La alienisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Alienisto
La Alienisto
La Alienisto
Aŭtoro Machado de Assis
Eldonjaro 1997
Urbo Ŝapekoo
Eldoninto Fonto
Paĝoj 95
vdr

La Alienisto (en la portugala O Alienista) estas rakonto verkita de la elstara brazila aŭtoro Machado de Assis. Ĝi unue aperis poparte, de la 15-a de oktobro 1881 al la 15-a de marto 1882, en A Estação, tiutempa revuo de Rio-de-Ĵanejro, fama pro la aperigo de pluraj gravaj literaturaĵoj, inter tiuj kelkaj de Machado de Assis, kiel Postmortaj rememoroj de Brás Cubas kaj Quincas Borba. Poste, en 1882, ĝi aperis kiel parto de la volumo Papéis avulsos, rakontaro kun pluraj rakontoj de Machado de Assis. Kelkaj specialistoj konsideras ĝin novelo, sed la plimulto taksas ĝin rakonto. Ĉiel ajn, ĝi fariĝis modelo por la strukturo de la sekvintaj rakontoj faritaj en Brazilo kaj estas unu el la fundamentaj verkaĵoj de la Realismo en tiu lando. Por multaj ĝi ja estas la unua verkaĵo de la realismo movado en Brazilo. Ĝia temo estas la rilato inter la estro de frenezulejo en malgranda urbo de Brazilo kaj ties urbanaro.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĝi aperis en Esperanto en 1997, tradukita de Paulo Sérgio Viana kaj eldonita de Fonto.

Bibliografiaj informoj:

  • Machado de Assis, Paulo Sérgio Viana (trad.): La Alienisto, Ŝapekoo: Eldonejo Fonto, 1997. Formato: 14 x 21 cm, broŝuro, dukolora kovrilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]