Denny Vrandečić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denny Vrandečić
Persona informo
Naskonomo Zdenko Vrandečić
Naskiĝo 27-an de februaro 1978 (1978-02-27) (46-jaraĝa)
en Stutgarto,  Okcidenta Germanio
Lingvoj anglagermanakroata
Loĝloko Areo de la Golfo de San-Francisko
Ŝtataneco Kroatio
Alma mater Karlsruhea Instituto de TeknologioUniversitato de StutgartoUniversitato de Stutgarto • Geschwister-Scholl-Gymnasium Sillenbuch
Familio
Edz(in)o Kamara Vrandečić
Okupo
Okupo programistokomputosciencisto • rezida vikimediisto • vikipediisto • vikimediano
Verkoj Vikidatumoj
Semantic MediaWiki
KIT Linked Open Numbers
Abstrakta Vikipedio
TTT
Retejo http://simia.net/wiki/Denny
http://simia.net
vdr

Zdenko "Denny" Vrandečić (naskiĝis la 27-an de 1978 en Stuttgart, Germanio) estas kroata-usona komputosciencisto, kunprogramisto de Semantic MediaWiki (SMW), kiu estis ankaŭ la inspirfonto por Vikidatumoj (Wikidata)[1]. Vrandečić estas iniciatinto-gvidanto de la projekto Abstrakta Vikipedio kaj de la rilata projekto Vikifunkcioj (Wikifunctions), kiu celas uzi strukturitajn datumojn de Wikidata por krei plurlingvan, maŝinostiritan scioplatformon. En lia eseo kiel kontribuaĵo al la 20-a datreveno de Vikipedio, Vikipedio@20 - Rakontoj de Nefinita Revolucio, li ellaboras kaj teknikan kaj propran rezonadon pri la urĝeco por vikipediaj eldonoj de pli malgrandaj lingvoj kaj por pli grandaj lingvoj [2][3].

Vrandečić ankaŭ laboras ĉe la Fondumo Vikimedio kiel administranto de specialaj projektoj kaj strukturitaj enhavoj[4]. En 2008, li estis la gvidanto de la scienca programo Vikimanio. En 2015 kaj 2016, Vrandečić estis elektita al la direktoraro de la Fondumo Vikimedio.

Plurlingva maŝinstirita scioplatformo[redakti | redakti fonton]

Vrandečić estas iniciatinto-gvidanto de la projekto Abstract Wikipedia, novnomita Vikifunkcioj (Wikifunctions), kiu celas uzi strukturitajn datumojn de Wikidata por krei plurlingvan, maŝinostiritan scioplatformon.

En lia eseo kiel kontribuaĵo por la 20-a datreveno de Vikipedio, Vikipedia @ 20 - Rakontoj de Nefinita Revolucio, li ellaboras kaj teknikan kaj propran vidpunkton pri la urĝeco por reekvilibrigi la disvastigon de scioj ene de vikipediaj eldonoj inter la pli malgrandaj lingvoj kaj la pli grandaj lingvoj[3] [4], ĉar la celo de Vikipedio estas ke ĉiuj lingvoversioj de Vikipedio (317 versioj en 2022) povu profiti de la kunhavigo de ĉiuj scioj.

La anglalingva vikipedio ekzemple havas pli ol 6 milionoj da artikoloj (en 2022) dum la amhara kiun parolas pli ol 20 milionoj da homoj havas malpli ol 15 000 artikolojn en la amharlingva vikipedio. Aliflanke, ĉe la germanlingva vikipedio (kun ĉ. 2,5 milionoj da artikoloj) sole 50% de la artikolaj temoj estas reprezentataj en la angla vikipedio kaj unu en 1 miliono de la artikolaj temoj en la germana vikipedio, estas temoj pri kiuj la angla vikipedio tute ne scias ion. Iuj artikoloj pri pli specifaj temoj ekzemple en la amharlingva vikipedio tute ne estas konataj de legantoj de la anglalingva vikipedio. Vikipedio pritraktas 20 milionojn da temoj en formo de artikoloj al kiuj eĉ la legantoj de la angla vikipedio havas sole aliron al triono de tiuj temoj (6 milionojn aŭ 1/3)[2].

El kvanta vidpunkto notindas ankaŭ ke inter la 36 000 vikipediaj volontuloj, la anglalingva vikipedio havas 33 000 aktivajn kunlaborantojn, la germanlingva vikipedio 5 000, dum sole 11 vikipedioj povas kalkuli je pli ol 11 000 aktivaj kunlaborantoj kaj duono de la vikipediaj versioj (ĉ. 146) havas malpli ol 10 aktivajn volontulojn. La kosto por ĝisdata vikipedio kuŝas ĉefe en la nombro de temoj multoble la nombron de lingvoversioj[2][3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Inside the Alexa-Friendly World of Wikidata", Wired. ISSN 1059-1028.
  2. 2,0 2,1 2,2 (en) Vrandečić, Building a Multilingual Wikipedia, Wikimedia Foundation, Vimeo, la 11-a, de februaro 2021.
  3. 3,0 3,1 3,2 (en) Vrandečić, Denny (2020-10-15). 12 Collaborating on the Sum of All Knowledge Across Languages. PubPub. ISBN 978-0-262-53817-6.
  4. 4,0 4,1 Hilmar Schmundt: A Wikipedia for all. How the online encyclopedia Wikipedia wants to become a universal translation machine. En: Der Spiegel. n-ro 3, la 16-an de januaro 2021, paĝoj 102-103 (pri Vikifunkcioj (Abstract Wikipedia) kaj Denny Vrandečić)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]