Areo de la Golfeto de San-Francisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Areo de la Golfeto de San-Francisko kaj en angla San Francisco Bay Area (populare aludita kiel Bay Area (golfareo)) estas tre loĝata regiono ĉirkaŭ la estuaroj de la Golfo de San-Francisko, de San Pablo kaj de Suisun en la norda parto de la usona ŝtato Kalifornio. Kvankam la precizaj limoj de la regiono varias depende el la fonto, la Golfareo estis difinita de la Association of Bay Area Governments kiel enhavanta la naŭ kantonojn kiuj bordas la menciitajn estuariojn: Alameda, Contra Costa, Marin, Napa, San Mateo, Santa Clara, Solano, Sonoma, kaj San-Francisko. Aliaj fontoj povas ekskludi partojn eĉ kompletajn kantonojn, aŭ etendi la difinon por inkludi najbarajn kantonojn kiuj ne bordas la golfon kiel San Benito, San Joaquin, kaj Santa Cruz.