Korelativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tabelvorto)
Saltu al: navigado, serĉo

La korelativojtabelvortoj estas jenaj vortoj en Esperanto:

Sistemo[redakti | redakti fonton]

-A

(kvalito)

-AL

(kaŭzo)

-AM

(tempo)

-E

(loko)

-EL

(maniero)

-ES

(aparteno)

-O

(aĵo, afero)

-OM

(kvanto)

-U

(homo, situacio)

ĈI-

(tutampleksa)

ĉia (j,n) ĉial ĉiam ĉie (n) ĉiel ĉies ĉio (n) ĉiom ĉiu (j,n)
I-

(nedifinita)

ia (j,n) ial iam ie (n) iel ies io (n) iom iu (j,n)
KI-

(demandovorto pri)

(rilatovorto pri)

kia (j,n) kial kiam kie (n) kiel kies kio (n) kiom kiu (j,n)
NENI-

(nea vorto pri)

nenia (j,n) nenial neniam nenie (n) neniel nenies nenio (n) neniom neniu (j,n)
TI-

(montrovorto pri)

tia (j,n) tial tiam tie (n) tiel ties tio (n) tiom tiu (j,n)
  • ti-, ki-, neni- ktp ne estas radikoj per si mem, nur kun korelativa finaĵo ili havas signifon. Oni devas do almeti netabelvortajn finaĵojn al plenaj tabelvortoj, krom en malmultaj okazoj (ekzemple "neniigi" kaj "neniiĝi"), kie la rezulta vorto estas jam establita.
    • neniigi, neniiĝi, nenifaro, nenieslando
    • ĉiesulino (slango)
    • tiama, iama
    • tiea (≈ tiuloka)
    • kialo
    • tiamaniere, kiamaniere... (≈ tiel, kiel...)
    • tioma, kioma, ...
    • ...ktp...
  • Tamen, la tabelvortoj tio, kio, ktp ne povas pluraliĝi:
    • x tioj, kioj, ktp.
    • Kiel pluralojn, oni laŭbezone uzu la esprimojn "tiuj aferoj", "kiuj aferoj", ktp.
  • Aliflanke, estas kontraŭ la Fundamento de Esperanto uzi la finaĵojn de la tabelvortoj kun netabelvortaj radikoj:
    • x alies
    • x mies
    • ...ktp...

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Pluraj el la fontlingvoj de Esperanto posedas seriojn de interrespondaj pronomoj kaj adverboj, kiuj povis inspiri L.L. Zamenhof al lia korelativa sistemo, nome la angla, franca, germana, itala, pola kaj latina. Speciale oni pensas pri la rusa kaj malnovgreka kiel inspirofontoj (pli detale vd. en "Etimologia Vortaro de Esperanto" kaj "La Deveno de Esperanto" fare de Geraldo Mattos).

Angla Germana Franca Hispana Portugala Latina
ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti-
U (pronomo) who / -- wer / der qui, lequel / celui-là quien, quién / ese quem / esse(a) (pessoa) quis / is
U (adjektivo) which / that welcher / dieser quel / ce cuál / ese que, qual / esse quis / is
O what / that was / das quoi / cela que, qué / eso o que, que / isso quid / id
A what kind of / that kind of was für ein / solch ein quelle sorte de / tel de qué tipo / de tal tipo como, qual, de que tipo / tal qualis / talis
E where / there wo / da où / là donde, dónde / ahí, allí onde / aí, ali, lá ubi / ibi
AM when / then wann / dann quand / alors cuаndo, cuándo / entonces quаndo / nesse momento, então quаndo / --
OM how much / that much wie viel / so viel combien / tant cuanto, cuánto / tanto quanto / tal quantidade, tanto quot / tot
EL how / so, thus wie / so comment / ainsi como, cómo / así como, de que modo / desse modo, assim quomodo / --
AL why, wherefore / therefore warum / darum pourquoi / pour cela por qué / por eso porquê / por tal motivo, por isso quare / eare
ES whose / that one's wessen / dessen de qui / d'un tel de quien, de quién, cuyo / de ese de quem / dele(a) cuius / eius

Tabelo de korelativoj en Esperanto kompare al la rusa kaj la pola[redakti | redakti fonton]

Jen komparo de la esperantaj, rusaj kaj polaj korelativoj, kiuj estas escepte regulaj kompare al neslavaj lingvoj.

KI- TI- I- NENI- ĈI-
U kiu
кто
kto
tiu
тот
tamten
iu
кто-то
ktoś
neniu
никто
nikt
ĉiu
всякий
wszyscy
O kio
что
co
tio
тот
tamto
io
что-то
coś
nenio
ничто
nic
ĉio
все
wszystko
A kia
какой
jaki
tia
такой
taki
ia
какой-то
jakiś
nenia
никакой
żaden, żadnego rodzaju
ĉia
всяческий
każdego rodzaju
E kie
где
gdzie
tie
там
tam
ie
где-то
gdzieś
nenie
нигде
nigdzie
ĉie
везде
wszędzie
EN kien
куда
tien
туда
ien
куда-то
nenien
никуда
ĉien
куда угодно
AM kiam
когда
kiedy
tiam
тогда
wtedy
iam
когда-то
kiedyś
neniam
никогда
nigdy
ĉiam
всегда
zawsze
OM kiom
сколько
ile
tiom
столько
tyle
iom
сколько-то
ileś
neniom
нисколько
nic, żaden, wcale
ĉiom
целиком
każdą ilość
EL kiel
как
jak
tiel
так
w ten sposób
iel
как-то
jakoś
neniel
никак
w żaden sposób
ĉiel
всячески
każdym sposobem
AL kial
почему
dlaczego
tial
потому
dlatego
ial
почему-то
z jakiegoś powodu
nenial
беспричинно
bez powodu
ĉial
по всякой причине
z każdego powodu
ES kies
чей
czyj
ties
того
tego
ies
чей-то
czyjś
nenies
ничей
niczyj
ĉies
всех
należący do wszystkich

Notu ke en la tabelo supre ne aperas ĉiuj tradukoj de la esperantaj korelativoj. Rimarku ke kelkfoje la iniciala litero aperas post prefikso kiel la iniciala "K" en сколько kaj la iniciala "T" en потому.

Rimarku ke en la pola lingvo kvar el la demandaj tabelvortoj komenciĝas per "k" aŭ enhavas ĝin, la montraj komenciĝas per "t" (aŭ enhavas ĝin), ĉiuj nedifinaj devenas el la demandaj per aldono de "ś", preskaŭ ĉiuj negativaj komenciĝas per "ni" kaj sep el naŭ kolektivaj komenciĝas per "wsz" (aŭ enhavas ĝin).

Reform-diskutoj[redakti | redakti fonton]

La korelativoj de Esperanto ŝparas multan lernadon kaj memor-streĉon, se lernanto foje alproprigis la sistemon. Instru-spertoj tamen montras, ke por lernantoj kun iuj okcident-eŭropaj lingvo-fonoj ili povas esti "malfacilaj", ĉar "fremdaj" kaj "arte faritaj", eble la plej "arte farita" parto de la Esperanta leksiko. Poetojn kelkfoje ĝenas, ke la tabela sistemo necesigas ĉiam du (aŭ kombine kun "ĉi") eĉ tri silabojn por tre ofte uzataj, plej bazaj vortoj. Eble pro tio la tabelvortoj en la pasinteco ofte estis, kaj ĉiam denove estas diskutataj laŭ du tendencoj: anstataŭigo per (laŭaserte) "pli natura" sistemo unuflanke, vastigo kaj ĝeneraligo de la tabelo aliflanke.

Ĉu anstataŭigo per pli "natura" sistemo?[redakti | redakti fonton]

L.L. Zamenhof mem estis preta rezigni pri la tabelvortoj en la (fine ne realigita) reform-diskuto de 1894. La reform-Esperanto Ido en 1908 tamen iris tiun vojon. La Iltisa Skolo en la 1980-aj jaroj vaste uzis paralelajn formojn kiel "hik" (de latina hic) por "tie ĉi". Tiuj proponoj kaj tendencoj ĝis hodiaŭ nek vaste eniris lernolibrojn, nek ĝeneralan lingvo-uzon.

Ĉu plivastigo de la tabelo?[redakti | redakti fonton]

La kontraŭa diskuto temas pri aldono de "multobligaj" elementoj al la tabelo, kaj "horizontale" kaj "vertikale". Iom vaste diskutata estas la demando, ĉu oni aldonu apud ki-, ti-, i-, neni- kaj ĉi- plian elementon ali-. Pro la kialoj klarigitaj en PMEG (vd. sekcion "eksteraj ligiloj") ankaŭ tiu propono restis escepto kaj ne eniris la ĝeneralan lingvaĵon. Ignorante la gramatikan karakteron nedisigeblan de la korelativoj oni facile kaj formale povus pensi pri distranĉo ekzemple el kiam, tiam, iam ktp. la (ŝajn-)elementon -am kaj kombini ĝin kun aliaj elementoj, ekzemple mult'am (ofte, multfoje). Ankaŭ tiaj reform-proponoj (prave) ne estas ĝeneraligitaj. Por pli detala diskuto vd. la eksterajn ligilojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]