Taubaté |
| Lingvoj | Esperanto • brazilportugala |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto tradukisto kuracisto ĵurnalisto |
Paulo Sérgio VIANA [paŭlu 'sεRĵju vi'ânə] estas aktiva brazila esperantisto kaj pensiula kuracisto, kiu tradukis la verkojn La alienisto, Postmortaj rememoroj de Brás Cubas kaj Dom Casmurro de Machado de Assis kaj Sano: Strategio por Ŝanĝo de Mário M. Chaves. Li ankaŭ estas la tradukinto de la verko Socia Rolo de Kromamantoj de Agenita Ameno. Li publikigis plurajn primedicinajn artikolojn en la gazeto Monato.
Plurfoja laŭreato de Belartaj Konkursoj de UEA en 2002-2008, lian novelon Sekretoj, premiita dum la Belartaj Konkursoj de UEA 2002, tradukis en la ukrainan Viktor Pajuk (Vsesvit, 2007, 2-3).
En recenzo pri antologio de mikronoveloj Paulo S. Viana resumas la gravecon de rakontado por la homa vivo:
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paulo S. Viana, "Mikrorakontoj: Nova literatura ĝenro?" en blogo esperanta retradio, kie eblas kaj legi kaj sonaŭskulti la tekston. Alirita la 9an de Junio 2021.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- biografio de li kun foto okaze de lia honora membreco de UEA, en prezento de julio 2025 de la tiujara UK (en formato PDF, paĝo 7, esperante)
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Paulo Sérgio Viana en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)
- Intervjuo kun Paulo Sergio Viana en la blogo Klubo Jules Verne
- Podkasta.net Poemoj kaj aliaj tekstoj
- Alivorte, libere elŝutebla libro kiun li tradukis, retejo de Universala Esperanto-Asocio

