Stutgarto
Stutgarto | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo ("urba distrikto") | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0711 | |||||
Poŝtkodo | 70173–70619 | |||||
Aŭtomobila kodo | S | |||||
Oficiala Municipokodo | 08111000 | |||||
NUTS | DE111 | |||||
LOCODE | DE STR | |||||
Subdivido | 23 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 152 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Frank Nopper | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 70173 Stuttgart | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 630305 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 47′ N, 9° 11′ O (mapo)48.77759.18Koordinatoj: 48° 47′ N, 9° 11′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 247 m | |||||
Areo | 207,36 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stuttgart.de | |||||
Stutgarto aŭ Ŝtutgarto[1] (germane Stuttgart, alemane Schdùagert) estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la ŝtato, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Fine de decembro 2020 la urbo havis 630 305 loĝantojn, kaj estas la oka plej granda urbo en Germanio. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.
Geografia situo[redakti | redakti fonton]
Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Baden-Virtembergo, estas la administra centro de samnoma distriktaro, nomata do distriktaro Stutgarto, kaj havas la statuson de eksterdistrikta urbo. La urbo-centro situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.
Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en suda Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la 6-a plej granda urbo en tuta Germanio.
Urbopartoj[redakti | redakti fonton]
La urbo estas dividita en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn distriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 152 urbajn partojn (kvartalojn).
Historio de la urbo[redakti | redakti fonton]
Surloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon cirkaŭ la jaro 90. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.
En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (la germana vorto por ĉevalino estas Stute; de tio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Virtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la virtemberga centra urbo dum la 14-a jarcento. Ekde tiam Stutgarto restis la ĉefurbo de Virtembergo. La 13-an de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed reiris post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Virtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Baden-Virtembergo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Servoj[redakti | redakti fonton]
Politiko[redakti | redakti fonton]
Ekde 1930 Stutgarto estas regata de ĉef-urbestro (antaŭe: urbestro). Nun tiu estas Fritz Kuhn de la verdula partio, antaŭe regadis Wolfgang Schuster kaj Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.
Ekde la elektoj de 2014 la magistrato konsistas el:
CDU | 28,3% (+4,0) | 17 seĝoj (+2) |
GRÜNE (verduloj) | 24,0% (−1,3) | 14 seĝoj (-2) |
SPD | 14,3% (−2,7) | 9 seĝoj (−1) |
FW | 7,1% (−3,2) | 4 seĝoj (-2) |
FDP | 5,9% (−5,0) | 4 seĝoj (-3) |
Socia, ekologia Stutgarto | 5,4% (+0,8) | 3 seĝoj (±0) |
AfD | 4,7 % (+4,7) | 3 seĝoj (+3) |
PDS | 4,5% (±0) | 1 seĝo (±0) |
Piratoj | 2,0% (+2,0) | 1 seĝo (+1) |
listo STAdTISTEN | 1,7% (1,7) | 1 seĝo (+1) |
studenta listo (StudL) | 1,2% (+1,2) | 1 seĝo (+1) |
REP | 0,7% (−1,8) | 0 seĝoj (−1) |
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Stutgarto kaj ĝia regiono estas konataj pro alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas Daimler AG, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universität Stuttgart, Universität Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.
Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]
La Sudokcidentgermana Radio - germane Südwestrundfunk (mallonge SWR), do nur Sudokcidenta Radio - estas regiona ŝtata radia kaj televida stacio en Germanio kun centra oficejo en Stutgarto kaj pliaj sidejoj en Baden-Baden kaj Majenco.
Transporto[redakti | redakti fonton]
Sporto[redakti | redakti fonton]
Futbala Mondpokalo 2006[redakti | redakti fonton]
Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Stutgarto la matĉoj okazis en Gottlieb-Daimler-Stadiono, kiu tiucele estis komplete renovigita kaj proponis 54.267 sidlokojn por spektantoj.
Historio de Esperanto en Stutgarto[redakti | redakti fonton]
La unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933. En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando). De la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuto tiel, ke la (Landaj) Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) de SAT havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro. En la apudarbara, okcidenta urboparto Hasenberg estas po strato nomata "Esperantostraße" kaj "Zamenhofstraße".
Famaj Stutgartanoj[redakti | redakti fonton]
- Adolf von Kröner, eldonisto (1836-1911)
- Carl Gustav Calwer, ornitologo (1821-1874)
- Berthold Graf Schenk von Stauffenberg (1907-1944), rezistbatalanto kontraŭ la nazioj, naskiĝis kaj grandiĝis en Stutgarto
- Elizeo Roslino, Helisäus Röslin, Helisaeus Roeslin (1545-1616) germana matematikisto, astronomo, geografo, privata kuracisto de palatinataj grafoj Georgo Johano la 1-a kaj Johano Rejnhardo la 1-a
- Ellis Kaut, germana verkistino aŭtoro de Pumuckl (1926-2015)
- Friedrich Schiller (1795-1805), poeto, studis en Stutgarto
- Gottlieb Daimler, inventinto de la aŭtomobilo, mortis en Cannstatt je la 6-a de marto 1900
- Gustav Schwab, verkisto, lirikisto, publicisto kaj eldonisto
- Gyula Mitrovics (hungara profesoro) mortis en Stutgart
- Georg Wilhelm Friedrich Hegel, poeto kaj filozofo
- Lajos Rauscher, grafikisto
- Michael von Albrecht, filologo klasika
- Otfried Mylius, verkisto
- Paŭlino (Saksio-Vajmaro-Eisenach), hereda granddukino
- Rezső Peéry, hungara verkisto mortis en Stutgarto
- Richard Freiherr von Weizsäcker, federacia prezidento de Germanio (1984–1989)
- Karl Doppler, aŭstrohungara dirigento mortis en Stutgarto
- Árpád Doppler, hungardevena komponisto mortis en Stutgarto
- János Kulka (dirigento) (hungardevena) mortis en Stutgarto
- Ödön Singer, violonisto (hungardevena) mortis en Stutgarto
- Henrik Schmahl mortis en Stutgarto
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Stutgarto havas partnerajn rilatojn kun jenaj urboj:
Brno, Ĉeĥio de 1989
Cardiff, Kimrio, Britio de 1955
Kajro en Egiptio de 1979
Lodzo en Pollando de 1988
Mencel-Burgibo en Tunizio de 1971
Mumbajo antaŭe Bombajo en Barato de 1968
Samaro en Rusio de 1992
Sankta Heleno en Britio de 1948
Sankta Luiso en Usono de 1960
Strasburgo en Francio de 1962
Krome ĝi havas amikecajn rilatojn kun jenaj urboj:
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 1040, dekstra kolumno
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- Informoj por turistoj
- La TTT-ejo de la Stutgarta esperantistaro
- Pli da utilaj informoj Arkivigite je 2004-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
- StadtPanoramen Stuttgart – Panorama vido de Stutgarto
|