Plurlingveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Scienco estas multlingva - marŝo en Melbourne, Aŭstralio.
Scienco estas multlingva - marŝo en Melbourne, Aŭstralio.

Plurlingveco[1]multlingveco[2] (ankaŭ en nombro de aliaj lingvaj versioj de Vikipedio) povas koncerni la fenomenon de sola homo parolanta du aŭ pli da lingvojn, de komunumo de homoj parolantaj du aŭ pli da lingvojn, aŭ de kontakto inter homoj parolantaj malsamajn lingvojn.

Plurlingvaj homoj estas kvante superaj al unulingvaj en la homaro.

Por plurlingva homo oni fojfoje uzas la vorton «poligloto», precipe se la homo scipovas multajn lingvojn (multlingveco) aŭ lernas lingvojn ŝatokupe.

Generale, oni parolas pri dulingveco kaj trilingveco por la fenomenon de sola homo parolanta de du kaj tri lingvoj.

Kiu defendas plurlingvecon, diris ke estas bona ĉar povas eviti ke kelkaj lingvoj malaperos. Ekzistas multaj lingvoj kiuj malaperas kaj 90% da lingvoj en la mondo povas malaperiĝi en ĉirkaŭ 50 jarojn.

Plurlingveco en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Rubujo en Seattle kun surskribaĵoj en la angla, la ĉina, la vjetnama kaj la hispana.

Ekzistas oficiala leĝaro pri plurlingveco en Eŭropa Unio. Sed, la unua lingvo kiu volas lerni multaj eŭropaj personoj, estas la angla.

En 2016 okazis poliglota kunveno en Bratislavo, kie proksimume triono de la partoprenantoj parolis Esperanton. Multegaj esperanto-parolantoj subtenas la ideon ke lingvoj valoras esti protektataj kontraŭ lingva hegemonio kaj ke lingva diverseco estas riĉaĵo[3] kaj konservinda heredaĵo de la koncernaj parolkomunumoj.

Esperantista konsorcio el 9 partneroj de 6 landoj, gvidata de kroata E-eldonejo Izvori lanĉis en 2017-2018 la Ermasmus+-projekton. “Multlingvisma Akcelilo”[4]

Alternativoj[redakti | redakti fonton]

En la tuta mondo, kulturo havas multajn formojn, ekzemple ĝia lingvo, ĝia tradicio, ĝia propra muziko, ktp. Pro tio, registaroj de hispanaj landoj en Ameriko pensas ke estas bona ideo instrui al sia popolo la indiĝenajn lingvojn, kiaj la gvarania.

Ankaŭ ekzistas personoj kiuj pensas ke estas bona ideo por la mondo, uzi konstruitan lingvon. Ekzemple, la esperanta lingvo.

Kaj aliaj personoj pensas ke estas bona ideo por la mondo, uzi mortintan lingvon. Ekzemple, la latina lingvo.

Ŝildo kun stratnomoj en la serba, slovaka kaj hungara en la serba vilaĝo Belo Blato.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Esperanto akcelas plurlingvecon, Esperanta retradio, la 27-an de majo 2017.

Plurlingveco estas sana (1/2), Esperanta retradio, la 18-an de majo 2017.

La projekto "Plurlingva alfabetigo", Esperanta retradio, la 11-an de novembro 2016.

(angla) The Salzburg Statement for a Multilingual World (la deklaro de Salzburg por multlingva mondo), kun traduko al Esperanto de la deklaro de lingvistoj por multlingva mondo, la 12-a de decembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : Plurlingveco indikas la ĉeeston de multaj lingvoj en la persona posedo de individuo. Fonto : La Salcburga Deklaro por Multingva Mondo (decembro 2017, PDF)
  2. Noto : Multlingveco indikas la uzon de multaj lingvoj en socio aŭ grupo. Ekzistas pluraj specoj de multlingveco; difinoj povas esti aplikataj al individuoj, komunumoj, ŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj. Fonto : La Salcburga Deklaro por Multingva Mondo (decembro 2017, PDF)
  3. (Esperanto kun angla subtekstigo) Evildea, Ĉu Esperanto savos aŭ estingos la aliajn lingvojn ? (Will Esperanto save or extinguish the other languages), YouTube
  4. Eŭropa Bulteno, numero 176, decembro 2017.