Esperanto-filmo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperantaj filmistoj[redakti | redakti fonton]
- Reginaldo Cipolatti
- Lorjak, pseŭdonimo de Jacques-Louis Mahé
- François Randin
- Donĉo Ĥitrov[1]
- Jean Forge, plumnomo de Jan Fethke
- Alex Vaughn Miller kreas filmetojn esperantajn kun profesiaj aktoroj en sia jutuba kanalo.
Esperantaj filmkompanioj[redakti | redakti fonton]
Filmoj originale en Esperanto[redakti | redakti fonton]
- Morgaŭ komenciĝos la vivo (1928?, Jean Forge)
- La mil okuloj de D-ro Mabuse[2]
- La Sturmo de Johano Arima (Japanio), 1959
- Angoroj, la unua originala filmo en Esperanto / 1964, 1991
- Incubus, la unua usona filmo en Esperanto / 1965
- La sesa raso (Brazilo)
- La graveco de l' fideliĝo, la unua teatro-filmo en Esperanto / 1987
- Babel', televida filmo, futurologia / 1988, 1993
- Kiam Parizo estis Parizo eĉ por ni esperantistoj, la unua originala muzika filmo en Esperanto, kun Nikolin' / 1989
- Kinarto kaj ni, antologio pri Esperanto en kino / 1990
- La Laŭzana polico prezentas sin / 1995
- La ega kesteto / 1995
- Kongresa filmo : Tampereo 1995
- La Alpoj Svisaj : dokumenta filmo / 1997
- Espere despere, tri unuaktaj dramoj pri nia lingvo 110-jara / 1997
- Kongresa filmo : Montpeliero 1998
- La muzikskatoloj : 200-jara historio / 1998
- Tra la Tanzania lando per sia esperantistaro / 1999
- Flying an Octopus (Flugigi polpon) / 2004: Dokumenta filmo esperantlingva kaj anglalingva pri la konstruado de granda polpo el balonoj.
- Raqs Sharqi Lubnani (Orienta dancado) / 2005: Plurlingva kurso pri orienta dancado, i.a. en Esperanto.
- Gerda malaperis / 2006: Filmo bazita sur la fama libro de Claude Piron
- Esperanto de Dominiko Gaŭtiero, dokumenta filmo pri Esperanto-Movado/ 2011
Filmoj dublitaj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
- En Eŭropo ie, hungara filmo (Valahol Európában) kun profesia Esperanta dublaĵo. / 1987
- Mephisto, 1981, dublita al Esperanto en 1987
- Morgaŭ ni komencos la vivon (Germanio, kun profesia esperanta dublaĵo)
- Atako de la lunaj zombioj (Usono, kun profesia Esperanta dublaĵo)
Filmoj kun esperantaĵoj[redakti | redakti fonton]
Esperantaj frazoj povas aperi kiel simbolo de "fremda lingvo".
- Optocht van voorstanders van het Esperanto / Belgio, 1911. Dokumenta filmo pri Esperantista manifestacio.
- Memmortigo / Hispanio, 1934. Silenta filmo de 14 minutoj; nur la titolo estas Esperanta.
- Idiot's Delight / Usono, 1939. Por ne ofendi la fremdajn merkatojn, faŝismaj fremduloj parolas Esperante.
- Lady of the Tropics / Usono, 1939. Post kiam la heroo petas pardonon de fremdulino, ŝi diras Esperante, "Estas bone."
- The Great Dictator / Usono, 1940. Afiŝoj en geto por internaciigi la scenejon.
- Road to Singapore / Usono, 1940. Anoj de fikcia insulo "Kajgun" kantas en Esperanto.[3]
- Jan Arima no Kougeki / Japanio, 1959. La lingvo de malamikoj.
- Die Tausend Augen des Dr. Mabuse / FR Germanio, 1960. Bazita en esperanta originalo Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn.
- Nie lubię poniedziałku / Pollando, 1971. Ĉe la varsovia flughaveno du viroj legas Heroldo de Esperanto kaj parolas Esperante al sia gasto alveninta per aviadilo[4]
- La ciutat cremada / Hispanio, 1976. Esperanto-lernantoj en anarĥiisma etoso.
- Blistajuŝĉij mir / Sovetunio, 1984.
- Nokto de la Galaksia Fervojo. Japanio, 1985. Skribaĵoj kaj himno en Esperanto.
- Vec vidjeno / Jugoslavio, 1987. Rolulo estas instruisto de Esperanto.
- Gattaca / Usono, 1997. Laŭtparolilaj mesaĝoj en Esperanto por aspekti estonteska.
- El coche de pedales / Hispanio, 2004. La ĉefrolulo estas instruisto de Esperanto.
- Blade: Trinity / Usono, 2004. Unu dialogeto Esperanta; kelkaj signoj en la angla kaj Esperanto; Esperantaj flagoj en almenaŭ du scenoj; televidilo kun la filmo Incubus.
- Populärmusik från Vittula / Finnlando, Svedio, 2004. La infano lernas esperanton per radio kaj poste li estas la sola, kiu povas paroli kun la afrika pastro.
- Comeback, sezono 2, epizodo 20 (Snad to vyjde příště – Espereble vi sukcesos venontfoje) / Ĉeĥio, 2011. Simona decidis edziniĝi kun riĉulo, kiu parolas Esperanton, do ŝiaj infanoj Saša kaj Lexa lernas la lingvon kaj kelkfoje uzas ĝin.
- La Simpsonoj, sezono 25, epizodo 12 (Diggs), 2014. En la dua duono direktoro Skinner diras kelke da frazoj en ne tre bona Esperanto.
- Captain Fantastic / Usono, 2016. En unu enbusa sceno la infanoj parolas Esperanton, sed la patro malpermesas ĉar ne ĉiuj konas ĝin.
- Monster Hunter / Usono, Germanio, 2020. Aktorino Nanda Costa parolas esperanton en la filmo.
- Red Dwarf — Rimmer provas lerni Esperanton, sed Lister kaj la Kato parolas Esperanton pli bone. Estas skribanta Esperanto en la malnovaj epizodoj.
- La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj pri la Insulo de la Rozoj (Netflix 2020)
Filmetoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]
- Mi estis tie (Norvegio)
- Varsovio matene (Pollando)
- Vidindaĵoj de Wroctaw (Pollando)
- Spuroj de la historio (Germanio) 1963
- Brila festotago (Ĉinio) 1965
- Oomoto-festivalo (Japanio) 1965
- Esperanto-fonto (Hungario) 1966
- La Eta Knabino / 1997
- Kio Okazas / 2002
- Murdoj en la Kastelo / 2002
- La Tukoj / 2002
- La duonokulvitro / 2006
- Ĉapeloj / la unua originala animita filmo en Esperanto 2011
- Senmova (Turkio) / 2009[5]
- Animacio "Esperanto" / Sud-Koreio, 2004
Filmoj kun esperantaj subtekstoj[redakti | redakti fonton]
- Mekanisto de la "Ĝeneralo" (Buster Keaton - 1927) - Oficale Eldonita kun subtekstoj de MK2 (Francio)
- The good, the bad, and the ugly (Sergio Leone - 1966) La bonulo, la fiulo kaj la aĉulo BonuloTeksto
- Underground (Emir Kusturica - 1995) Subgrunde
- Les Triplettes de Belleville (Sylvain Chomet) La Triopo de Belleville
- Amelie Poulain
- LUST: 12 Sexy Shorts (lowave - 2003)
- Sen to Chihiro no Kamikakushi (Studio Ghibli / Hayao Miyazaki - 2001) La vojaĝo de Ĉihiro tradukita
- Good bye Lenin - Ĝis Revido, Lenin!
- Jenseits der Stille - Trans la silento
- Lola rennt - Lola kuras
- Independent Media in a Time of War (Indymedia - 2004) Sendependaj amaskomunikiloj dum milito
- Flying an Octopus (Parma Publishing - 2004) Flugigi Polpon - Enhavas ankaŭ alternativan sonstrekon en Esperanto
- Dług - Ŝuldo
- Dekalog 4 - Dekalogo 4
- Dekalog 10 - Dekalogo 10
- The Hours - La horoj
- It's a Wonderful Life - Estas mirinda vivo
- El laberinto del fauno - La labirinto de la faŭno
- Kirikou et la sorcière - Kiriku kaj la sorĉistino
Festivaloj[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Wera Blanke, Pri terminologia laboro en Esperanto: elektitaj publikaĵoj : p. 269 - recenzo de la libro 'En la mirinda mondo de la kino' (kun konciza filmterminaro), Donĉo Ĥitrov, Hungara Esperanto-Asocio, 1985, 212 p.
- ↑ Noto : 1960, filmo en la germana de Fritz Lang, sed bazita sur romano de Jan Fethke, originale verkita en Esperanto.
- ↑ Vidu la filmon en http://www.youtube.com/watch?v=61l1M8SoGow La esperantlingva parto aŭdeblas post 63 minutoj.
- ↑ Vidu ĉe Youtube; en 02:14 videblas la gazeto kaj en 07:48 - la parolo
- ↑ Ne nur Senmova: Esperanto logas filmistojn. Libera Folio (19 Sep. 2010). Alirita 21 Sep. 2010.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Rete spekteblaj sovetiaj filmoj kun subtekstoj en Esperanto
- La Ponto Portalo por traduki filmojn per interreto
- Filmoj.net - subtekstoj en Esperanto por diversaj filmoj
- Retpaĝo pri filmoj en Esperanto-TV.com
- Filmoj en Esperanto ĉe Internet Movie Database (angle)
- El esperanto y el cine, de Toño DEL BARRIO, hispane.
- subtitoloj Subtitoloj-Vikio
- Listo de tradukitaj filmoj ĉe Subtitoloj-Vikio
- Parolado de Charlie Chaplin, tradukita de Cezar
- Gerda malaperis, la filmo
- Farbskatol' TTT-ejo kun filmetoj en esperanto.
- Verda Filmo, projekto por la realigo de mallongdaŭra esperanta filmo
- Esperanto kaj esperantistoj, franclingva filmeto subtitolita en Esperanto, de Thierry Le Boité
|