Vorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vortoj en stratosignoj supre en la finna kaj sube en la sveda en Finlando.
Vortoj en ŝosesignoj supre en la angla kaj sube en la kimra en Kimrio.

Vorto morfologie estas libera unuo de paroladoskribado kaj simbolas iun signifon. (Per "libera unuo" oni volas diri unuon kiun oni povas uzi sen bezono de kunmetaĵo.) Ekzemple, en KATO, oni havas du unuojn: KAT- kaj -O, KAT- havas (leksikan) signifon, estas radikalo (vortradiko), kaj -O havas ankaŭ signifon (gramatikan), indikas la klason de la vorto, sed oni ne povas diri "KAT" aŭ "O", aŭ diri "OKAT" anstataŭ "KATO", tial oni nomas "KAT-" kaj "-O" malliberajn formojn, sed "KATO", liberan formon. Vorto povas konsisti el unu (ekz. ANTAŬ, kiun oni ne povas dividi) aŭ pluraj (ekz. KATO, kiu estas kunmetita de KAT- kaj -O) morfemoj. Se ĝi estas unuelementa estas simpla vorto, se ĝi estas multelementa estas kunmetita vorto.

Vorto semantike estas kutima signo per kiu oni esprimas ideon. Trovi la ideon kiun esprimas proponita vorto, estas vortanalizo. Konstrui la vorton, kiu elvokas proponitan ideon estas vortsintezo. Sekve, sintezi estas tasko de skribanto aŭ de parolanto, dum analizi estas tasko de leganto aŭ de aŭskultanto.

Diversaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe PIV[redakti | redakti fonton]

PIV havigas ses signifojn, krom religia aparta senco de majusklita Vorto nome Eterna saĝo de Dio, enkarniĝinta en Jesuo. La ses signifoj de vorto estas la jenaj:

  • 1 Morfemo aŭ morfemkombinaĵo, konsistiganta sintakse uzeblan formon: la vorto «eksklubanojn» konsistas el ses morfemoj.
  • 2 Unu el tiuj kombinaĵoj, komunuze konsiderata kiel esprimanta unu apartan ideon: trovi la ĝustan vorton; la bildoj elvokitaj de la vortoj; kanto sen vortoj.
  • 3 Iu vorto, konsiderata kontraste kun la esprimata ideo: oni ne devas diskuti pri vortoj, sed peni ilin kompreni; faroj estas fruktoj, sed vortoj estas nur folioj.
  • 4 Serio da vortoj, formantaj unu aŭ plurajn mallongajn frazojn: pli bona estas vorto afabla ol kuko agrabla.
  • 5 Buŝa promeso: teni, plenumi sian vorton.
  • 6 Grupo de bitoj kune traktataj de komputilo.

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko[redakti | redakti fonton]

En la fina Gramatika Vortareto Bertilo Wennergren kurioze ne konsideras la koncepton vorto, kvankam en sia libro konstante uzas ĝin. Same kurioze li ja konsideras la koncepton vorteto, kiun li difinas kiel "Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finaĵo.[1] Li parolas ankaŭ pri rolvorteto. Laŭlonge de sia gramatiko Bertilo parolas konstante pri O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj. Dekomence li parolas pri la literoj sed ne pri vortoj, kvankam tuj oni parolas pri vortotranĉado. Kiam li parolas pri helposignoj li difinas la spaceton kiel "uzata inter vortoj".[2] Tiele oni povas konsideri la koncepton "vorto" kiel skriba koncepto, tio estas la lingva unuo kiu estas separata de apudaj similaĵoj per spaceto.

En naciaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Literoj formantaj tri vortojn en angla
Hungarlingvaj vortoj (propraj nomoj).
Armenaj vortoj (en armena alfabeto kaj en la tina alfabeto).

En la normiga oficiala akademia vortaro de la hispana oni konsideras, ke vorto estas Segmento de la diskurso unuigita kutime pro la akcento, la signifo kaj la eblaj paŭzoj kaj komenca kaj fina kaj kiel dua signifo la "skriba reprezentaĵo de la parolata vorto".[3]

En konata gramatiko pri la franca oni difinas vorton kiel "la plej malgranda unuo kiu korespondas al signifo. En la skribado ĝi estas separata de aliaj vortoj". Kaj poste la "minimuma libera unuo". Oni diferencigas inter vortoj laŭ la naŭ tradiciaj vortotipoj. Poste oni klarigas ke tiuj partoj de la diskurso estas ofte grupigitaj en ĉefaj vortoj (nomoj, adjektoj, verbo, adverbo), kiuj havas kompletan signifon, kaj kromaj vortoj "kiuj esprimas duarangajn konceptojn kaj kutime gramatikajn rilatojn" (Marouzeau). La nombro de la unuaj estas konsiderinda kaj kreiĝas konstante denove; la nombro de la duaj estas limigita kaj ne modifatas facile.[4]

En refernca vortaro de la angla oni difinas vorton por la unua koncepto kiel unusola distinga signifenhava elemento de parolo aŭ skribo, uzita kun aliaj (aŭ foje aole) por fomi frazon kaj tipe montrita kun spaco ambaŭflanke kiam verkita aŭ presita.[5]

Oni vidas klare, ke el diversaj fontoj oni substrekas la fakton de separantaj spacoj, kio starigas demandojn. Se klare "la aero" kalkulatas kiel du vortoj, eble ne klaras ĉu same "l'aero" estas ankaŭ du vortoj aŭ nur unu, almenaŭ en la parolo, se ne en la skribo. Male en kazoj kiaj "Aŭstrio-Hungario" kie kvankam streko ne samas kiel spaco estas klare ke "Aŭstrio" estas unu vorto dum "Hungario" alia, sed krome la sumo estas unusola koncepto kaj estis unu politika kaj historia ento. Do la spaco pri kio fifinoj el diversaj devenoj koincidas kaj interkonsentas, povas ne estis la ĝusta solvo, sed ja klara indikilo pri kio estas vorto.

Plej longaj vortoj[redakti | redakti fonton]

  • En Esperanto: sternoklaviomastoida muskolo
  • hungara: megszentségteleníthetetlenségeskedéseitekért
  • ĉeĥa: nejneobhospodařovávatelnějšími (31 literoj) = (kun la) malplej prizorgadeblaj
  • germana: Rindfleischetikettierungsüberwachungsaufgabenübertragungsgesetz = bovo-viando-etiketado-viglado-tasko-transdono-leĝo
  • itala: precipitevolissimevolmente, disarcivescovodicostantinopolizzerebbero
  • nederlanda: hottentottententententoonstelling
  • portugala: pneumoultramicrolascouscopicossilicovulcanoconiótico, fikcia vorto, kaj Pneumoultramicroscopicossilicovulcanoconiose, reala vorto
  • hispana electroencefalografista (electro/encefalo/graf-/-ista), supercalifragilísticoespialidoso (sensignifa kaj nur vortoluda), esternocleidomastoideo

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • senkonsonanta ĉeĥa vorto: čtvrthrst (kvarono de plenmano)

Vortoklasoj[redakti | redakti fonton]

La vortoj estas klaseblaj laŭ morfosintaksaj (sintaksa kategorio kaj tipo de fleksio), fonologiaj (ĉefa akcentado, nombro de silaboj) aŭ funkciaj kriterioj.

Morfosintaksa klasigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ gramatika kategorio[redakti | redakti fonton]

  • Tiuj kiuj apartenas al la signifa kategorio:
    • Adjektivo, estas vortoj, kiuj iel modifas la sencon de substantivo.
    • Substantivonomo, estas klaso de vortoj pli-malpli komuna al ĉiuj lingvoj (malkiel verboj, adjektivoj, adverboj ktp, kiuj ne distingiĝas same en ĉiuj lingvoj). En Esperanto, ili finiĝas per -o kaj eventuale plus "-j" kaj/aŭ "-n" por indiki nombron kaj kazon. Pro tio ili nomiĝas ankaŭ "o-vortoj", sed tiu termino validas nur por substantivoj en Esperanto.
    • Verbo, estas vortspeco, kiu plej ofte signifas agon ("legi", "kuri"), okazon ("brili", "disiĝi"), aŭ staton ("ekzisti", "vivi", "stari"). Depende de la lingvo, verbo povas varii forme laŭ multaj faktoroj, eble inkluzive ĝia verbotempo, aspekto, gramatika modo, kaj voĉo. Ĝi ankaŭ povas akordi kun la persono, genro, kaj/aŭ pluraleco de kelkaj el ĝiaj argumentoj (kiujn ni normale nomas subjekton, objekton, ktp.).
  • Kaj tiuj kiuj apartenas al la funkcia kategorio:
    • Determinanto, kiu markas gramatikan proprecon de referato (kutime nomo), kiaj la situacio, antaŭaaludo, difino, kvanto ktp. Mia domo, la domo.
    • Konjunkcio, estas parto de la lingvo kiu konektas du vortojn aŭ frazojn. Konjunkcioj en Esperanto estas aŭ, kaj, minus, nek, ol, plus kaj sed.
    • Adverbo, estas vorto, kiu modifas la sencon de verbo, adjektivo, aŭ tuta frazo.
    • Prepozicio, estas klaso de vorto, gramatika partikulo, kiu staras antaŭ alia vorto aŭ vortgrupo montrante, kian frazrolon tiu vorto aŭ vortgrupo havas en la frazo, aŭ kian rilaton tiu vorto aŭ vortgrupo havas al alia vorto aŭ vortgrupo de la sama frazo.
    • Pronomo, estas vortoj, kiuj ĝenerale anstataŭas la nomon de afero aŭ persono aliloke menciita, aŭ de afero/persono komprenebla el la kunteksto. Mi kantas.
  • Aliaj apartaj elementoj:
    • Interjekcio estas lingva elemento, kiu ĝenerale ne havas gramatikan konekton al la cetera parto de la frazo kaj tutsimple esprimas senton de la parolanto, kvankam la plejmulto de la interjekcioj havas klaran difinon.

Laŭ ties interna strukturo[redakti | redakti fonton]

  • Simplaj vortoj, konsistaa el unusola leksemo kaj neniu deriviga morfemo; se simpla vorto ne prezentas fleksion tiam ĝi nomiĝas nevariebla vorto.
  • Derivataj vortoj estas vortoj kiuj estas faritaj el alia vorto. Por tion fari oni ŝanĝas, aldonas aŭ deprenas morfemojn al baza leksemo.
  • Kunmetitaj vortoj, kiuj enhavas almenaŭ du leksemojn kaj neniun derivigan morfemon.
  • Kofrovortoj, povas esti de du tipoj:
  • 1. Kunmetitaj vortoj kiuj enhavas unu derivigan morfemon. Por ekzemplo: ŝufaristo.
  • 2. La vortoj kiuj havas kaj prefikson kaj sufikson. P. ekz: bofrateco

Christian Rivière per ampleksa eseeto Vortfarado kaj radikfarado,[6] traktas pri diversaj sistemoj por farado de vortoj kaj radikoj en Esperanto:

Citaĵo
 "vorto estas radiko (radikalo) kun finaĵo" (eventuale sola finaĵo memstare), do implice "radiko estas iu ajn eblo de vorto sen finaĵo" ktp. 

[7]

Vortoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La vortoj en Esperanto devenas de diversaj lingvoj. La plejparto venis kaj venas el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la hispana, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • el latinidaj lingvoj:
  • el ĝermanaj lingvoj:
    • el la germana: anstataŭ, baldaŭ, bedaŭri, danki, haŭto, hundo, jaro, knabo, nur, ŝranko, tago
    • el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, ŝarko, teamo
    • el la sveda: ju ... des
    • pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
  • el slavaj lingvoj:
    • el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto, pilko
    • el la rusa: barakti, klopodi, krom, nepre, serpo, vosto, -ĉj-, -nj-
    • pluraj: klopodi, krom, prava
  • el pliaj hindeŭropaj lingvoj
    • el la greka: analizo, biologio, fenomeno, geometrio, hepato, kaj, katolikoso, logiko, matematiko, mito, muziko, poezio, politiko, strategio, teorio, -logio
    • el la litova: du, tuj
    • el sanskrito: avataro, Barato, bodisatvo, Budho, jogo, jonio, lingamo, nirvano, pado, palio, prakrito, ŝaktio
    • el armena: gavito, ĥaĉkaro
  • el semidaj lingvoj
    • el la hebrea: aŝkenazo, gojo, Jehovo, Kabalo, koŝera, Mesio, rabeno, Pasko, Pesaĥo, sabato, sefardoj, semidoj, ŝabato kaj multaj personaj nomoj kiaj Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Miĥaelo, Raĥel
    • el la araba: abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, cifero, gazelo, ĝirafo, haremo, hazardo, kadio, kafo, kaido, kotono, magazeno, masko, matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
  • el aliaj lingvoj
    • el la japana: aikido, animeo, bokeo, bonzo, cunamo, ĉanojo (tradicia te-ceremonio), daimio, eno, goo, hajko, harakiro, haŝio, ĵudo, kamikazo, karaokeo, karateo, katano, kimono, mangao, ninĵao, Nipono (sinonimo de "Japanio"), noo, origamio, sakeo, samurajo, sorobano, sudoko, sumoo, suŝio, sojo, Ŝinkanseno, ŝintoo, ŝogio, ŝoguno, tatamo, tankao, tofuo, utao, zeno
    • el la ĉina: Jino kaj Jango, juano, konfuceismo, maĝango, maoismo, Tao, teo, toŭfuo
    • el la korea: kimĉio, makolio, tekvondo
    • el la havaja: ukulelo, vikio
    • el la maoria: keo, kivio

Principoj de la vortelekto[redakti | redakti fonton]

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...; sed sabato el la hebrea), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.

Kiel jam supre estis videble, oni povas klarigi multajn vortojn per pli ol unu devenlingvo (vidu ankaŭ "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe Vilborg).

  • abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
  • abituriento laŭ germana kaj rusa
  • ablativo laŭ latina, angla, franca, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
  • funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
  • ŝnuro laŭ germana, pola kaj ĉeĥa

Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj).

Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Francdevenaj Esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun aldonita -o-finaĵo.

Ekzemploj : absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi.

Tamen, multaj en tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.

Specifaj vortoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.

Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):

aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.

Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn (inspiritaj de la rusaj escepte regulaj korelativoj) kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).

Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.

Laŭsignife:

aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Vortoj en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la ĉina[redakti | redakti fonton]

La ĉinaj lingvoj estas izoligaj lingvoj. Tio signifas, ke la ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Unu ideogramo estas legata kiel unu silabo kaj havas unu signifon. Tio signifas, ke litero (ideogramo), silabo kaj vorto estas samo. La vortoj ne ŝanĝiĝas (ekzemple laŭ vortspeco), sed la gramatika rilato inter la vortoj estas decidita per la sinsekvo ene de la frazo.

Ekzemple (mandarene) :

我爱她。 Wǒ ài tā. 'Mi amas ŝin/lin.'
她爱我。 Tā ài wǒ. 'Ŝi/li amas min.'

Tie oni vidas klare, ke parole kaj skribe ideogramoj koincidas kun esperantaj vortoj (po tri en ĉiu frazo).

En la franca kaj aliaj franciaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa lingvo uzata hodiaŭ en Bretonio estas la franca. Eĉ se antaŭ cent jaroj nur kelkaj ĝin parolis, la franca registaro sukcesis uzigi sian lingvon perforte ekzemple en lernejoj, ktp... (en 1950 oni taksis, ke nur 100.000 bretonoj ne parolis la francan; kaj tiu cifero ĝismalsupreniris nulen.)

Bretonio povas esti dividita en du partojn: okcidente (de la mezo de Côtes-d'Armor kaj Morbihan) tiel nomata la "Malalta Bretonio". Tie, oni parolas la bretonan lingvon. Tiu-ĉi keltida lingvo estas nun instruata en la lernejaro Diwan kaj la lingvo verŝajne restos vigla. En 1992, je la demando "ĉu indas konservi la bretonan?", 92 % de demandataj bretonoj jese respondis.

Sed oriente de Bretonio, en la "Alta Bretonio" (inkluzive orienta parto de Côtes-d'Armor kaj Morbihan, Loire-Atlantique kaj Ille-et-Vilaine) estas tutmalsama lingvo, la Galolingvo. Estas latinida lingvo malpli parolata ol la bretona (precipe de maljunuloj) kaj kiu ankoraŭ ne havas fiksan alfabeton.

Kelkaj vortoj en la tri lingvoj de Bretonio

Dulingvaj (kun vortoj kaj france kaj bretone) aviztabuloj en Quimper/Kemper
Signoj en galoa estas tre raraj kaj ties sistemo estas tre nekonata de plej el la francparolantoj.
Esperante Bretone Galoe France
abelo gwenanenn avètt abeille
buŝo genou góll bouche (gueule)
domo ti ostèu maison
elirejo er-maez desort sortie
fromaĝo formaj fórmaij fromage
fali kouezhañ cheir tomber
fumi butunat betunae fumer
hodiaŭ hiziv anoet aujourd'hui
horaro taolenn an eurioù oryaer horaire
kaprino gavr biq chèvre
lernejo / skolo skol escoll école
lipo gweuz lip lèvre
numero niver limerot numéro
piro perenn peirr poire
seĝo kador chaérr chaise
sciuro kazh-koad chat-de-boéz écureuil
sibli / fajfi c'hwibanañ sublae siffler
stelo steredenn esteill étoile

En la hebrea[redakti | redakti fonton]

Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas «libro». Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija («biblioteko»), sifrut («literaturo»), kaj sipur («rakonto»; la konsonantoj [f] kaj [p] estas unu sama fonemo en la hebrea).

En la japana[redakti | redakti fonton]

La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj. Ekzmeple eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:

iĉi, ni, san, ŝi, go, roku, ŝiĉi, haĉi, kju, ĝu (unu, du, …, dek)

Ili ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj:

hitocu, hutacu, miccu, joccu, icucu, muccu, nanacu, jaccu, kokonocu, to (unu, du, …, dek)

Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala (ekzemple la tutmonde konata arigato devenas el la portugala obrigado) kaj la nederlanda, kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata.

Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") → pasokon

En la korea[redakti | redakti fonton]

La kerno de la korea vortorezoro estas indiĝenaj koreaj vortoj. Pli ol 50% de la leksiko (ĝis 60% laŭ iuj taksoj), precipe sciencaj terminoj, estas ĉina-koreaj vortoj[8], aŭ

  • rekte depruntitaj de la skriba ĉina, aŭ
  • elpensitaj en Japanio aŭ Koreio uzante ĉinajn ideografiaĵojn.

La korea havas du nombrajn sistemojn (vidu supre): unu indiĝena, kaj unu depruntita de la ĉina. Kelkaj vortoj estas depruntitaj de la mongola, sanskrita, kaj aliaj lingvoj. La korea lingvo ankaŭ kontribuis pruntitajn vortojn al aliaj lingvoj, precipe al la cuŝima dialekto de Japanio.

En la moderna epoko, multaj vortoj estas depruntitaj de la japana kaj okcidentaj lingvoj, ekzemple germana (areubaiteu "part-tempa laboro", allereugi "alergio") kaj pli lastatempe de la angla[8]. Iuj okcidentaj vortoj estas depruntitaj nerekte tra la japana, kun japana sonaro, ekzemple la angla vorto dozen > ダース dāsu > 다스 daseu. Plejmultajn nerekte depruntitajn vortojn oni nuntempe skribas laŭ modernaj hanguligaj reguloj por la respektiva okcidenta lingvo, kvazaŭ depruntitaj rekte. Estas kelkaj pli komplikaj depruntaĵoj, ekzemple "Germanio", kies unuan endonim-parton [ˈd̥ɔɪ̯ʧʷ.la̠ntʰ] la japana proksimumas per la kanji-signo 獨逸 doitsu, estis akceptitaj en la korean lingvon kun ilia ĉina-korea prononco: 獨 dok + 逸 il = dogil. En sudkorea oficiala uzado, oni anstataŭis kelkajn aliajn koreajn landnomojn per fonetike bazitaj hanguligoj de la endonimo aŭ nomo de la lando en la angla.

La nordkorea leksiko emas preferi indiĝenajn koreajn vortojn super ĉina-koreaj aŭ fremdaj depruntaĵoj, precipe pro la lastatempaj politikaj celoj elimini fremdajn (plejparte ĉinajn) influojn sur la korea lingvo en la nordo.

En la maoria[redakti | redakti fonton]

La du ĉefaj tipoj de vortoj en la maoria estas bazaj vortoj (substantivoj, agverboj kaj statverboj) kaj partikloj (prepozicioj, artikoloj, posedaj partikloj, verbaj partikloj kaj adverbaj partikloj). Nur ĉirkaŭ sesdek partikloj ekzistas, sed miloj da bazaj vortoj. Mankas adjektivoj, ĉar la maoria anstataŭe uzas statverbojn. Tamen ĉiuj bazaj vortoj povas modifi aliajn. La modifanto sekvas la modifaton. Ĉiuj agverboj kaj multaj statverboj ankaŭ uzatas kiel substantivoj. Ĉiu propozicio enhavas almenaŭ unu bazan vorton.

Ekzemplo de vortoj estas la numeraloj nome la jenaj: tahi (1), rua (2), toru (3), whā (4), rima (5), ono (6), whitu (7), waru (8), iwa (9), tekau (10), tekau mā tahi (11), tekau mā rua (12), rua tekau (20), rau (100), e rua rau (200), kotahi mano (1000), miriona (1000000). Kaj jen tabelo kun vortoj kiuj estas la nomoj de la tagoj de la semajno kaj de la monatoj, kio estas jeno:

Tago Transliterumado Oficiale
Lundo Mane Rāhina
Mardo Tūrei Rātū
Merkredo Wenerei Rāapa
Ĵaŭdo Tāite Rāpare
Vendredo Paraire Rāmere
Sabato Rāhoroi/Hāterei Rāhoroi
Dimanĉo Rātapu/Wiki Rātapu
Monato Transliterumado Oficiale
Januaro Hānuere Kohi-tātea
Februaro Pēpuere Hui-tanguru
Marto Māehe Poutū-te-rangi
Aprilo Āperira Paenga-whāwhā
Majo Mei Haratua
Junio Hune Pipiri
Julio Hūrae Hōngongoi
Aŭgusto Ākuhata Here-turi-kōkā
Septembro Hepetema Mahuru
Oktobro Oketopa Whiringa-ā-nuku
Novembro Noema Whiringa-ā-rangi
Decembro Tīhema Hakihea

En la portugala[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Portugallingva vortprovizo.

Portugallingva vortprovizo, oni kredas, havas ĉirkaŭ 250.000 vortoj, plej parto el ĝi (ĉ. 80%) rekte devenas el la latina kaj el la greka (ĉ. 17%), nur 2-3% devenas el aliaj lingvoj, ĉefe el la araba kaj modernaj lingvoj, kiel la franca aŭ la angla.

Estas du tipoj de grek-latinidaj vortoj en portugala lingvo: heredaj kaj pruntprenitaj. Hereda vortprovizo estas la baza vortprovizo de la lingvo, kiu rekte devenas el la vulgara latina per natura evoluo. Oni nomas la lingva evolua mekanismo laŭ la fonetiko "metaplasmoj", tiuj metaplasmoj okazis per aldono, elizio, transporto kaj transformigo. Pruntprenitaj vortoj estas tiuj kiujn oni prenis el la klasika latina kaj greka post la historia apero de la portugala kiel aŭtonoma lingvo pere religio aŭ scienco. Se tiu pruntpreno okazis jam en mezepoko, tiuj vortoj evoluis, kiel okazis kun sufikso: -tate > -dade, kaj oni ne sentas ilin fremdaj, sed se tiuj pruntoj okazis post la klasika erao de la portugala (15-a jarcento), tiuj vortoj ne plu evoluis, kvankam adaptiĝis al portugala prononco kaj ortografio.

Ĝenerale, ne grek-latinidaj vortoj en portugala lingvo estas nomoj (substantivoj kaj adjektivoj), tre malofte adverbojverboj, kaj neniel "gramatikaj" vortoj (prepozicioj, konjunkcioj, pronomoj). La ĉefa provizo de portugalaj vortoj (krom la grek-latinidaj) estas Ĝermandevenaj, Arabdevenaj, Provencdevenaj, Francdevenaj, Hispandevenaj, Italdevenaj, Angladevenaj kaj Amerikaj indiĝenaj vortoj.

En la rusa[redakti | redakti fonton]

En la nuntempa rusa lingvo ekzistas multe da leksikaj elprenaĵoj el la Slavono, parto de kiuj kunestas kun respondaj propraj rusaj vortoj, diferencaj de la slavonaj laŭ signifo aŭ stilo. El la Slavono en la rusan literaturan lingvon estis prunteprenitaj kaj apartaj morfemoj, kaj eĉ apartaj gramatikaj formoj – ekzemple, adverbaj participoj aŭ verbaj formoj. En sia vortprovizo nuntempa rusa lingvo havas kelkajn specifajn punktojn de krucado kun sudslavaj (kiel ankaŭ la Slavono) lingvoj, kio diferencigas ĝin de la ukraina kaj la belorusa lingvoj, kun kiuj ĝi troviĝas en la sama grupo (dum la formiĝo de leksika normo de la literaturaj ukraina kaj la belorusa lingvoj influo de la Slavono estis minimuma, sed estis tre forta influo de la pola lingvo). Kvankam laŭ la centvortaj listoj de Swadesh de la baza vortprovizo la rusa estas multe pli proksima al la ukraina kaj la belorusa (respektive 86% kaj 92% da komunaj vortoj), ol al la sudslava bulgara (74%). Komuna por la bulgara kaj la rusa lingvoj leksiko en publicista teksto estas iom pli alta, ol tiu indiko, kaj atingas 80%. Analizante tiun efekton, oni konsideru, ke ne nur la rusa prunteprenis multajn vortojn el la slavona lingvo, sed ankaŭ la bulgara – el la rusa (en 19-20 jc.).

Leksikon de la nuntempa rusa lingvo ne malforte influis tiuj lingvoj, kun kiuj la rusa (kaj pli frue - antikvaj rusaj kaj praslavaj dialektoj) kontaktis dum longa tempo. La plej antikva tavolo da elprenaĵoj estas vortoj de orientgermana ("gota") deveno; la sekvan laŭ tempo tavolon konsistigas vortoj de la greka kaj la tjurka deveno. Dum la 16-17 jc. la ĉefa fonto de elprenaĵoj estis la pola lingvo, pere de kiu en la rusan lingvon penetris kaj granda nombro da latinaj, romanidaj kaj germanaj vortoj, kaj kelkaj propre polaj vortoj. Dum la nova periodo (ekde la 18-a jc.) elprenaĵoj venis ĉefe el la nederlanda, la germana kaj la franca lingvoj; nuntempe ĉefa fonto de la prunteprenoj estas la angla lingvo.

Siavice, ne estas malmultaj antikvaj elprenaĵoj el la rusa en lingvoj finn-ugraj (ekzemple, en la finna, la karela, la mordva k.a.). Vico da rusaj vortoj (inkluzive prunteprenitajn laŭ deveno) iĝis internaciaĵoj, prenitaj jam el la rusa de multaj lingvoj de la mondo.

Vortoj por vort(spec)oj[redakti | redakti fonton]

Semantike: Sinonimo - Antonimo
Homonimo - Paronimo

Vortlude: Anagramo - Palindromo - Logogrifo

La koncepto vorto en literaturo[redakti | redakti fonton]

La koncepto vorto en literaturo kompreneble delonge interesis al verkistoj, ĉar temas pri la bazo de ties metio. Multaj el ili primeditas la temon, ofte rilate al inspiro: inspiro alportas vortojn, dum manko de inspiro respondecas pri ties foresto.

En la oni diras Evangelio laŭ Sankta Johano, ĉapitro unua, versoj 1 ĝis 18 oni diras: "En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio." Kvankam multaj interpretistoj poste priduskutis la identigon de la koncepto vorto kun Dio, klaras ke en grava verko jam oni atribuas al la koncepto vorto la plej altan kategorion.

La jugoslava verkisto Ivo Andric en sia rakonto "Vortoj" kontrastigas du historiojn: unu pri renkonto kun malnova amiko ĉarlatana dum trajna veturado, kies lavango de vortoj absolute ne helpas komunikadon, dum en la alia kazo maljunulino kiu ĵus perdis sian edzon konfesas ke la geedzoj apenaŭ parolis vortojn dum la komuna vivo, sed kiam la edzo estis mortanta, li petegis vortojn.[9] Tiukaze vorto estus preskaŭ sinonimo de paroli.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri vorto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:

  • Citaĵo
     Afabla vorto pli atingas ol forto. 
  • Citaĵo
     De bona vorto lango ne doloras. 
  • Citaĵo
     Li vorton en la poŝo ne serĉas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bertilo Wennergren, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, paĝo 656, 2005 [1] Konsultita la 1an de aprilo 2015.
  2. Bertilo Wennergren, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, paĝo 16, 2005 [2] Konsultita la 1an de aprilo 2015.
  3. Diccionario de la RAE [3] Konsultita la 1an de aprilo 2015.
  4. Jean-Claude Chevalier, Claire Blanche-Benveniste, Michel Arrivé, Jean Peytard, Grammaire Larousse du français contemporain, Librairie Larousse, Paris, 1964, paĝo 11, ĉapitro "Le mot".
  5. The New Oxford Dictionary of English, eldonita de Judy Pearsall, Clarendon Press, Oxford, 1998, paĝo 2125.
  6. Christian Rivière, Vortfarado kaj radikfarado, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 97-11)
  7. Christian Rivière, Vortfarado kaj radikfarado, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, p. 99)
  8. 8,0 8,1 Sohn, Ho-Min. The Korean Language (Section 1.5.3 "Korean vocabulary", p.12-13), Cambridge University Press, 2001. ISBN 0-521-36943-6
  9. Ivo Andric, Vizaĝoj, Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, Sarajevo, Jugoslavio, 1981. pp 21-29,
    Citaĵo
     Mi restis [...] kun miaj senlimaj meditoj pri l'vivo de la homoj kaj pri la senco kaj valoro de l'vorto. (p. 28) 
  10. Lernu

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]

  • Adger, David (2003). Core Syntax: A Minimalist Approach. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-924370-0.
  • Barton, David (1994). Literacy: An Introduction to the Ecology of Written Language. Blackwell Publishing. p. 96.
  • Bauer, Laurie (1983). English Word-formation. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-28492-9.
  • Brown, Keith R. (Ed.) (2005) Encyclopedia of Language and Linguistics (2nd ed.). Elsevier. 14 vols.
  • Crystal, David (1995). The Cambridge Encyclopedia of the English Language (1 ed.). Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-40179-8.
  • Fleming, Michael et al. (2001). Meeting the Standards in Secondary English: A Guide to the ITT NC. Routledge. p. 77. ISBN 0-415-23377-1.
  • Goddard, Cliff (2002). "The search for the shared semantic core of all languages". In Cliff Goddard and Anna Wierzbicka. Meaning and Universal Grammar: Theory and Empirical Findings. Volume I. Amsterdam: John Benjamins. pp. 5–40. [4]
  • Katamba, Francis (2005). English Words: Structure, History, Usage. Routledge. ISBN 0-415-29893-8.
  • Plag, Ingo (2003). Word-formation in English. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-52563-2.
  • Simpson, J.A. and E.S.C. Weiner, ed. (1989). Oxford English Dictionary (2 ed.). Clarendon Press. ISBN 0-19-861186-2.
  • Wierzbicka, Anna (1996). Semantics: Primes and Universals. Oxford University Press. ISBN 0-19-870002-4.

En franca[redakti | redakti fonton]

  • Marc Baratin, Barbara Cassin, Irène Rosier-Catach, Frédérique Ildefonse, Jean Lallot et Jacqueline Léon, « Mot », dans Barbara Cassin (dir.), Vocabulaire européen des philosophes, Seuil, coll. « Le Robert »,‎ 2004, p. 830-844

En germana[redakti | redakti fonton]

  • Johanna J. Danis: Das WORT in der Psychotherapie. München 1992, ISBN 3-925350-01-2.
  • Wolfgang Klein: Von Reichtum und Armut des deutschen Wortschatzes. In: Reichtum und Armut der deutschen Sprache. Erster Bericht zur Lage der deutschen Sprache. Herausgegeben von der Deutschen Akademie für Sprache und Dichtung und der Union der deutschen Akademien der Wissenschaften. De Gruyter, Berlin/Boston 2013, Seite 15-55. ISBN 978-3-11-033462-3. Zu "Wort" Seite 22-28.
  • George A. Miller: Wörter. Streifzüge durch die Psycholinguistik. Zweitausendeins, 1996, ISBN 3-86150-115-5.

En portugala[redakti | redakti fonton]

  • Azeredo, José Carlos de. Gramática Houaiss da Língua Portuguesa (em português). São Paulo: Publifolha, 2008. ISBN 978-85-7402-939-9
  • Bechara, Evanildo. Moderna Gramática Portuguesa (em português). Rio de Janeiro: Lucerna, 2002. ISBN 85-86930-05-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]