YouTube

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
YouTube
YouTube
Retadreso www.youtube.com
Lingvo(j) plurlingva
Posedanto Google Inc. (ekde 2006)
Registriĝo nedeviga por spektado kaj kundividado de la videaĵoj, deviga por alŝutado, komentado kaj taksado de videaĵoj
Fondiĝo 14-a de februaro 2005
Stato aktiva
Information icon.svg
vdr

YouTube ['ju:.tju:b] (Esperantigata kiel Jutubo) estas TTT-ejo, videospektejo fondita en februaro 2005 de la iamaj PayPal-kunlaborantoj Chad Hurley, Steve Chen kaj Jawed Karim. Sur tiu ttt-ejo la uzantoj povas spekti filmetojn, datumflue transportatajn al la komputilo de la spektanto, kaj alŝuti proprajn filmetojn. La 9-an de oktobro 2006 Google anoncis sian aĉeton de YouTube.

Nomo[redakti | redakti fonton]

"Tube" (tubo) estas angla esprimo por indiki televidilon, pro la tie uzata "cathode ray tube" (tubo de katodoradioj). Oni povus do traduki "YouTube" per "via televidilo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]