Imagu-Filmoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Imagu-Filmo)

Imagu-Filmoj (portugale imagufilmes) estas brazila entrepreno, kiu jam produktis etajn filmojn en Esperanto.

Interalie ĝi lanĉis la konatan rakontkurson de Claude Piron, Gerda malaperis! sur DVD.

Ĝi rezidas en Arcos en Minas-Ĝerajso kaj ĝia estro estas Joe Bazilio Costa. La filmo Gerda malaperis havas la daŭron de 1:45h kaj havas subtitolojn en sep lingvoj: Portugala, germana, hispana, nederlanda, franca, angla kaj Esperanto. La entrepreno nun eklanĉas alian filmon ankaŭ en Esperanto, "La Patro". Ĝi estas adaptaĵo de japana literaturaĵo el 1906, kies verkisto estas Kikuti Kan. La filmo estas 40 minutojn longa kaj la DVD enhavas 13 subtekstojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]